Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Rapidlegado

Kiel legi pli rapide kaj komprenefike

Rogério FERREIRA – Brazilo

[Prenu kronometron kaj ekkakulu kiom da tempo vi bezonas por legi tiun ĉi artikolon.]

Ĉiu ajn alfabetigita homo legas laŭ la sama maniero, sed kelkaj ŝajnas havi specialan kapablon legi pli grandan kvanton da teksto en malpli da tempo ol la averaĝaj personoj. Ili estas nomataj rapidlegantoj.

Bazaj principoj

Legi estas duetapa procezo: la unua nomiĝas mekanika, kio okazas kiam ni kaptas la grafikajn simbolojn per niaj okuloj, aŭ ĉe vidhandikapitoj, per tuŝado sur la brajla skribo; la duan etapon ni povas nomi mensa, ĉar ĝi okazas kiam nia cerbo perceptas, malkodas kaj komprenas la skribitan mesaĝon.

Rapidlegado konsistas el metodo legi kun rapido kaj kompreno. Ordinara leganto legas mezume de 100 ĝis 200 vortojn en minuto. Rapidleganto povas legi trioble pli rapide. Kaj por atingi legorapidon, ni bezonas elimini kelkajn miskutimojn, kiujn ni senrimarke akiras dum nia vivo.

Miskutimoj

Kun la paso de la tempo tiuj miskutimoj enradikiĝas kaj bremsas nian rapidon kaj komprenon pri la legata teksto. Ne facilas forviŝi miskutimojn (miskuti-mojn), ĉar ili naskiĝas nekonscie, sen nia propra volo. Necesas multaj horoj da ekzerciĝado por tute aŭ parte ŝanĝi tiujn kutimojn. Jen kelkaj el ili:

Regreso

Laŭtlegado

Subartikulacio

Kapmovo

Legi vorton post vorto

Malĝusta sidado

Regreso: Regreso estas la ago ree legi vortojn aŭ eĉ tutajn frazojn pensante, ke tiamaniere ni povas kapti pli bone la sencon de la mesaĝo. Legantoj kiuj ne sukcesas memori kion ili ĵus legis, pensas ke regresante al la komenco de la linio aŭ eĉ de la paragrafo, ili komprenos pli bone la signifon de la teksto. Sed tio estas erara, ĉar la sencon de la mesaĝo ni kaptas laŭ la kunteksto, ne laŭ izolitaj vortoj aŭ frazoj. Tiel regreso baras al ni la vojon al rapido kaj al la vera kompreno pri la ideo de la legata teksto. Krome, tiuj, kiuj havas tiun miskutimon, ne sukcesas plene ĝui kompletan koncentriĝon sur la legaĵo, ĉar ili nekonscie uzas tiun artifikon kiam ilia atento fordrivas al aliaj pensoj. Eliminante tiun miskutimon, ni akrigas nian atenton kaj disvolvas nian koncentropovon.

Laŭtlegado: Kelkaj personoj ŝatas laŭtlegi, ĝuste prononcante ĉiujn vortojn, kvazaŭ ili legus al iu alia. Tiu miskutimo bremsas la rapidon, ĉar legante tiamaniere nia cerbo bezonas sendi ordonojn al niaj parolorganoj, por ke ili estigu sonon, movu la voĉkordojn, prononcu vortojn ktp, anstataŭ nur “kapti” la sencon de la skribita mesaĝo. Substrekinde (Subs-trekinde) estas, ke ni ne kondamnas tian laŭtan legadon, eĉ kontraŭe, ĝi taŭgas por bone lerni prononcadon, por parkerigi poemojn aŭ nur komune ĝui legatan tekston. Sed por rompi la malrapidon en la legado, bezonatas estingi ankaŭ tiun miskutimon.

Subartikulacio: Subartikulacio estas la ago “mense” legi la vortojn de la teksto. Ĝi okazas kiam ni ne prononcas la vortojn, sed “pensas” pri ili. Eĉ estante nur mensa, ankaŭ ĝi prezentas baron al la disvolvo de rapido en la legado. Ĝi konsistas en la plej malfacile eliminebla miskutimo kaj eĉ spertaj rapidlegantoj ne sukcesas centprocente forigi ĝin.

Kapmovo: Unu el la plej oftaj eraroj ĉe legantoj estas la malrekomendinda kapmovo. Kelkaj opinias, ke movante la kapon ili pli facile povas akompani la movon de la okuloj. Farante tion, ni malhelpas la enfokusiĝon de niaj okuloj kaj malrapidigas nian legadon. Niaj okuloj funkcias kvazaŭ fotilo, kiu “kaptas” la bildojn de la vortoj por nia cerbo. Kiam ni movas la kapon, niaj okuloj ne sukcesas bone “foti” la vortojn por sendi ilian signifon al nia menso. Tial ni devas restigi nian kapon senmova kaj permesi, ke nur niaj okuloj saltu laŭ la frazoj.

