Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Recenzo

Trajn’ nenien

Dolchamar

2010

12 titoloj + mp3 karaokeaj versioj de 11 titoloj + Muzikvideo

Bela, tamen malribela sono.

Post la eksperimento elektronika de “Lingvo Intermonda” kaj potenca rokmuziko de “Rebela Sono”, Patrik Austin kaj lia Dolchamar revenas per “Trajn’ Nenien”, la tria albumo de la finna grupo.

Patrik, kaj novaj muzikistoj: La fratoj Andrei (klavaroj) kaj Sebastian Dumitrescu (basgitaro) kaj Hannu Linkola (drumo), prezentas la muzikgrupon Dolchamar en nova stilo. “Trajn’ nenien” havas grandan influon de regeo kaj iom da latineca kaj eksperimenta muziko. Tamen la albumo ne aspektas tute fremda. Ĝi ankoraŭ havas ecojn de “Rebela Sono”, eĉ se nun ili precipe sonas multe pli “malribele”.

La grupo intence kuris en kontraŭdirekton de la roka stilo de la antaŭa albumo. La rezulto estas kontentiga, tamen mi persone opinias ke iom pli da roka gitaro ne malbonos ĉar la albumo foje aspektas iom “malvarma”. Tekste ĝi same ne tiom viglas kaj malofte allogas la atenton. Ili aspektas iom simplecaj kaj eĉ timidaj, se vi komparas kun tekstoj kiel tiu de “Ĉu vi pretas? !”.

La albumo malvarme komenciĝas per “Trajn’ Nenien”, kiu per eksperimenta ritmo malfermas la albumon. La dua peco “2-ope 8-aze” tamen estas la plej sukcesa kanto de tiu nova stilo de Dolchamar - ĝia refreno algluiĝas al via cerbo! Sekvas iom rokeca “M.T.R” kaj “River’”, trankvila kanzono kun bela melodio. Sekvas “Klavoj”, laŭ mi la nura granda peko - ĝi estas sensala instrumenta muziko. En Brazilo estas esprimo por tiaj kanzonoj: “Lifta muzikaĵo”. T.e. muzikaĵo taŭga por disaŭdigo ene de liftoj.

Feliĉe la latineca “Ni festis unu nokton” reportas gajan animon al la albumo, kiu estas iom interrompata per “Eksperimento muzika”, kiu sonas iomete kiel Dolchamar en “Rebela Sono”. Venas la plej danciga kaj rapida peco, la punk-skaeca “La pordisto”. Ankaŭ “Ho Abio” latinecas, kaj verŝajne la sola, kiu enhavas iomete da socikritiko kiam ĝi parolas pri la merkatado de la “monda bazaro”. Siaflanke “-If-” estas la sola kun elektronika bato.

Ĝia metafora refreno diras: “Tion mi vin soifis; sola rifis; malsiginifis; Kion vi min edifis, alte klifis, min modifis”.

“Des pli” estas iom malĝojeca adiaŭa kanto, kiu ritme similas al la Usona kampareca muziko. “La fariseo” fermas la albumon per pop-regea ritmo kaj iom interesa teksto, kvankam mallonga kiel ĉiuj ceteraj.

La sonproduktado estas simpla, kun bonkvalita registrado, sed iom pli da atento al la tekstolibreto bonvenus. La albumo certe plaĉos al multaj, ĝi estas la plej popa kaj trankvila de Dolchamar, sed daŭre ĝi havas bonajn komponaĵojn kaj allogajn refrenojn. Aŭskulteblas ke Dolchamar maturiĝis, ĝi prenis trajnon - ne nenien, sed mi sentas ke la kajo, al kiu ĝi alvenis nun, ne estas ankoraŭ ĝia lasta destino.