Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

IJK en Afriko – alvenis jam la temp’?

Łukasz Żebrowski

Okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko estas jam de kelkaj jaroj inter la prioritataj planoj de TEJO. Decidon por alstrebi ĝin alprenis la Komitato de TEJO dum sia kunveno en la IJK 2009 en Liberec’, Ĉeĥio. Tiam ĝi estis nur bela ideo kun ankoraŭ nemultaj konkretaj ideoj pri tio kiel realigi ĝin. Intertempe tamen TEJO faris sufiĉe grandan progreson. Ni spertiĝis pri organizado de IJK-oj ekster Eŭropo, danke al eventoj en Kubo, Israelo, Vjetnamio kaj Brazilo. Ni konstante kunlaboras kun ILEI por okazigi niajn ĉefajn eventojn en Afriko kune, unu post la alia en neforaj lokoj. Ni ankaŭ kolektas informojn pri tio kie kaj kiel tio fareblus en Afriko, kaj ankaŭ ekstermovade aktivas en tiu kampo. Ĝuste la eksterarilata agado donis al ni eblon partopreni en la 10-a Afrika-Eŭropa Trejnado por Junularaj Organizoj, kiu okazis en Kenjo en la lasta semajno de januaro. Tiun okazon ni decidis utiligi por fari viziton al Burundo, kiu estas la ĉefa afrika kandidato por organizi Internacian Junularan Kongreson. La vizito al Burundo havis kelkajn ĉefajn celojn. Krom evidente rilata al la IJK, temis ankaŭ pri helpo al la Esperanto-centro en Rumonge kaj ĝenerale pri ekscio kiel funkcias la junulara Esperanto-movado tie. Pri tiuj diversaj aspektoj mi jen ŝatus raporti al vi.

Burunda Esperanto-movado – forta, sed ne sen problemoj

Venante al Burundo kaj renkontiĝante kun lokaj esperantistoj certe ne eblas ne rimarki, ke ili vere multnombras. Nur en Buĵumburo mi renkontis ĉirkaŭ 20-30 esperantistojn kaj pliajn lernantojn, dum en la tuta lando estas centoj da esperantistoj. En ĉiuj lokoj de Burundo, kiujn mi vizitis, mi renkontis vere multajn homojn, tre entuziasmajn kaj emajn lerni Esperanton. Do certe homfortoj por organizi la IJK-on tie ne mankas. Ioma manko estas tamen IJK-spertuloj. Inter burundanoj fakte ĝis nun estas nur unu kiu partoprenis IJK-on (en 2013 en Hanojo) danke al la subvencio Partoprenu en IJK. Por ĉi tiu jaro per la sama premio povas veni al la IJK alia burunda aktivulo, tamen tio ankoraŭ dependas de la ricevo de vizo. Por du aliaj tiuregionaj aktivuloj ni subvencipetis ĉe neesperantista fonduso kaj atendas respondon. Ni esperas ke ĉi tiuj streboj almenaŭ parte sukcesos.

Ĉu Buĵumburo pretas por gastigi IJK-on?

Loĝistike la kongreso tie estas farebla sufiĉe senprobleme. Ni vizitis lernejon, kiu povus gastigi IJK-n. Ĝi estas gvidata de internacia neregistara organizo kaj enhavas ĉiujn necesajn lokojn por okazigo de la kongreso (160 lokoj en litoj, eblo havi amasloĝejojn kaj tendumejojn, unu granda salono kun scenejo, pluraj klasoĉambroj, manĝejo kun kuirejo k.s.). Sola teknika problemo estas mankoj de elektro, kiuj tre oftas en Burundo, sed tio solveblas per ekhavo de elektro-generilo.

