Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZOJ

****

The Universal Language

Dokumentfilmo

Angla kun subtekstoj (eo, en, es, fr, cs, de, it, nl, pt, sv, ko, da, el, bl, fi, hu, sh, bg)

Sam Green

DVD - 2011

28:30min

La unuan fojon, kiam mi spektis “Universal Language”, la plej nova filmo de la usona ĵurnalisto kaj dokumentfilmisto Sam Green dum la unua kinofestivalo en San-Paulo, mi havis bonan impreson, sed ne tuj povis ŝati la filmon. Kelkaj aferoj ĝenetis min. Eble estis la verda etoso dum la Tutamerika Kongreso de Esperanto aŭ eble mi estis tro singarda pro lia antaŭa projekto “Utopia in 4 moviments” [Utopio en 4 movimentoj], kiu ne vere plaĉis ne nur al mi, sed al multaj aliaj esperantistoj. Mi tamen trankvile re-spektis ĝin hejme la duan kaj trian fojojn kaj alian impreson mi havis...sed, ĉu pli bonan?

Green estas juna sed jam sperta filmisto. Ricevinte financan subtenon i.a. de E-organizaĵo (ESF, ELNA), li vojaĝis al kelkaj UK-oj kie li kolektis plejmulton de la materialo por “The Universal Language”. Kvankam granda parto de tiu materialo estis ankaŭ uzata por la vivaj prezentoj de “Utopia” (legu la intervjuon ĉi-eldone por pliaj detaloj), ambaŭ filmoj/projektoj estas esence malsimilaj. En “The Universal Language” la gvidliniojn de la filmo donas la intervjuoj kun konataj esperantistoj kiel Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti kaj kun la lingvistino Arika Okrent. Ili donas realan bildon pri Esperanto kaj kvankam la filmo traktas precize nek historion nek movadon, ĝi efike lokas Esperanton en la socia kunteksto, kie ĝi aperis kaj kreskis, kiam la ideoj pri socia planado estis pli kutima afero en la mondo.

Green mem ne estas Esperantisto. Malgraŭ ke li havas bonan sintenon rilate al la lingvo kaj intervjuis nur homojn, kiuj apogas Esperanton, lia filmo ne estas propaganda. Ĝi montras al ni esperantistoj, kiel la mondo vidas nin. Eble kelkaj protestos ke la filmo apenaŭ montras la aktualan E-movadon, sed kio estas vere montrinda kaj impresa nuntempe por la mondo? Eble la plej junaj generacioj de esperantistoj (al kiu mi apartenas) ne tre atentas, sed oni ne povas forgesi ke la bazon de la E-movado konstruis homoj, kiuj firme kredis aŭ daŭre kredas je la fina venko. Ĉi-kuntekste Green montras la seniluziiĝon de veterana esperantisto, kiu antaŭ la dua mondmilito firme kredis ke Esperanto fariĝos ĉies dua lingvo. Kun la verda flago en la manoj kaj tremanta voĉo li asertas ke fine la angla lingvo venkis.

Laŭ teknikaj aspektoj ĝi estas senriproĉa – belega fotografio kaj fona muziko. Eble se ĝi estus pli longa ĝi perdus je intereso. Ĝi estas simpla filmo kaj eble ĝia sekreto kuŝas en ĝia senpretendeco. Jes, post re-spekto mi havis pli bonan impreson. Mi povis kapti en ĝi poeziecon, kiun nur kun pli da tempo mi povis kompreni. Sam Green estas ne nur talenta sed verŝajne nun iom pli “verda” ol kutime.

Rogener Pavinski