Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 95-a, 96-a kaj 97-a elsendoj

Martin Wiese kun intensa emocio parolas dum la dua parto de sia intervjuo. Li estas surprizita, ke multaj homoj konas lian muzikon, inkluzive de infanoj, kiuj kantas ankoraŭ ne eldonitajn kantojn kaj vere zorgas pri la senco de iliaj tekstoj. Ni aldonas, ke la muziko de Persone difinis periodojn de nia vivo. Fantomoj de la Pasintec’ (2007, kiam ni estis komencontoj de Esperanto!), Longe for’ (2010, komencantoj), Pli kaj pli (2012, komencintoj). Legantoj de niaj recenzoj rimarkas ke ni emfazas la muzikan karakteron de Esperantujo ĉar ni trovas ĝin tre valora. Krome, Esperanta muziko instruas novajn vortojn al ni, ĉi-elsende “barakti”! Mankas nur al ni scii kiusence Martin uzis ĝin.

Floréal Martorell, la estro de Vinilkosmo, detalas pri sia vivo kaj aktiveco en la movado. Plej kaptis nian atenton lia parolo pri la Esperanta kulturo. Li asertas surbaze de la malrapideco forvendi eldonaĵojn, ke esperantistoj ne sufiĉe interesiĝas pri ĝi. Oni devas multe pli disvolvi tiun aspekton ĉar la kulturo elmontras, ke la lingvo vivas, ĝi estas ĝia estonto. Se vi legas ĉi tiun recenzon, vi ja kontribuas al la verkado en Esperanto, sed ni subtenu laŭeble iniciatojn en aliaj kampoj kiel radio, verkado de libroj, renkontiĝoj kaj tiel plu.

Tre kortuŝis nin la deklamo de la antaŭnelonge forpasinta Jerzy Fornal de la “Preĝo sub la verda standardo”, poemo verkita de Zamenhof, per kiu li klare kaj arte esprimis siajn intensajn revojn. Al ni Esperanto estas tiel natura afero, ke ni kelkfoje konscie ne memoras ĝian profundan celon. Instigoj ĉiam bonvenas por resentigi al ni la kvazaŭan devon plu labori por Esperanto.

Aŭskultindas la peco de Roman Dobrzyński, en kiu li rakontas pri siaj spertoj en la jaroj 1968 – 1970, kiam li estis redaktoro de ĉi tiu revuo. Tiam oni interparolis per leteroj, kaj la artikoloj por Kontakto bezonis kelkajn semajnojn por atingi lin. Presitaj tekstoj en Esperanto estis raraj, tial valorigataj kaj legataj de esperantistoj. Niaopinie facile percepteblas la kontrasto kun la nuntempo, kiam ekzistas tiom da informfontoj, ke oni eĉ ne scias kiun atenti.