Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

UKRAINIO – Ĉu venos nova revolucio?

Andreo Jankovskij - Ukrainio

Antaŭ ol respondi al la demando “kial ukrainoj protestas?” ni komencu de la tendencoj en Ukrainio – kio estas bona (+) kaj kio estas malbona (-) por ni:

(+) Ukrainoj elektas la landan burokrataron, kiu zorgas pri publikaj servoj: pura aero, edukado, sano, pensio ktp.

(-) Aŭ la prezidento de la lando regas por la interesoj de sia familio. Koruptado kaj disdonado de postenoj al siaj familianoj fariĝas la normo.

(+) Leĝoj estas sendependaj de potenculoj kaj estas aplikataj al ĉiuj, sen esceptoj.

(-) Aŭ potenculoj ludas per leĝoj por siaj privataj interesoj.

(+) Ĉiuj ukrainoj estas egalaj, klopodas mem solvi siajn problemojn kaj partoprenas en regado de la lando.

(-) Aŭ ukrainoj servadas al la bonhavo de eta grupo de potenculoj.

Por preni la plusojn kaj rezigni pri la minusoj, ni bezonas almenaŭ tri travideblajn instituciojn:

1. Ŝtato estas institucio, respondeca pri publikaj servoj.

2. Supero de leĝo – institucio, ĉefe limiganta potenculojn por ke ili ne povu agi kontraŭ interesoj de la tuta socio.

3. Sistemo de demokratiaj elektoj – institucio, zorganta pri liberaj kaj multpartiaj elektoj, eblo atingi la parlamenton kaj registaron, respondeco antaŭ la socio.

Bedaŭrinde, Ukrainio estas ankoraŭ sufiĉe for de harmonia funkciado de la supre menciitaj institucioj. En la jaro 2004 dum la Oranĝa Revolucio oni protestis por pli demokratia, eŭropeca kaj malfermita Ukrainio. Mi tiam pensis, ke ni tre rapide trovos tiun institucian harmonion, sed trovi harmonion ne estas facila afero kaj vere ne multaj landoj povas diri, ke ili atingis ĝin! Verdire, jam pasis 10 jaroj post la Oranĝa Revolucio, sed oni ne povas diri, ke ni faris grandegan paŝon en tiu direkto.

La sekva demando estas, ĉu Eŭropa Unio aŭ Dogana Unio?

Eŭropa Unio

En Eŭropa Unio estas kelkaj landoj, kiuj povas esti bonegaj ekzemploj de institucia harmonio: Svedio, Danio kaj eĉ Svislando (ne en EU, sed tre ligita kun aliaj EU-landoj). Mi pensas, ke iliajn spertojn oni devas esplori tre detale. Kaj, kompreneble, Eŭropa Unio estas pli justa kaj pli stabila partnero ol la Putina Rusio.

Dogana Unio

Ekde la tempo, kiam Putin fariĝis prezidento de Rusio, la lando ekmoviĝis for de demokratio kaj liberecoj. En Rusio forestas vera politika konkurado kaj reelektoj pli similas al spektaklo de unu rolulo. Putin volas, ke Rusio estu ĉirkaŭita de landoj kun la samaj tendenco, kiuj okazas en Rusio. Do, li kreis la Doganan Union (Eŭrazian Union), kiun eniris nur du aliaj landoj: Belarusio (la prezidanto Aleksandro Lukaŝenko regas ekde 1994) kaj Kazaĥio (Nursultan Nazarbajev regas ekde 1991). Havi demokratiajn kaj prosperajn najbarojn Putin certe ne volas, ja tio donos malĝustan signalon al loĝantoj de Rusio.

Pri Ukrainio

En 2010 la prezidentajn elektojn venkis Viktor Yanukovych (Janukoviĉ). Kial li venkis, oni povas demandi – li ja tute ne estas saĝa; en juneco li estis dufoje malliberigita; poste li rapide kaj neklare grimpis ĝis tre altaj postenoj kaj entute kondutas sin iom fidiktatorece, krom dum la elektoj – kiam li ripetas “mi ekaŭdas ĉiun”. Sed tre bedaŭrinde la reprezentantoj de la Oranĝa Revolucio – Viktor Juŝĉenko (prezidento) kaj Yulia Tymoshenko (Julija Timoŝenko) (ĉefministrino) komencis interbatalon por diversaj postenoj kaj influebloj. La popolo atendis videblan rezulton post la revolucio, sed ĉio iris malrapide kaj la popolo parte malentuziasmiĝis (nur nun mi komprenas, ke pli rapide verŝajne ne povis esti), kaj tiam vere ne estis tute klara bildo de estonta Ukrainio (ĝuste tio, kion ni ŝatus havi).

