Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Ko-diskoj - Rogener PAVINSKI

“Ĉiamen Plu”

La Perdita Generacio

Folkmuziko

13 titoloj. Vinilkosmo kaj LPG - 2013

La Perdita Generacio lanĉas sian trian oficialan albumon 5 jarojn post la apero de la lasta disko (Eksplodigos vian domon, 2008). Nun ne plu kiel muzika komununo, sed kiel vera grupo, en solida kvaropo. Ke la grupo estas pli unueca, tio rimarkeblas unue per la fotoj en la teksta kajero de la disko. La grupo finfine montris siajn vizaĝojn en la albumoj – en ili la grupanoj ridas, feliĉas. Due, ke ankaŭ Anna Burenius kaj Hendrik Lönngren (la plej nova LPG-ano) kontribuas verke por “Ĉiamen Plu”.

Kaj ĝuste per nova voĉo, de Hendrik en “Domoarigato” malfermiĝas la albumo. Oni apenaŭ povus diveni ke temas pri LGP-albumo ĉar ĝi estas la plej “malfacila” kanto de la disko, kun multaj paŭzoj, iom virtuozeca kun klara influo de baroka muziko. La dua kanto “Dudek tri”, tamen metas la albumon en la ĝustan direkton. La eta parto kun drumo igas min sopiri pri pli ofta drumado en la kantoj de LPG, ĉar la frandaĵo en tiu ĉi kanto ja plaĉis.

Menciindas la versio de “La dizertanto”, fama kontraŭmilita kanto, kiu jam estis konata en Esperanto kantita de Ĵak LePuil. Sed tiu ĉi temas ne pri la sama teksto, sed aktualigita, LPG-umigita versio. “Alia Aventuro” estas unu el la plej belaj muzikaĵoj de la disko. Meritojn de Anna Burenius, kiu verkis kaj kantas ĝin. “Televido” estas vigleta kaj danciga – partoprenas ĝin de Platano. Sekve, revenas Hendrik kun ‘Ubuntu”, kies aranĝo nun pli proksimas al la LPG-stilo, sed kun apenaŭ komprenebla teksto, ĝi eble estas la plej malforta de la disko.

Pri la tekstoj – Malprave laŭ mi, tre ofte esperantistoj donas multe pli da atento al la kantotekstoj ol la muziko mem. Kvankam mi mem ne komprenas la signifon de vortoj kiel “tabasami”, “asronado” “ubu” i.a., mi respektas la decidon de la artistoj uzi tiajn vortojn. Sed EGE bonvenus piedonotoj por klarigi tiaĵojn al la aŭskultantoj.

Daŭre pri la disko – “Plastokanto” la plej vigla kaj la plej mallonga, estas traduko de sveda kanto. “Riveretoj ĉe mi” donas al mi emon tuj baniĝi en rivero kaj kanti kune! “Pluku ne la florojn”, “Ne eblas kalkuli” kaj “Disfaluntoj” estas aliaj tipaj LPG-kantoj, kiuj tenas alte la nivelon de la disko.

“Ĉu vi kontentas?” estas kanto, kiu ja daŭras siajn 11 minutojn, sed pri kiu vi eble ŝatus, ke ĝi daŭru la duoblon, tiom plaĉa kaj bela ĝi estas. Ĝi igas min vere pensadi pri mia vivo. Mi ne dubas ke ĝi fariĝos nova himno de LPG.

La diskon fermas alia bela kanto de Anna, “Rulu trajn’”. La arta kovrilo estas vere belega kaj tute kongrua kun la identeco de LPG. Lasta gratulinda afero estas ke, kiel ĉiam, ili aldonas la akordojn de la kantoj en la teksta kajereto, por ke muzikemuloj ankaŭ povu ludi la kantojn!