Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Pli ol Pli ol Nenio

****/*

“Superbazaro”

Martin kaj La Talpoj

Rokmuziko/Pop-folko

14 titoloj. Vinilkosmo, 2014

Apenaŭ kredeblas ke jam 7 jaroj pasis de la lanĉo de Pli ol Nenio, la unua solalbumo de la sveda muzikisto Martin Wiese, kiu prezentis novajn aspektojn de lia muziko post la disiĝo de Persone. Superbazaro pli-malpli sekvas la samajn formulojn el Pli ol Nenio rokpopaj kurtaj kanzonoj, miksitaj kun akustikaj melankoliaj pecoj, kiuj plias en la disko ol la pure rokaj pecoj, kiuj multe malpliiĝis.

Li revenas kun novaj Talpoj (la basgitaristo kaj drumisto), kaj ankaŭ pretigis sole kelkajn kanzonojn de la nova disko, kiu ĉi-foje gastigis (kvankam modeste) la muzikistojn Eric Languillat de IDC kaj Ĵomart, krom aliajn ne-esperantistajn.

Malfermas la diskon la bonega roka En akordo kaj ĝin sekvas la iom eksperimenta Superbazo, kiu samkiel Sub la ponto kaj Nova Jaro estis jam aperintaj en Interreto sub aliaj formoj. La tute novaj estas miksiĝo de akustikaj, duonakustikaj kaj rokaj kantoj, kun aldono de pli ofta uzado de sinteziloj, kiuj tamen ne ĉiam ŝajnas necesaj kiel en la roka En la parko.

La tekstoj parolas pri sentoj, celebras la amikecon, kaj dubas pri la vivo kaj pri la aŭtoro mem. Kiam li tro fuĝas de sia introspekta stilo, kiel en la gajeca Nova Sento, io eĉ sonas malĝustece. Inter la akustikaj, la plej belaj estas Antaŭĝojo kaj La vekiĝo, sed la lasta kanto Interpretoj malfortas tiusence, ke la disko povus esti finita per la jam menciita En la parko, entuziasmiga rokpeco, kies peko estas ĝia mallongeco.

Kvankam Martin asertas ke Superbazaro montras evoluon en lia muziko, ŝajnas tamen ke li trovis danĝeran sekuran neston, kiu eble pro manko de konstanta kaj bona bando malebligas al li krei magiajn kantojn kiel en la tempoj de Persone, ekzemple La ĉieloLa leviĝo de la lun’. Malgraŭ tio, la disko fakte estas ja tre bela kaj ankaŭ pro tio mi senhezite ĝin rekomendas. Cetere, la grafika arto estas mirinda kaj la interna kajero prezentas ĉiujn kantotekstoj. Sed ĉar ni konas Martin jam delonge, ni scias ke kvankam Superbazaro estas bona daŭrigo de Pli ol Nenio, ĝi ne estas “ĉio”.

Rogener PAVINSKI

La disko aĉeteblas ĉe la Libroservo de UEA kontraŭ 17,40 EUR + sendokostoj (kaj, por EU-loĝantoj, aldonvalora imposto de 21%).