Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

“Dipatrino, forpelu Putin-on”

Punka diservo en rusia templo

Stanislavo BELOV - Rusio

Punka diservo — ĉu tio eblas? Jes, en la nuna Rusio eblas ĉio, eĉ tiaj oksimoroj. La 21-an de februaro 2012 kvin junulinoj en diverskoloraj maskoj saltis antaŭ la altaron en la Templo de Kristo la Savinto kaj plenumis tion, kion ili nomis “punka diservo”. Tri el la preĝintinoj estis arestitaj kaj nun troviĝas en antaŭprizonejo atendante proceson. Laŭ la socia reago oni povas supozi, ke ĝia decido estos severa. Ofte oni povas aŭdi sugestojn pri ebla puno — ĝis 7 jaroj de mallibereco.

Kial?

“Ĉu ili freneziĝis? Je kia diablo ili faris tion, stultaj inoj?!” — jen plej ordinara reago. Unue ankaŭ mi pensis simile. Eniri la plej pompan kaj faman templon de la lando tuj antaŭ la Karesmo por plenumi antaŭ ŝtoniĝintaj kredantoj kontraŭeklezian kanton — apenaŭ tion farus raciaj homoj. Nun mia opinio aliiĝis.

Kiel historiisto, mi alkutimiĝis komenci ĉian esploradon ekde eltrovo kaj studado de fontoj. Ĉi-foje mi turnis min al la retejo de la grupo Pussy Riot (Eo: piĉa ribelo) kaj legis tie tekston de la “preĝo” kun priaj klarigoj. Do la afero evidentiĝis esti multe pli profunda kaj interesa.

Vidu la plenan tekston laŭ mia (senrima) traduko sur la paĝo 11.

DIPATRINO, FORPELU PUTIN-ON”

Dipatrino Virgulino, forpelu Putin-on
forpelu Putin-on, forpelu Putin-on
Nigra sutano, oraj epoletoj
Ĉiuj paroĥanoj rampas por sin klini
Fantomo de libereco estas surĉiele
Geja Fiero forsendita al Siberio en katenoj
Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

La ĉefo de KGB, ilia ĉefa sanktulo
Kondukas protestantojn al prizono subgarde
Por la Plejsanktan ne ofendi
Virinoj devas naski kaj ami.
Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

Dipatrino Virgulino iĝu feministino
Iĝu feministino, feministino iĝu.
Eklezia glorado de putrintaj gvidantoj
Krucirado el nigraj limuzinoj
En lernejon al vi pretiĝas iri predikisto
Iru al leciono — alportu por li monon!
Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

La patriarĥo Gundjaj kredas al Putin
Pli bone al Dio, bastardo, li kredus
La dipatrina zono ne anstataŭos mitingojn —
Dum protestoj kun ni Sankta Virgulino Maria!
Merdo, merdo, merdo dia
Merdo, merdo, merdo dia

Dipatrino Virgulino, forpelu Putin-on
forpelu Putin-on, forpelu Putin-on

Mi klarigu iom.

Pussy Riot estas feminisma grupo, kiu ofte kaj akre kritikas la rusian reĝimon pro ĝia patriarĥeco, subpremado de libereco kaj ĉefe de la rajtoj de virinoj kaj GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj). Do ĉi-foje ili ankaŭ elpaŝis kontraŭ la du, laŭ ili, plej mornaj fortoj de la nuna Rusio — la reĝimo de Vladimir Putin kaj la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiuj kuniĝis por plifortigi unu la alian. Mitingoj de la opoziciuloj ne sukcesis ŝanceli la aŭtoritatojn, do la junulinoj decidis — siaspice - peti pri tio Dipatrinon.