Legi vorton post vorto: Kiam ni legas, niaj vidorganoj ŝajnas dolĉe gliti sur la papero, de maldekstre dekstren, linion post linio. Sed tiu koncepto estas erara, ĉar niaj okuloj ne kapablas vidi dum movo. Ili bezonas halti por kapti la bildon, kaj tial ili faras malgrandajn, nerimarkeblajn saltojn de unu vorto al alia. Ordinara leganto faras mezume ses aŭ ok okulsaltojn dum la legado de unu linio. Konsiderante ke unu paĝo de libro havas pli-malpli dudek, dudek kvin liniojn, kalkulu kiom da saltoj niaj okuloj devas fari por kovri tutan paĝon! Ne senkaŭze multaj homoj plendas pro kapdoloro aŭ pigro kiam ili komencas legi! Rapidleganto trejnas siajn okulojn per specifaj ekzercoj, horojn post horoj, por ke ili sukcesu “foti” kiom eble plej da vortoj per unu sola fojo. Tiel, anstataŭ ok saltojn, la okuloj povas fari nur tri aŭ du en ĉiu linio.

Malĝusta sidado: Se ni sidas malĝuste por legi, ni komencas senti laciĝon, doloron en la dorso, pigron, dormemon (ĉefe se ni kutimas kuŝi por legi), mankon de atento ktp. Ankaŭ malbona aŭ nesufiĉa lumo obstaklas la legadon. Dum legado ni ĉiam provu sidi kun la dorso tute apogita al la seĝo, rekte kaj sen kurbiĝo. La lumo devas trafi la libron aŭ la tekston sen troigo. Ni devas teni la libron pli-malpli kvardek centimetrojn for de la okuloj, tiel ke ni ne bezonu movi la kapon por legi de la komenco de la linio ĝis la fino kaj de la supro de la paĝo ĝis la malsupro. Se ni portas okulvitrojn, ni certiĝu ke ili estu ĝustaj kaj puraj. Kaj neniam estas troo averti, ke ni ne legu kuŝante, ĉar tiu pozicio favoras dormemon, ne legadon.

Lego de pluraj vortoj

Rapidleganto ne kaptas izolitajn vortojn, anstataŭe li provas kapti plurajn vortojn per unu fojo. Ekzistas ekzercoj kiuj ampleksigas nian vidkampon, sed nur la pacienco kaj multhora trejniĝo povas garantii plenan sukceson. Fiksi la okulojn iom super la linio (en tiu blanka spaco inter du linioj) dum la legado akcelas la rapidon, samtempe kiam ni legas pli da vortoj kun malmultaj okulsaltoj.

Koncentriĝo

Por plene kompreni tekston ni bezonas koncentriĝi kiom eble plej multe. Kaj tion ni povas atingi nur pere de nia propra fortostreĉo kaj praktikado. Klopodi elimini fremdajn (frem-dajn) pensojn dum legado kaj ankaŭ provi ne pensi pri niaj personaj problemoj povas ŝajni malfacile, sed ju pli ni enfokusigas nian atenton sur la objekto de nia legado des pli kreskas nia koncentropovo. Ni devas serĉi adekvatan lokon por legi, se ni deziras ke ankaŭ la bruoj nin ĉirkaŭantaj ne malhelpu nin.

Antaŭlego

Antaŭlegi estas lasi ke niaj okuloj vagu sur la legota teksto sekvante specifajn teknikojn. La celo de la antaŭlego estas prepari nian cerbon kaj atenton por la vera legado. Dum la antaŭlego niaj okuloj simple glitas sur la papero serĉante nur la kernan ideon kaj ĉefajn punktojn de iu temo. Estas tio kion ni faras kiam ni foliumas libron en librovendejo, decidante ĉu ni aĉetu ĝin aŭ ne. Tiu procezo devas esti tre rapida kaj ne konsumi pli ol kelkajn sekundojn.

Vortprovizo

Ne malofte dum legado ni renkontas vortojn fremdajn al ni, vortojn kies signifon ni tute ne scias aŭ nur deduktas el la kunteksto. La plej adekvata sinteno antaŭ tiaj vortoj estas ne tuj haltigi la legadon por konsulti ilin en vortaro, por ne rompi la ĉenon de la rezonado, sed plu legi kaj provi kompreni la signifon laŭ la kunteksto. Nur poste ni devas serĉi ilin en la vortaro, kopii la difinojn sur papero kaj formi frazojn kun tiuj novaj vortoj. Ni legu tiujn frazojn kiujn ni verkis, laŭtvoĉe. Tiamaniere ili fiksiĝas en nia memoro kaj ni ne plu forgesos ilin.

Konkludo

La temo pri rapidlegado estas tre vasta kaj unu sola artikolo ne povas ampleksi la tuton. Mi konsilas tiujn, kiuj deziras enprofundiĝi, serĉi honestajn kaj lertajn instruistojn kiuj povas pli intime prezenti al ili la arton de la rapidlegado. Sed pli grave ol la kapablo legi rapide estas neniam ĉesi ĝui la akompanon de bonaj kaj inspiraj libroj.

Ĉu vi kalkulis la tempon? Jen la rezulto:

2 minutoj – Vi estas rapidleganto

7 minutoj – Vi estas averaĝa leganto

12 minutoj – Vi bezonas koncentriĝi

20 minutoj – Ĉu vi dormis?