Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 92-a elsendo de Varsovia Vento

Saluton! Komence de la 92-a elsendo Roman reparolas pri Bona Espero. Ĝia ĉefa celo estas ĝis nun edukado de infanoj kaj junuloj, sed nuntempe fariĝis iom superflue labori tiucele, precipe ĉar la registaro agas pli efike en tiu kampo kaj estas pli da lernejoj ol antaŭe. La aliaj celoj temas pri ekologia ekvilibro kaj evoluigo de Esperanto. Pro tio, estas eĉ propono ŝanĝi la nomon al “Esperanto-centro Bona Espero”. Estas menciinde, ke ĉiuj vegetaĵoj produktataj en la bieno ne surhavas agrotoksaĵojn. Tio estas granda avantaĝo por la loĝantoj ĉar tia manĝaĵo — kiam aĉetata — multekostas, sed estas evidente pli saniga.

Poste estas intervjuo kun Ĵomart kaj Nataŝa. Plaĉis al ni, ke ĝi ne temas nur pri la muzika kariero sed ankaŭ pri ilia ĉiutaga kunvivado kiel familio (tre interese!). Fiksiĝis en nia kapo la instiga mesaĝo de Ĵomart: “Se vi faras ion iomete ĉiutage dum longa tempo, iam vi atingos vian celon”. Gravas persisti pri tio!

Laste sed ne malpli grave, ni ŝatas la kontribuon de Andreo Jankovski, nuntempa volontulo en Bjalistoko. Li rakontis pri sia partopreno en Eŭromajdano. Ni memoras, kiam ni spektis unuafoje pri la protestoj per mia komputilo. Tio estis ŝoka kaj memorigis nin pri la protestoj, kiuj okazis en nia lando en la pasinta jaro. Ni partoprenis en unu el ili, do ni komprenas iomete, kion spertas ukrainoj. Policistoj pafis kaŭĉukokuglojn kaj ĵetis larmigajn gasbombojn al la protestantoj por ilin forpeli. Tiuj, kiuj devus onin protekti kaj garantii la rajton protesti, onin atakis! Unu el la trajtoj de la esperantista movado estas paco, tion ni ege valorigas...