Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZOJ

Rogener Pavinski

Jen nia Viv-River’

BaRok-Projekto

6 titoloj — 24m

Vinilkosmo 2015

Fine de la pasinta jaro aperis la ses-titola, bita albumeto Jen Nia Viv-River’ de la brazila potencmetala bando BaRok-Projekto. De kelkaj jaroj mi havas kontakton kun la gitaristo Rafael Milhomem la estro de la projekto, tiel ke mi jam konis la plejparton de tiu albumeto, kiu estas rezulto de la kuniĝo de malnovaj verkoj de la bando (Bataltemp’, 2007; La Plej Bona Ĉasisto, 2013), kiuj ne estis oficiale lanĉitaj, kaj la tute nova muzikaĵo Jen Nia Viv-River’.

Ĉar la bando atingis la duan lokon en la unua muzika konkurso de la revuo Kontakto (2014) kun la kanto La Plej Bona Ĉasisto, mi multe bonvenigas la oficialan aperigon de tiu albumeto, kiu, laŭ la grupo, celas anonci la preparon de plena albumo por la jaro 2016. Jen Nia Viv-River’ debutas kiel la unua vere metalroka albumo en Esperanto. BaRok-Projekto ludas specifan tipon de metalroko, kiu nomiĝas Potenca Metalo, stilo kies ĉefa reprezentanto estas la itala bando Rhapsody — certe granda influo por BaRok-Projekto.

La potenc-metalroko miksas elementojn el la klasika kaj baroka muziko (jen aludo al la nomo de la bando) kun la metalroko. La kanzontekstoj pritraktas mistikajn kaj mitologiajn rakontojn, sed BaRok-Projekto anstataŭ priskribi fremdan nordan mitologion (kiel kutime en metalroko), brile prezentis la brazilajn arbaron kaj mitologion, kiel en La Plej Bona Ĉasisto. La temo de ĉi tiu kanto estas la dilemo de indiĝena ĉasisto, kiu bezonas ĉasi sian nutraĵon kaj samtempe vidas la beston kiel fraton, loĝanton de la sama arbaro. Venu la plena albumo!

Flugas

Kajto

15 titoloj — 46m

Vinilkosmo 2015

La 7a albumo en ĝia historio, Flugas, estas la dua, kiun lanĉas Kajto ekde kiam ĝi fariĝis duopo — post la foriro de Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse el la grupo (nun ili anas en Kapriol’). Ĝi sonas tre simile al la antaŭa albumo Duope el 2011, la unua kun nur Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer sub la nomo Kajto.

Pri Duope mi estis iom severa en la kritiko. Tiam mi skribis ke ĉio, kio antaŭe donis al Kajto unikan karakteron, en Duope mankas — kaj Flugas uzas preskaŭ la saman recepton. Do kvankam tie estas la belaj melodioj, la konataj kanonoj kaj la talento de la duo Nanne kaj Ankie, daŭre mankas iom da suprizo kaj la epopeaj kantoj (sagaoj de maristoj k.s.). En Flugas, abundas la tro facilaj harmonioj.

Nu, por la adorantoj de Kajtoj la albumo belos, sed mi ne povas eviti sopiron al la kvaropa Kajto. Ĉu mi estas troa nostalgiulo? Eble mi ne estas la sola, ĉar la unua kanto de la albumo estas versio de Mi memoras, vera klasikaĵo el la unua albumo de 1989. En la bita (cifereca) albumo disponigata bedaŭrinde mankas diversaj gravaj informoj pri la komponantoj, kanzontekstoj, studioj... Kaj mi neniam estos kontenta pri tio.