Pensmaniero “ni bezonas helpon”

Por esti honesta oni tamen devas mencii ankaŭ problemojn. En la lokaj kluboj ne maloftas pensmaniero, ke “ni bezonas helpon, ĉar sen helpo ni povas fari nenion”. En tiu mondparto tre viva estas la imago, ke en Eŭropo ekzistas bonhavaj Esperanto-organizoj. Ne ricevante iun ne tre precize difinitan helpon de ili, la lokaj junaj esperantistoj ofte trovas tiel ekskuzon por manko de agado. Ni multe parolis pri tio, ke unue ne ekzistas E-organizoj, kiuj havas multe da mono, sed jes ekzistas bonhavaj esperantistoj, kiuj pretas helpi. Ne sufiĉas tamen nur diri “mi bezonas helpon” por ricevihelpon, ĉar en la mondo estas multegaj tiaj petoj. Ni diskutis pri tio, kiel oni povas organizi laboron de la kluboj por unue provi helpi al si mem kaj poste, montrante la rezultojn serĉi helpon ekstere. La serĉadon oni povas plej facile komenci ĉe la Landa Asocio, ĉar eble temas simple pri iuj informmankoj kaj la Landa Asocio scias kiel eblas helpi en iu konkreta situacio. Eblas ankaŭ serĉi helpon ĉe esperantistoj kaj ĉe neesperantistaj subtenantoj. Tiuj neesperantistaj estas certe malpli facilaj, ĉar oni devas realigi agadojn kadre de projekto kaj krome oni devas adaptiĝi al la prioritatoj de la subvenicdonantoj, kiuj ja principe ne subtenas poresperantan agadon. Tamen, tiam la rezulto estas duobla, ĉar oni ne nur helpas al sia asocio aŭ klubo, sed ankaŭ ne forprenas rimedojn de la Esperanto-komunumo, kiuj plu povas esti utiligitaj aliloke. Serĉante helpon ĉe esperantistoj oni devas unue informi pri sia agado – pri tio, kion oni faras, kiaj estas la rezultoj kaj ĉeokaze informi pri bezonoj, kiuj ne estas solveblaj per iliaj propraj rimedoj. Tre bonan ekzemplon oni povas facile trovi en Burundo – temas pri Esperanto-centro en Rumonge, kie oni faras vere multegan laboron, montras ĝin al la mondo kaj sekve ricevas helpon.

Virinoj ne multas

Alia problemo kiu tuj frapas la okulojn de gasto alvenanta de ekstere, estas la malmulteco de virinoj en la movado. En Burundo virinoj ofte ne estas bone edukitaj kaj ne multe partoprenas la socian vivon. Fine de la lecionoj en la lernejo ili devas rapide reveni hejmen por fari hejmajn laborojn. Dum virinoj por iri ien ajn bezonas permeson de siaj familianoj, viroj ĝenerale ĝuas plenan liberecon. Ankaŭ la esprimpovo de virinoj estas kulture limigita. Kiam mi estis demandanta virinojn kaj mi ne eksplicite menciis, ke mi volas respondon de virino, tiam kutime estis iu viro ekparolanta ilianome. Ne gravas ĉu temis pri salono plena de homoj aŭ ĉu pri eta kelkpersona babilado. Ankaŭ ne vere temis pri iuj familiaj ligoj inter ili. Simple viroj tie ofte kvazaŭ aŭtomate ekparolas nome de virinoj, verŝajne eĉ sen pensi pri tio. Kiam mi estis en tiuj klubaj kaj lernejaj renkontiĝoj, mi ĉiam demandis kial virinoj tiom malmultas. Ĉiam tuj ekparolis iu viro aserante ke “virinoj ne interesiĝas”. La respondo de virinoj al la sama demando estis tamen tute alia. Virinoj mem diris, ke ili ja interesiĝas, sed ili ne povas partopreni, ĉar mankas al ili tempo por tiaj aktivaĵoj. Por ke ili povu esti engaĝitaj, necesas okazigi la agadojn tiel, ke ili povu en ili partopreni – t.e. en iuj specifaj tagoj aŭ horoj kiam ili disponeblas. Tio nun ŝajnas al mi la plej granda defio por la burunda Esperanto-movado – plenumi la deziron de virinoj, ke ili povu partopreni la movadon, konsiderante la kadrojn en kiuj ili funkcias.