“Nigra sutano, oraj epoletoj” — tiu alineo memorigas, ke siatempe la eklezio rapide adaptiĝis al la komunisma potenco kaj sukcese kunlaboris kun ĝi. Nemalmulte da sacerdotoj estis varbitaj de KGB kaj denuncis klerikojn kaj laikojn. Post elekto de la nuna patriarĥo Kiril en amaskomunikiloj aperis informoj, ke ankaŭ li estis varbita de KGB kaj kunlaboris sub la kaŝnomo “Miĥajlov”. Tiu problemo verŝajne aktualas por ĉiuj eks-komunismaj landoj. La vaste en Rusio konata kantisto Igor Talkov, kiu estas konsiderata preskaŭ la ikono de la rusaj ortodoksuloj kaj nostalgiemaj “patriotoj”, ne hazarde skribis en sia kanto “Globuso” jenajn versojn:

Montru al mi landon
kie estas fermitaj temploj
kie sacerdoto kaŝas sub sutano
epoletojn de KGB

Li verkis tion en 1990 (en 1991 la kantisto estis pafmurdita ĉe kverelo antaŭ koncerto), kiam multaj el la nunaj “punkopreĝantinoj” apenaŭ enmondiĝis.

“Geja Fiero forsendita al Siberio en katenoj” — tiu alineo aludas al la multjara kontraŭstarado de moskvaj potencoj kontraŭ peto pri okazigo de geja parado. Ĉiufoje tiaj petoj estas rifuzataj, la provoj de GLAT-anoj protesti finiĝas per atakoj de naciistoj kaj OMON (la Milica Taĉmento por Specialaj Celoj), batadoj kaj arestoj. La eklezio malkaŝe subtenas la potencojn en tio.

“La ĉefo de KGB, ilia ĉefa sanktulo” — denove temas pri Vladimir Putin, kiu ĉiam aktive subtenas la eklezion kaj reciproke ricevas de ĝi garantiojn de fideleco. Antaŭnelonge la patriarĥo Kiril deklaris, ke la rilatoj inter la potenco kaj eklezio en Rusio dum la lastaj jaroj estas vera “miraklo”, kaj diris, ke ortodoksuloj ne partoprenas mitingojn, ĉar ili vicatendas por ekvidi la dipatrinan zonon, preĝas en temploj kaj sia hejmo. Tiun zonon oni alportis en Rusion en 2011 kaj tio naskis grandegajn amasiĝojn de kredantoj, kiuj ŝtopis stratojn kaj dum multaj horoj atendis subĉiele, esperante spekti la relikvon. Kompreneble, tiel suferis ne ĉiuj, baldaŭ en Interreto aperis sciigoj, ke ekzistas specialaj atestiloj, kies posedantoj preteriras ĉiujn vicojn kaj vizitas la dipatrinan zonon tute komforte. Post provoj de ekleziuloj refuti tion, en Reto aperis fotoj de tiaj dokumentoj kaj sacerdotoj povis nur balbuti ion pri “popolaj servistoj, kiuj nokte kaj tage laboregas, do ne havas tempon por kelkajn horojn starviciĝi”. Pliaj komentoj troas.

“Por la Plejsanktan ne ofendi / Virinoj devas naski kaj ami” — tio memorigas eldirojn de la Plejsankta patriarĥo Kiril pri la ĉefaj virinaj devoj. Fakte temas pri mezepoka pensmaniero.

“En lernejon al vi pretiĝas iri predikisto” — post multjara kaj insista postulado de la eklezio oni inkluzivigis en la lernejan studprogramon novan fakon “Fundamentoj de la ortodoksa kulturo”. Do nun la eklezio havas eblon pretigi siajn adeptojn ekde la lerneja benko.

“La patriarĥo Gundjaj kredas al Putin” — denove aludo al la patriarĥo Kiril, kies vera familinomo estas Gundjajev (li devenas el Mordovio kaj verŝajne apartenas al la etno mordovoj).

“Merdo dia” — apenaŭ bezonas klarigojn.

Kie?

