Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Do, jes ja!

“Nu, kaj do?”

Kolekto de rakontoj kaj eseoj, verkitaj de Sen Rodin.

Eld. EXIT, 2010

La libreto kun iom filozofia titolo (ĝia senco iĝos klara nur meze de la libro) enhavas iom malpli ol tridek malgrandajn kaj mezgrandajn “rakontojn, raportojn, recenzojn kaj revojn”, kiel estas skribite sur la titolpaĝo. Ilia aŭtoro (mi senvualigu la sekreton: malantaŭ la plumnomo kaŝas sin Filippo Franceschi) estas fervora kaj konvinkita esperantisto – tial Esperanto ludas ne la plej lastan rolon en tiu kolekto.

Tamen, mi komencu laŭ la ordo. La unuan parton de la libro konsistigas beletraj rakontoj. Ilia allogeco varias (kelkaj ŝajnis al mi eĉ tedetaj pro tro mallonga intrig-evoluo, sed multaj estas vere atentokaptaj kaj spritaj), sed apartan spicon al ili aldonas la fakto, ke multaj (eble eĉ ĉiuj) estas almenaŭ parte membiografiaj. Nemalofte en tiuj rakontoj la aŭtoro priskribas kaj priridas la absurdaĵojn de la moderna mondo – temo ja proksima al ĉiu, kiu loĝas sur nia planedo.

La duan, proksimume same grandan, sed, ŝajnas al mi, pli gravan kaj interesan parton de la libro konsistigas diverstemaj eseetoj kaj rememoraĵoj. Jen temas pri la rumania urbo Cluj-Napoca, jen pri la recenzoj por kelkaj libroj kaj filmoj. Foje temas pri la reago de la aŭtoro al eventoj de la ĉirkaŭa mondo (la elekto de Barack Obama kiel prezidento de Usono aŭ la rilato de la itala komunisto Antonio Gramsci al Esperanto). Tamen la plej interesaj kaj atentokaptaj eseoj temas ĝuste pri nia lingvo internacia. La aŭtoro firme certas kaj trafe argumentas pri la viveco de Esperanto kaj pri ĝia granda estonteco – eĉ se foje la ĝisnunaj sukcesoj de Esperanto ŝajnas magraj. Miaopinie, la plej “forta” ero de la libro estas la eseo “Nu kaj do?” – ĝin mi sincere konsilas tralegi al ĉiu esperantisto, speciale al tiuj, kiuj dubetas aŭ senesperiĝas pri la poresperanta agado. Ankaŭ en tiu ĉi parto ne mankas iom satiraj kaj spritaj kontribuoj.

La lingvaĵo de la rakontaro estas ĝenerale bona, sufiĉe klara kaj facila. Tamen, ankaŭ malglataĵoj troveblas: kelkfoje mi kaptis iom strangajn sintaksajn konstruojn, iom strange impresis min la oftega uzo de la vorto “kozo” ekster la filozofia kunteksto (kiam tute bone taŭgus “aĵo” aŭ “afero”); ankaŭ pri la tempo de la participoj la aŭtoro aŭ redaktanto foje pekas (ekz., “petegadis esti mortigota” anstataŭ la bezonata “mortigita”). La preseraroj malmultas, fine de la libro enestas negranda erartabelo.

La ĝenerala impreso pri la libreto estas ja bona – la ŝatantoj de malgrandaj rakontoj kaj eseoj certe estos kontentaj. Ankaŭ la intelekta komponanto estas sufiĉe granda kaj pensiga. Tial al la ĉefa demando, starigita de la aŭtoro kaj uzita kiel librotitolo (en la responda eseo ĝi estas uzata kiel preterira respondo al negativaĵoj), mi certe respondas: “Do, jes ja, sinjoro aŭtoro! Mi plene subtenas viajn esperantistajn entuziasmon kaj sintenon!”

Paŭlo Moĵajev - Ukrainio