Gravas ankaŭ aldoni, ke estas tamen almenaŭ unu pozitiva escepto. Temas pri la klubo “Verda Stelo”, gvidata de la prezidanto de JEBUO, Mlossi Saidi, en la islama liceo en ne aparte riĉa kvartalo de Buĵumburo. En la klubo proksimume triono estas virinoj kaj unu el ili estas kasistino. Tie mi estis dufoje, ĉar mankis tempo por respondi ĉiujn demandojn. Fakte tiu klubo ŝajnis al mi la plej entuziasma el ĉiuj, kiujn mi vidis – eble tiuj aferoj ligiĝas? Ĝenerale en Buĵumburo emancipiĝo de virinoj estas multe pli progresinta ol aliloke. IJK en Burundo povus certe pozitive kontribui al ŝanĝoj kaj precipe se ĝi estos ankaŭ teme ligita al tio.

Kiel financi tian projekton?

Financado estas la ĉefa defio por entrepreni tiom kuraĝan projekton, kiel IJK en Afriko. Certe ne eblas atendi, ke ĉi tiu kongreso estu profitdona, sed tio ne estas la plej grava problemo – antaŭvidante tion, TEJO nun okazigos sinsekve du IJK-ojn en Eŭropo, kiuj espereble donos al ni sufiĉe da sekureco. Verŝajne ne necesas antaŭvidi problemon pri la alveno de partoprenantoj el pagipovaj landoj - ja sendube la unua tiom granda Esperanto-aranĝo en Afriko estos alloga por multaj.

La vera problemo estos venigo de partoprenantoj el nepagipovaj landoj kaj precipe el neproksimaj afrikaj landoj. Ja tute ne sencus organizi IJK-on en Afriko, se partopreni ĝin ne povus homoj de aliaj afrikaj landoj. Do, pri solvado de ĉi tiu problemo ni nun estas laborantaj. Unuavice ni strebos al ekhavo de ekstermovadaj financfontoj. Ni planas prepari subvencipetojn por organizi kromajn eventojn kadre de la kongreso, kiuj permesu venigi iun grupon de partoprenantoj. Tiuj rimedoj tamen tute ne estas certaj – la verŝajneco ricevi ilin ne grandas, sed ĉiuokaze provindas. Ideale estus, se krom la subvencipetoj ni sukcesus kolekti financajn rimedojn por certigi almenaŭ bazan reprezentiĝon de afrikaj landoj en la IJK. Ni esperas, ke danke al subtenkampanjo, ni sukcesos kolekti sufiĉan sumon, por ke ni povu financi partoprenon de po unu aŭ du homoj el ĉiu afrika lando, kie ekzistas iu junulara movado. Pri malavareco de esperantistoj rilate al helpo al la afrika movado ni forte esperas, ĉar ja ni antaŭ nelonge havis perfektan ekzemplon – ene de du semajnoj en la donackampanjo, ni sukcesis kolekti sufiĉe da rimedoj por havigi al la Esperanto-centro en Rumonge komputilon kaj televidilon/ekranon. Espereble same sukcese ni povos kolekti rimedojn por venigi afrikanojn al afrika IJK. Se iu ŝatus helpi, tio tuj eblas. Ni malfermis specialan UEA-konton por tiu celo: tejafr. Ni kore dankas pro ĉiu subteno!

Konkludante

Ĝenerale mi opinias, ke okazigo de IJK en Buĵumbura en 2017 estas tute farebla. La teknikaj kondiĉoj estas taŭgaj. La burunda movado estas sufiĉe multnombra kaj forta, kvankam ne senproblema. Tamen havante tiujn problemojn bone difinitaj, mi kredas, ke eblas ilin solvi.

Irante en tiu direkto ni verŝajne plej koncentriĝu al tio kiel venigi aliajn afrikanojn al tiu IJK. Se ni kombinos iujn espereble ricevotajn subvenciojn de ekstermovadaj fondusoj, kune kun subteno de malavaraj esperantistoj, ankaŭ tio devus esti realigebla. Internacia Junulara Kongreso en Afriko estas io, kion la tiea movado tre atendas kaj esperas. Miaopinie, nun ni atingis la punkton en kiu ĝi estas tute realisma, do – ni realigu ĝin!