Dum tiuj elektoj la partio de Janukoviĉ (Patija Rehioniv) promesis, ke la vivnivelo tuj pliboniĝos, ke dank’ al la reformoj kaj pli da ordo en la lando ĉiuj eksentos sin pli bone (en tiu promeso kompreneble mankis io konkreta – kiuj reformoj ekzakte estas proponataj? Kiel ili helpos al ni? Do, la pliboniĝo de la vivnivelo ne okazis), sed Janukoviĉ sukcesis gajni iomete pli da voĉoj ol Timoŝenko dum la elektoj. Poste li, samkiel sia antaŭulo Juŝĉenko, ankaŭ daŭrigis la al-eŭropan vojon. Post la Oranĝa Revolucio ne estis duboj, ke pli demokratia, eŭropa kaj malfermita Ukrainio estas la plej bona kaj ĝusta celo.

Sed la lastajn tagojn antaŭ la kulminkonferenco en Vilno, Litovio, la 28an de novembro 2013, la prezidanto Janukoviĉ evidentiĝis malforta; kaj sub premo de Rusio rezignis subskribi dokumenton pri asocia partnereco kun Eŭropa Unio. Ĉi tiu tute klara fikonduto de Janukoviĉ kaŭzigis la protestojn ĉe la Placo de Sendependeco en Kijivo sub la nomo Eŭromajdano.

Kial Janukoviĉ ne subskribis la dokumenton en Vilno?

Jes, pro la Rusia komerca milito, sed, verŝajne, ankaŭ pro kelkaj aliaj kialoj rilataj al lia estonteco. Ĝis la venontaj elektoj restas ankoraŭ longa tempo, la duan fojon promesi rapidan pliboniĝon de la vivnivelo jam ne validus, li ne estas tre populara en Ukrainio, kaj se Julija Timoŝenko estos baldaŭ liberigota, ŝi vere multon faros por ke populareco de Janukoviĉ fariĝu tre malalta. Do, por havi atuton, eble li havis la ideon provi subskribi la dokumenton tuj antaŭ la sekvaj elektoj, kaj dume trovi iun solvon kun Putin por ĉesigi komercan militon kontraŭ Ukrainio fare de Rusio. Aŭ eble li havis ideon tute ne subskribi la dokumenton: se la popolo protestos malvigle kaj Putin helpos al li konstrui kolumnon de potenco, danke al kiu li gajnos la sekvajn elektojn.

Feliĉe, la ukrainoj pensas pri la tuta lando kaj ĝia estonteco kaj tute ne zorgas pri la estonteco de Janukoviĉ. La protestoj komenciĝis la 21-an de novembro, tuj post kiam la registaro informis ke ili ne subskribos asocian partnerecon kun EU en Vilno kaj faras paŭzon pri ĝi. Nokte, la 30-an de novembro, la registaro provis brutale ĉesigi la protestojn en Kijivo, sed tio fiaskis kaj pliaj fortaj protestoj komenciĝis ankaŭ en aliaj urboj de Ukrainio. Tiam Janukoviĉ per la parlamento la 16-an de januaro 2014 altrudis al la lando novajn leĝojn, kiuj limigas protesteblojn, sed tio ne tre helpis, ĉar dum protestoj mortis 5 protestantoj kaj finfine la 28-an de januaro la ĉefministro Azarov rezignis pri sia posteno. La prezidento Janukoviĉ malsaniĝis.

La opoziciaj fortoj en Ukrainio vidas jenan solvon: Se Janukoviĉ ne povos daŭrigi la al-eŭropan vojon kaj subskribi la asocian partnerecon kun EU, do tion devas fari nova prezidento. Tre bonan popularecon inter opoziciuloj havas Vitali Klitschko (Kliĉko) (fama eks-boksisto, nun politikisto de la partio “Udar”) kaj Arseniy Yatsenyuk (Jacenjuk) (politikisto de la partio ”Batkivŝĉina”), pli malgrandan popularecon havas Oleh Tyahnybok (Tjahnibok) (politikisto de la partio “Svoboda”).

Oranĝa Revolucio

Post la prezidentaj elektoj en Ukrainio en 2004 oni nomis venkinto la eksan ĉefministron Viktor Janukoviĉ. Laŭ la atestoj de multaj observantoj la rezultoj de la elektoj estis falsitaj. La opozicia kandidato, Viktor Juŝĉenko, kontestis la rezultojn kaj organizis la pacan Oranĝan Revolucion. Rezulte de tiu revolucio, Juŝĉenko kaj alia opozicia politikistino Julija Timoŝenko venis al regado, tamen post malpli ol unu jaro Timoŝenko estis eksigita kiel ĉefministro pro malkonsentoj inter ŝi kaj la ĉirkaŭantoj de la prezidento.

Komprenu la ondon de protestoj en Ukrainio

Kio kaŭzis la protestojn?

La ŝaltilo estis la registara decido ne subskribi la multampleksan partnerecon kun la Eŭropa Unio spite de jaroj de intertraktadoj, kiuj celis integri Ukrainion kun la 28-landa bloko. La decido estis anoncita la 21-an de novembro kaj tio frustris la renkontiĝon, kiun faris EU kun orientaj partneroj fine de tiu monato.

