Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO fariĝis membro de UNOY-Peacebuilders

Ana Ribeiro

En la fino de 2016, mi decidis okupiĝi pri iu punkto de la strategia laborplano de TEJO; unu el la plej okulfrapaj celoj al mi estis “stabiligi la partoprenon de TEJO en almenaŭ 3 mondregionaj junularaj organizaroj”, kaj mi prenis ĝin por prilabori. Mi interpretis ke la homo kiu skribis “mondregionaj junularaj organizaroj”, celis organizojn kiuj kunigas aliajn organizojn kiuj laboras en iu kontinento aŭ mondregiono (kiel la Forumo Junulara Eŭropa - FoJE). TEJO estas delonga membro de FoJE, kaj la komencpunkto por mia laboro estas esplori ĉu estis io simila al FoJE en aliaj kontinentoj. Kelkaj TEJO-aktivuloj menciis ion pri FLAJ (Forumo Latina-Amerika Junulara) kaj ĉar mi estas latinamerikano, mi decidis esplori la eblojn de TEJO ĉe tiu organizaĵo. Mi provis kontakti homojn de FLAJ per ĉiuj eblaj manieroj, kaj mi sukcesis paroli al ilia prezidantino, kaj bedaŭre malkovris ke ĝi iĝis malaktiva organizo (ilia lasta Facebook-afiŝo estas de antaŭ pli ol 5 jaroj, ekzemple).

Mi iĝis iom frustrita pro la malsukceso en Latinameriko (kaj mi ne havas sufiĉan vivsperton por agadi en aliaj kontinentoj), sed dum la esplorado mi malkovris ankaŭ ke ekzistas junularaj organizoj kiuj agas kiel federacioj por junularaj organizoj laŭ fak-temo (ne nur regiono), kaj tiu kiu ŝajnis elstara al mi kaj tutkongrua kun niaj movadaj celoj, estis UNOY Peacebuilders (akronimo de United Network of Young Peacebuilders, en Esperanto “Unuiĝinta Reto de Junaj Pacokonstruantoj”). Ĝi kunigas pli ol 80 junularajn organizojn kiuj laboras por monda paco en ĉiuj kontinentoj; interalie, UNOY portas la voĉon de la membraj organizoj por pli grandaj organizoj kiel UN, kaj ankaŭ organizas diversajn trejnadojn pri packreado, kiujn nun la membroj de TEJO havos la oportunon partopreni.

TEJO jam havis kunlaboran historion kun UNOY, la unuaj mesaĝoj pri la reto en la diskutlisto de TEJO-KER estas de la komenco de 2015, TEJO helpis UNOY traduki leteron de UNOY al la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en plurajn lingvojn danke al la tutmonda reto de TEJO; membroj de UNOY jam kredis ke TEJO kaj ĝi devus plu kunlabori ĉar ĝi kundividas vizion. Sciante tion, en februaro de 2017, mi decidis ke mi skribu la kandidatiĝon de TEJO, do kiel kutime, estis pluraj dokumentoj, listoj, demandoj ktp. por respondi/plenigi. En Februaro 2018, ili finfine decidis intervjui nin, kaj en aprilo 2018 ni ricevis konfirmon, ke TEJO ja fariĝis membro de UNOY! Mi vere estas antaŭĝojema pri tio kion tiu kunlaboro povos porti al TEJO kaj, kial ne, al la mondo!

[FORIGITA!: 1.TEJO%20kaj%20UNOY﹍html﹍678a2b5abe9336a9.png]