Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo.

La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo — unua kontribuaĵo al la revuo — de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide — nur hungarojn.

Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton.

Se, samkiel mi, vi ĉiutage krozas la Interreton, vi eble trafis iujn el la videoj de Evildea — kromnomo de Richard Delamore por populara videoblogo, kiun li vivigas. De kelkaj monatoj li afiŝadas novajn videojn preskaŭ ĉiutage. En ili li foje rakontas pri sia vivo, parolas pri la movado aŭ ridigas la spektantojn per frenezaj situacioj. En nia intervjua rubriko li rakontas pri ĉio malantaŭ liaj videoj.

Vi ĝuos ankaŭ la rubrikojn Blaga Blogo, KontakTEK kaj Tejo Tutmonde kun buntaj artikoloj pri la junulara movado. Ĝis la venonta numero, eble kun via propra kontribuaĵo? Skribu al ni!