Miloj da ukrainoj, favoraj al la EU-proksimiĝo, okupis la stratojn de la ĉefurbo Kijivo la 24-an de novembro. La nombro da protestantoj estis taksita kiel 100 000. Ili postulis, ke la prezidento Viktor Yanukovych (Janukoviĉ) retropaŝu sur la decido kaj rekomencu la intertraktadojn kun la Eŭropa Unio. Tamen la reganto rifuzis kaj la protestoj intensiĝis. Nun la protestantoj postulas la demision de Janukoviĉ kaj de lia kabineto.

Kiuj estas la protestantoj?

La plej konata manifestanto verŝajne estas Vitali Klitschko (Kliĉko), la iama ĉampiono pri bokso, kiu fariĝis unu el la plej popularaj opoziciuloj. Li estras la politikan movadon nomata Udar (pugnobato) kaj planas konkuri por la posteno de prezidanto en 2015. Lia ĉefa kampanja standardo estas “moderna lando kun eŭropaj normoj” – kio signifas en la praktiko: malkreskantaj rilatoj kun Rusio kaj pli proksimaj ligoj kun la Eŭropa Unio. Ankaŭ tre forta opoziciulo estas Arseniy Yatsenyuk (Jacenjuk), kreanto de partio Front Zmin (Fronto de Ŝanĝoj), en 2013 Fronto de Ŝanĝoj kuniĝis kun partio de Julija Timoŝenko – Batikivŝĉina (Patrujo). Alia opozicia grupo, kiu partoprenas en la protestoj, nomiĝas Svoboda (Libereco). Tiu ĉi grupo estas konsiderata (ĉefe en Rusia propagando) kiel ultra-naciisma, kaj ĝia gvidanto estas Oleh Tyahnybok (Tjahnibok).

Ankaŭ partoprenis en la protestoj la eksa pola ĉefministro kaj nuna estro de la opozicio, Jarosław Kaczyński. Historie Pollando havas fortajn ligojn kun Ukrainio. La orienta Ukrainio estis iam parto de la teritorio de Pollando kaj la du landoj kunhavas gravajn ligojn kulturajn kaj religiajn (ambaŭ estas katolikaj). Pollando estas forta voĉo en la Eŭropa Unio por la klopodo inkludi Ukrainion en la blokon.

Kial Julija Timoŝenko estas grava?

Timoŝenko estas konata kiel simbolo de la opozicio kontraŭ Janukoviĉ kaj fariĝis vaste konata en Eŭropo. Ŝi estis arestita en 2011 kaj akuzita je misuzo de povo ĉe interkonsento kun Rusio pri brulgaso en 2009. Multaj eŭropaj politikistoj akceptis ŝian version, ke la kondamno je sep jaroj en malliberejo estis politike motivigita. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ne havas tiom multe da certeco, sed konkludis ,ke la provizora aresto, antaŭ la juĝado, estis “arbitra kaj kontraŭleĝa”.

Eŭropa Unio postulis ŝian liberigon kiel antaŭkondiĉon por subskribi la interkonsenton kun Ukrainio – sed Janukoviĉ rezistis la premon. La eksa ĉefministrino, kiu volas ricevi sanzorgojn en Germanio, argumentis, ke la interkonsento devus esti subskribita eĉ sen ŝia liberigo. Nun en la protestoj estas forta eĥo de la Oranĝa Revolucio en Ukrainio kaj Timoŝenko estis elstara figuro en tiu al-okcidenta revolucio. Tiutempe Timoŝenko ankaŭ alfrontis Janukoviĉ. Li estis forigita de la regado en 2004, post kiam la elektoj estis konsiderataj fraŭditaj. Tiam Rusio lin apogis – kaj ankoraŭ apogas.

Ĝis kiom Rusio influas la landon?

Specialistoj kredas, ke la registara decido paŭzi la intertraktadojn por la eniro en EU estas rekte atribuebla al la forta politika premo de Rusio. La lando de Putin adoptis ege temporabajn inspektojn, krompagojn por ukrainaj kompanioj ĉe landlimo, plenan malpermeson de ukrainaj dolĉaĵoj plus aldonajn minacojn kun ekonomia efiko.

Ukrainio estas en longdaŭra disputo kun Moskvo pri la kostoj de la rusa gaso. Plie, en la oriento de la lando – kie homoj ankoraŭ parolas ankaŭ la rusan – multaj entreprenoj dependas de la vendado al Rusio. Janukoviĉ havas grandan subtenan bazon en la orienta Ukrainio, kie okazis manifestacioj promociitaj de liaj aliancanoj. Dum jarcentoj Ukrainio estis regata de Moskvo kaj multaj rusoj pensas, ke la orienta najbaro estas ankoraŭ objekto de iliaj interesoj.