Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

Mi volas danki sinjorinon Manuela Ronco, la verkintinon de tre interesa kaj inteligenta artikolo en Kontakto 2014/5. Ankaŭ mi suferas de tiu malsano, kaj estas agrable legi tiujn konsilojn por la personoj, kiuj tute ne konas ĝin.

Liliane Alazraki - Francio ****

Tre mankas al mi artikoloj en “facila lingvo”. Ĉu neniu ilin volas verki? Estis bela tradicio; mi ŝatus uzi tiajn artikolojn por ekzerci kun miaj kursanoj.

Yves Nevelsteen - Belgio

Red: Jes, estas bela kaj utila tradicio, sed bedaŭrinde malofte ni ricevas tiajn kontribuaĵojn. Tial apude, en la kadro “Temo-sugestoj”, ni ĉiam bonvenigas la facillingvajn tekstojn. Ni ankaŭ lanĉis pli fortan alvokon tra la reto lastatempe.

-- INFORME --

Pasporta Servo 3.0

La retejo de Pasporta Servo, la tutmonta reto de gastigantoj de TEJO, jam funkcias kaj uzeblas. La nova retejo estas pli alloga, uzebla per komputiltelefonoj kaj sen spamo! Eblas aldoni plurajn loĝejojn, ne limigitan nombron da kunloĝantoj kaj telefonnumeroj.

Ankoraŭ mankas la monda mapo kaj la serĉmapo, sed nun gravas ke la uzantoj kontrolu kaj korektu siajn datumojn. Se vi ankoraŭ ne estas en la sistemo, registriĝu.

http://pasportaservo.org/

(Mal)Nova filmo en la reto

KEF, Kultura Esperanto-Festivalo, estas festivalo de la originala Esperanto-kulturo, kiu tradicie okazas de tempo al tempo en nordiaj landoj. La 8-a KEF okazis en Helsinko, Finnlando, en la jaro 2005. Kun tre abunda programo, ĝi certe estis unu el la pintaj aranĝoj en Esperantujo. Tiu ĉi filmo estas rezulto de la filma registro de Rogener Pavinski (la redaktoro de tiu ĉi revuo), kiu kolektis pli ol 10 horojn da materialo kaj finmuntis la filmon per kunlabora financado.

http://laplejplejafestivalo.blogspot.com.br/

NI ERARIS —

En la numero 2014/5 la ĝusta nomo de la aŭtoro de la artikolo “Vivi sen kafeino” estas Sergey “POTAPOV” kaj ne “POPATOV”, kiel ni malĝuste skribis.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Geedziĝo

La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa geedzeco pli gravas ol konstrui profesian karieron. Samtempe kreskas la nombro de divorcoj kaj la geedziĝoj daŭras ĉiam malpli. Pli ol duono finiĝas antaŭ forpaso de 10 jaroj. Kial la paroj disiĝas? Kaj kial la homoj daŭre edziĝas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon flanke de parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2015:1 — 1a de januaro

2015:2 — 1a de marto

2015:3 — 1a de majo

2015:4 — 1a de julio

2015:5 — 1a de septembro

2015:6 — 1a de novembro