Ĉi tiu ago ne hazarde okazis en la Templo de Kristo la Savinto, kiu estas vera simbolo de kunlaboreco, eĉ unuiĝo de la rusia potenco kaj la eklezio. Oni konstruis ĝin en la 19-a jarcento sur la loko de la detruita monaĥinejo Aleksevskij, poste oni eksplodigis ĝin en 1931 kaj rekonstruis en la 1990-aj jaroj. Ambaŭokaze la konstruado estis financata plejparte de la ŝtata buĝeto kaj okazis sufiĉe laŭtaj skandaloj pro monŝtelado, trouzado ktp. En la 1990-aj jaroj, moskvaj (kaj ne nur) komercistoj estis fakte devigataj pagi tiucelan tributon. Krome, la registaro permesis al la eklezio senimposte importadi subakcizajn varojn (ĉefe cigaredojn) kaj la eklezio faris tion sukcese. Paradokso konsistas en tio, ke antaŭ 400 jaroj la eklezio forte kontraŭstaris tabakfumadon kaj eĉ laŭleĝe disŝiris la nazotruojn de la fumantoj. Nun ĝi mem profitis el ĉi peko...

Same atentinda estas la historio de la Banko de la Templo de Kristo la Savinto, establita por financi ĝian rekonstruadon. En 2008 ĝi okupis la 444-an lokon en la listo de la 500 plej grandaj bankoj de la mondo. Samjare la banko estis vendita kaj alinomita, nun ĝi funkcias kiel Bankhaus Erbe. Do ne per maljunulinaj groŝoj estis konstruita ĉi templo. Kaj ve — ne por povraj maljunulinoj. Ne hazarde nun en la templo krom diservoj okazas ankaŭ diversspecaj laikaj aranĝoj — prezentadoj, enmanigoj de premioj, koncertoj, vesperfestenoj. Aparta halo povas esti luita por diurno kontraŭ 450 mil rubloj (11.715 eŭroj).

La kunlaborantoj de la Unua televidkanalo (la plej populara en Rusio jam post tiu skandalo vizitis la templon kaŝnome kaj demandis, ĉu eblas lui la halon? Poste milionoj da televidspektantoj ekvidis la kaŝe faritan de ili filmeton, en kiu simplaĉa viro diras al “luontoj” ke ili povas fari en la templo ion ajn — nur pagu. La tiea administrantino klarigis, ke ili rajtas starigi tablojn iel ajn, ke ŝirmita estos nur la plej granda ikono kaj super tiu ŝirmo ili povos pendigi sian afiŝon, dum aliaj ikonoj restos malkaŝaj, ktp. Kaj ĉio ĉi okazis dum la severa Karesmo, kiam ĉiuj ortodoksuloj dum 40 tagoj devas nur fasti kaj preĝi.

Mi mem, kiel estro de la PR-sekcio en TjumenNIIgiprogaz (Tjumena Scienc-Esplora Instituto pri Naturaj Gasoj, unu el la firmaoj de la sciencesplora konzerno Gazprom), multfoje ricevis invitojn partopreni (kontraŭ sufiĉe granda pago) diversajn aranĝojn en la Templo de Kristo la Savinto — plejparte temis pri enmanigo de komercaj premioj kun postaj koncerto kaj bankedo. Do apenaŭ indas plendi pri malsanktigo de la templo — ja ĝi antaŭlonge alkutimiĝis al tio. Mi aldonu, ke la filmeto pri “punka diservo” estis muntita de Pussy Riot el partoj, filmitaj diverstempe en diversaj lokoj. Do ne indas pensi, ke la junulinoj kapriolis kun gitaroj en la Templo de Kristo la Savinto — tio estas nura kinoefekto.

Kio?

Kio okazas nun? Tri junulinoj estas arestitaj kaj atendas decidon pri ilia sorto en antaŭprizonejo. Almenaŭ du el ili havas malgrandajn infanojn.

