Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

AVENTURO

Raymond Maufrais: Pereinta en ĝangalo

Antaŭ sepdek jaroj, juna franca ĵurnalisto trairis la brazilan ŝtaton Mato Grosso, kiu najbaras al suda Amazonio. Raymond Maufrais trairis 1 800 kilometrojn la pampas (t.e. la brazilan prerion) kaj flotis 900 kilometrojn sur riveroj. Atakita de la indiĝenaj popoloj, li devis ĉesigi tiun aventuron. Tio ne senkuraĝigis la riskeman vojaĝanton, ĉar tri jarojn poste li eniris la sekvan, multe pli danĝeran veturadon tra aliaparto de la sudamerika tropika ĝangalo. Tiel komenciĝis la dramo kiu ŝokis la mondon kaj kies epilogo ĝis hodiaŭ restas mistera.

Pri liaj vojaĝoj aperis du libroj: Aventures au Mato-Grosso (Aventuroj en Mato-Groso) kaj Aventures au Guyane (Aventuroj en Gujano), tradukitaj en diversajn lingvojn. Tiu dua libro estis eldonita jam post lia morto, surbaze de la taglibro, kiun Maufrais lasis en la lastaj semajnoj de sia tragedia vojaĝo. Maufrais naskiĝis antaŭ 90 jaroj en la sudfranca havenurbo Toulon kaj malaperis en Gujana ĝangalo, verŝajne en februaro 1950. Serĉante ekscitan materialon por gazetaj raportaĵoj, la 23-jara Raymond flugis al la Franca Gujano kaj fine de la jaro 1949 li komencis solecan aventuron kun la celo trairi la Tumuk-Humak-montaron. Li esperis renkonti tie nekonatajn indiĝenajn tribojn.

La montara sistemo de Tumuk-Humak (portugale: Serra do Tumucumaque; france: Monts Tumuc Humac) formas la naturan 120-kilometran landlimon inter la Franca Gujano, Brazilo kaj Surinamo (eks-Nederlanda Gujano), kiu estis tiam ne trairebla sovaĝejo. Nuntempe oni scias, ke la juna esploristo ne havis ŝancon travivi, ĉar li ne estis preparita por tiel danĝera kaj longa marŝo. Post kelkaj semajnoj de soleca vagado, Raymond ekvidis ke plua irado tra la densa ĝangalo fariĝas neimageble malfacila kaj minacas lian vivon. Li renkontis tiam indianojn kaj kun ilia helpo li povis reveni al pli sekura regiono. Tio estis lia lasta ŝanco, sed Raymond decidis riski plu.

En la vilaĝo Grigel, iu donis al Maufrais malnovan boaton, kiu baldaŭ montriĝis neuzebla. Ne havante monon por aĉeti provianton, li denove eniris la densan arbaregon. Raymond daŭrigis la vivoriskan marŝon kun siaj hundo kaj dorsosako, esperante ĉasi iun animalon por manĝo. De tempo al tempo Raymond perdis la orientiĝon kaj revenis al sama loko, kiun li lasis en la antaŭa tago. Ofte li povis trairi nur po 2-3 kilometrojn en tago. Vagante tra tiu malamika ĝangalo, Raymond – eĉ kiam malsata – skribis regule sian taglibron. Tie oni legis pri la dramo, kiun li al si mem elektis.

Malsukcesinte batali kontraŭ la senkompata naturo (varmega kaj humida klimato, pikil-mordaj insektoj ktp.) li ne povis eĉ pafĉasi kaj pro malsato estis devigita manĝi trovitajn semojn, limakojn kaj lacertojn. El tio rezultis stomakdoloroj kaj disenterio sed, ne trovinte sekuran ripozlokon, li decidis iri plu. Ekstreme laca kaj malsana, Raymond atingis la bordon de la rivero Tamouri. Tie li trovis la setlejon Claude, kies konstruaĵoj estis jam ĉiuj forlasitaj. Estis la 1a tago de januaro 1950 kaj la mondo celebris novjaran feston. Nun la delira Maufrais devis akcepti la realon ke la planita celo ne atingeblos.

Rezigne, li serĉis alian ŝancon kaj provis konstrui floson. Tiumaniere, post 70-kilometra surrivera flosado, li volis atingi la kreolan vilaĝon Bienvenue. Ankaŭ tio fiaskis, ĉar la floso disfalis en rapidfluoj. Do, la malfeliĉulo ekvadis laŭ la riverbordo. Poste oni konjektis ke la malsana kaj elĉerpita Maufrais ne povis trairi pli ol kelkdek kilometrojn kaj eble li fordronis en rivera rapidfluejo. Tiel oni klarigas la fakton, ke neniu povis trovi lian korpon.

