Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

Hieraŭ mi legis la artikolon “Publikigu aŭ pereu?”

En Rusio ni havas la saman situacion - se vi ne skribas artikolojn, tio signifas, ke vi povas perdi vian postenon en universitato, instituto, akademio aŭ alia scienca loko.

Tamen neniu volas kompreni, ke ĉiujaraj artikoloj ne estas vera pruvilo de scienca laboro. Scienco estas krea tereno kaj igi sin krei tiam, kiam nek la cerbo, nek la tempo, nek la etoso pretas, ne estas bona aliro. Brila ideo povas veni post pluraj serĉoj dum multaj jaroj kaj la rezulto povas vere esti ege utila por la homaro. Jes, la temo estas certe polemika.

Olga Ŝilajeva - Rusio.

-- INFORME --

Malferma Tago

En la programo de la venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, okazonta la 29an de novembro en Roterdamo, estos ankaŭ premiero: “La Estraro de TEJO respondas”. Tio eblos, ĉar la estraranoj de TEJO kunvenos en Roterdamo en la sama semajnfino. Ne povus esti pli bona ŝanco por informiĝi pri la aktualaj kaj estontaj aktivaĵoj de TEJO!

Nova reTEJO

Post monatoj da laboro, TEJO lanĉas sian novan oficialan retpaĝon kun pli freŝa kaj moderna aspekto. Ĝi venas anstataŭigi la malnovan retejon, kiu delonge havis malaktualan fasadon.

La laboroj pri la retejo komenciĝis en aprilo, kaj post maja publika alvoko por kreantoj de la retpaĝo estis elektita la propono de Tim Morley kaj la laboroj komenciĝis en junio. Nun, post pretigo kaj publikigo de la Esperanto-versio TEJO laboras pri la tradukoj al aliaj lingvoj.

Vizitu:

www.tejo.org

TEJO en IKRJO

TEJO estis elektita en la prestiĝa ĉefa plenuma organo de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (mallongige angle: ICMYO). La organizo estas internacia reto por la plej grandaj junularaj movadoj kaj regionaj junularaj platformoj.

Granda sukceso por TEJO, kiu nun laboros kune kun la aliaj por la bono de la tuta monda junularo, kunordigante kunlaboradon kaj politikajn prijunularajn poziciojn. Gratulojn al Fernando Maia Jr. pro lia engaĝiĝo.

Laŭ informoj de Francesco Maurelli (Komisiito de TEJO pri Eksteraj Rilatoj)

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Ĝeediziĝo

La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa geedzeco pli gravas ol konstrui profesian karieron. Samtempe kreskas la nombro de divorcoj kaj la geedziĝoj daŭras ĉiam malpli. Pli ol duono finiĝas antaŭ forpaso de 10 jaroj. Kial la paroj disiĝas? Kaj kial la homoj daŭre ediziĝas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2014:6 — 1a de novembro

2015:1 — 1a de januaro

2015:2 — 1a de marto

2015:3 — 1a de majo

2015:4 — 1a de julio

2014:5 — 1a de septembro