“Bruligu, disŝiru, skurĝu, razu la kapojn, fermu en monaĥinejo” — tiaj estas la plej oftaj komentoj en ortodoksaj (kaj ne nur) retejoj. La ofendita ortodoksularo postulas la sangon de la kulpintoj — kaj plej verŝajne ĝi ricevos la postulatan. Malfacilas trovi homojn (des pli tiujn publikajn), kiuj malkaŝe defendus la junulinojn. Subtenajn vortojn oni povas renkonti plejparte en maldekstraj retejoj, kiuj ofte informas pri la kunlaboraĉo de la eklezio kaj reĝimo. La vaste konata ortodoksa ĉefiakono Andrej Kurajev unue skribis en sia blogo, ke tio estas nura karnavala blago (tiam okazis Maslenica, tio estas Buter-karnavalo, kiam la tradicio permesas ĉiajn strangaĵojn) simila al la konduto de la malsaĝuloj pri Kristo, kiuj havas fortajn radikojn en la rusa tradicio. Do necesus rideti, poste preni la junulinojn submane kaj inviti por rito de reciproka pardonado, ankaŭ tradicie okazanta en tiuj tagoj. Sed eĉ li baldaŭ korektis siajn vortojn kaj deklaris, ke temas pri tre malbonega kaj akuzinda ago.

Kion pensas mi? Laŭ mi la situacio estas tre simpla.

Kion faru laika potenco? Tion, kion ordonas la leĝo. Temas pri huliganaĵo — delikto, kiu kutime sekvigas monpunon, punlaborojn kaj/aŭ mallongdaŭran malliberigon. Nome tiel okazis, kiam dum la prezidanta balotado anoj de la feminisma grupo FEMEN enkuris la balotejon tuj post kiam tie voĉdonis Putin, kaj nudiginte sian torson kun surskriboj “Mi ŝtelas anstataŭ Putin” kaptis balotujojn. Kompreneble ilin tuj kaptis policanoj, sed ĉiuj potencoj, inkluzive Putin mem, reagis gaje kaj la puno estis tre milda. Apenaŭ tiel okazos nun, kiam la afero koncernas la sanktan bovinon de la reĝimo — la eklezion.

Kion faru la eklezio? Tion, kion preskribis ĝia fondinto — Jesuo Kristo. Ĉu la ago estis hontinda? Sed “ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj” (S. Mateo, 7:1-3). Des pli ke faris tion junulinoj, al kiuj certe oni povas apliki: “Ili ne scias, kion ili faras” (S. Luko, 23:34). Kaj jen plej ĝusta respondo: “Benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas” (S. Luko, 6:28).

Tiuj junulinoj sendube scias, en kiu lando ili vivas, do ili pretas akcepti iun ajn punon. Tio ne mirigos kaj ne timigos ilin. Sed ĉu oni povas almenaŭ pormomente imagi, kio okazus, se morgaŭ en prizonan karceron enirus sacerdoto. Ne fulmokula fanatikulo kun la kruco enmane kaj malamego en la koro, sed saĝa, kvieta, komprenema pastro, kiu interparolus kun ili, demandus, aŭdus. Pastro, kiu klarigus al ili, kiom da malĝojo ilia ago elvokis en la koro de veraj kredantoj, por kiuj ĉiu templo estas sanktejo kaj ĉiu preĝo — destinita nur por dio. Kaj imagu, ke poste li pardonus ilin, sincere kaj tutkore, invitus al sia preĝejo, al sia hejmo, kaj petus la prizonestrojn kaj juĝistojn liberigi ilin. Jen kio povus ilin mirigi, eĉ ŝoki, pensigi. Sed... por tio necesas, ke en la koro de la rusa ortodoksa pastraro troviĝu vera, viva kredo. La kredo, kiu estas tiom malofta...

Lastfoje la tribunalo daŭrigis enprizonecon de la junulinoj ĝis la 24-a de junio. La patriarĥo Kiril kaj la (mal)nova prezidanto Vladimir Putin jam deklaris siajn poziciojn pri tiu kazo. Duboj mankas — ofenditaj moŝtuloj ne pardonos...

@ la reto

http://www.youtube.com/watch?v=ALS92big4TY

Video pri la “punka diservo” [en la angla]

http://pussy-riot.livejournal.com/

Oficiala Retejo/Blogo [en la rusa]

http://freepussyriot.org/

Retejo por liberigo de la tri membroj de la grupo [en la angla]