La 13an de januaro 1950, en disfalanta kabano Maufrais forlasis sakon kun siaj fotilo kaj taglibro, kio estis la unusola spuro de lia vojaĝo. Li kunprenis nur malgrandan sakon kun kelkaj necesaĵoj kaj maĉeton por tranĉi lianojn, necesajn por pluiri tra tiu verda densaĵo. Post kelkaj semajnoj, indiano de la Emerion-tribo veturis sur la ĝangala rivero Tampok kaj en la apudrivera kabano trovis la posedaĵojn de Maufrais. Inter ili estis la taglibro, kun la lasta enskribo, kiun Rajmundo faris la 13-an de januaro 1950:

“Ĝis baldaŭa renkontiĝo, miaj amataj gepatroj! Necesas esperi. Mi lasas ĉi tie mian taglibron kaj kunprenas nur malgrandan notujon... Ĉi tiu forlasita taglibro estas la via. Skribante en ĝi, mi pensis pri vi ĉiuj kaj baldaŭ mi enmanigos tion al vi. Mi ĵuris al vi ke mi revenos kaj tiel fariĝos, se Dio permesos.”

Pri lia malapero, la regiona gazeto raportis julie 1950 ke “Raymond Maufrais malaperis en la ĝangalo kaj oni malsukcese ĉesigis la serĉadon de lia korpo”. Lia patro, Edgar Maufrais en jaro 1952 forlasis la familion kaj forveturis el Francio por retrovi Raymond. Edgar Maufrais traveturis 12 000 kilometrojn en la regiono kie Raymond malaperis kaj fine akceptis la fakton ke li neniam plu ekvidos sian filon, ĉar li verŝajne jam ne vivas. Tiun malesperan periodon de sia vivo li poste priskribis en libro, Serĉante mian filon (A la recherche de mon fils).

Pasis naŭ jaroj kaj la franca televido trovis la maljunan Edgar en la vilaĝo Maripasoula (ĉe la rivero Lawa, apud la landlimo kun Surinamo). En la jaro 1964, li decidis reveni al sia edzino en Toulon. Kaj en sia familia urbo li mortis malĝoja post dek jaroj.

Dum la legado de Aventuroj En Gujano oni unue admiras la kuraĝon kaj fortan karakteron de la soleca vojaĝ-esploristo. Sed kiam venas la raporto de Maufrais pri lia lasta monato, la leganto estas ŝokita. Malfacilas kompreni kial – post unu monato de senespera sintreno en varmega, humida klimato, tra densaj arbaro kaj arbustoj, inter la ofte incitaj insektoj – Rajmondo neglektas ĉiujn avertojn. Li estis jam ekstreme laca, malsana kaj havis nenion por manĝi. Kiam li hazarde renkontis indianojn, Maufrais havis ankoraŭ lastan ŝancon reveni kaj saviĝi. Sed li ne haltis kaj obstine daŭrigis tiun marŝon al pereo.

Altrudiĝas la demando: kio motivas la homon daŭrigi tiel senesperan marŝadon: nesatigebla aventuremo, la pionira spirito malkovri novajn lokojn, scivolemo pri la vivo de nekonataj indian-triboj? Ĉu kaŭzis tion la interna bezono venki sian limigitecon aŭ ĉu vanta famdeziro? Tio ne plu estis kuraĝo, sed iu obsedo gvidanta al sen-elirejo.

La elektita celo – trairi kelkcent kilometrojn en tiaj cirkonstantoj – estis tute ne realisma kaj tia juneca romantikeco devis malvenki kontraŭ la necivilizita kruela naturo. Kelkaj supozas, ke Rajmondo eniris tiun mensostaton, en kiu li ne plu kapablis racie taksi la situacion. Ja prudenta rezigno pri nerealaj revoj ne devas esti taksita laŭ falsa alternativo: venko aŭ morto.

Ni povas starigi la filozofian demandon pri la limo inter braveco kaj frenezo. Sed juĝado pri la aliaj homoj ofte mistrafas, ĉar nekonataj estas la misteroj de la homa animo. Hodiaŭ, tra multaj partoj de la tiam nekonata teritorio, oni veturas sur konstruitaj vojoj. En la suda parto de Gujano, kiun Raymond Maufrasi planis trairi, troviĝas nuntempe la Parko Tumucmaque. Lige kun la translima Nacia Parko de la Tumuk-Humak-Montaroj en Brazilo, ĝi formas la plej grandan tropik-arbaran rezervejon en la mondo.

La parkon ofte vizitas eksterlandaj turistoj, sed en la 1950aj jaroj tiu regiono estis danĝera sovaĝejo, tute nepenetrebla. Antaŭ du jaroj estis produktita La vie pure (La pura vivo), 93-minuta aktorfilmo pri la vojaĝoj de Raymond Maufrais. Vi povas rigardi la du-minutan prezenfilmeton pri ĝi: https://www.youtube.com/watch?v=m2be﹍RljsX0

*

Artikolo unue aperigita en la socikultura bulteno Nova Urbo - Februaro 2017

Kompilis Janusz S.