Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kelkaj temoj estas tiom popularaj, ke ili ne facile eluziĝas. Tio estas la okazo pri tiu ĉi eldono. Kvazaŭ eĥoj de niaj diskutoj en pasintjaraj numeroj, kiam la ĉefartikoloj pritrakitis monon, la temo revenas sur niaj paĝoj, en iom alia formo tamen. Nun la debato koncentriĝas sur virtuala mono. La demando pri cifereca mono estis ne tiom profunda en la pasintjaraj artikoloj. Tiam la plej fama cifereca valuto – Bitmono – ankoraŭ ĝuis statuson de “monero de la estonteco”. Nun ĝi estas rigardata iom alie.

La kvanto da elektra energio, kiun postulas la transakcioj kaj “minado” de tiu mono, estas absurde granda. Inter aliaj malavantaĝoj, ĝi nun estas rigardata de kelkaj kiel “monaĉo”. Tion asertas Robert Nielsen en artikolo, kiu malgraŭ tio proponas ke Esperantujo havu propran ciferecan valuton. Aliflanke, Jens Spillner prezentas al ni socimedian retejon, kiu kompense al popularaj afiŝoj, pagas la aŭtorojn per alia cifereca mono. El ambaŭ kontribuoj eblas havi pli bonan superrigardon pri la nova modo de la cifereca mono kaj kiel ili povus – ĉu nun aŭ estontece – utili al ni.

Nek ciferecan nek realan monon vi bezonas por ekhavi la kartludon Kartoj Kontraŭ Esperantujo. Temas pri libere elŝuteblaj kartoj, kiujn Tim Morley tradukis kaj disponigis al nia komununo. Mi ludis ĝin por la unua fojo en la plej lasta IJK en Badaĵozo kaj, ĉar ĝi estas iom polemika, certe mi ne maltrafis la ŝancon intervjui la kulpulon, kiu venigis tiun pekan kartludon en nia “lingvosanktan” amikaron.

Tiun amikaron mi krome ŝatus danki, ĉar multaj el vi dum la ĉi-jara UK kaj IJK parolis al mi pri la revuo. Kelkajn mi konis nur laŭnome antaŭe. Do estis vere ĝojige vidi la vizaĝojn de la homoj, kiuj efektive – per siaj verkaj, raportaj kaj foje tradukaj talentoj – faras tiun ĉi revuon. Pro tiu du-semajna vojaĝo, tiu ĉi numero aperas iom malfrue. Mi devas tamen ankaŭ manifestacii min malfavore al tio, kio estas laŭ mia percepto la sinteno per kiu TEJO kaj UEA rilatas al tiu ĉi revuo.

Miasente, Kontakto nuntempe aspektas kvazaŭ filo de divorcintaj gepatroj, kiujn ĝenas la fakto ke ĝi deficitas finance, tamen unu atendas de la alia, ke oni prenu la iniciaton ion fari. La diskutoj pri ĝi ĉiam tuŝas la problemojn kaj la eblaj solvoj estas nur la plej simplaj (ekz. ĉesi presi la paperan version). Ne ekzistas ideoj aŭ plano por reklamado, kaptado de novaj abonantoj k.s. La nurajn ekzemplerojn, kiuj reklamcele troveblis en la kongresoj ĉi-jare, estis mi, kiu kunportis.

Kontakto ne estas mia. Ankaŭ ne de TEJO aŭ UEA simple. Ĝi apartenas al la tutmonda esperantistaro, kaj estas unu el la ĉefaj publikaĵoj – nedubinda elmontrilo de la Esperanta kulturo, kiu dum pli ol duonjarcento aperis seninterrompe. Jes, la gepatroj jam havas siajn proprajn problemojn, sed tio ne povas esti senkulpigo por la malatento, kiu iom post iom povas damaĝi tiun ĉi jam 55-jaran revuon.