Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Retropaŝoj

Estas kanto, kiu diras en sia poezio ion kiel: “Ni antaŭeniras du paŝojn kaj revenas unu, sed ĉiam daŭrigas”. Se paroli pri la politika situacio en mia lando, Brazilo, triono de miaj samlandanoj konsentos ke ni ja retropaŝis, triono ke ni avancis, dum la alia parto tute ne pensas pri tio. Miasperte, militarismo kaj la giganta konservatismo, strebanta ĉesigi la nehaltigeblan homan progreson, estas sendube signo ke la paŝoj reen estis multaj.

Antaŭ du jaroj, Jair Bolsonaro estis apenaŭ konata nacia deputito. Li fakte nur ek(fi)famiĝis kiam, ĉe la voĉdono por la forigo de la eks-prezidantino Dilma, li parole omaĝis al eksa generalo, konata torturanto de nia ne tre fora militista diktaturo (1964-1985). Kiel homo, kiu diras tiom da absurdaĵoj, povas fariĝi prezidanto? Ne facilas respondi. Sed mi persone tion aŭguris jam ekde kiam D. Trump iĝis prezidanto de Usono.

Bolsonaro eĉ pli ruze uzis la saman retorikon kaj samajn metodojn. La incitoj kaj malrespekto al minoritatoj markis lian figuron. Dum la tuta mondo avertis pri la danĝero elekti homon kiel li, granda parto de la popolo kredis al, se ne mis-, almenaŭ certe troigitaj informoj disvastigitaj tra la reto, al la t.n. “post-veroj”, kiuj kreis la ideon de nepre venkonta malamiko (la komunistoj, la maldekstruloj), kie troviĝus la kialoj de ĉiuj niaj problemoj.

Dividita kaj elreviĝinta de la politika sistemo, en kiu li mem kreiĝis, la popolo volis venĝi sin, sed ne scias ke, se entute estas malamiko, ĝi devus esti la elito — la posedantoj de la grundo kaj la financistoj — kiu regas la landon (kaj la mondon). Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri elsuĉado de niaj riĉaĵoj kiel eble plej multe kaj rapide. Ili estas kaŝitaj malantaŭ ĉiuj politikistoj. La amaskomunikiloj — vitrino de la kapitalo — ĵetas lumon nur sur la politikan kaĉon, kie la “malamiko” havas facile rekoneblan vizaĝon.

Nia fragila demokratio riskas. La kreskantaj atakoj kaj minacoj al indiĝenoj, nigruloj kaj al la GLAT-komununo demonstras tion, kion mia fratino al mi konfidis: Bolsonaro eble malfermis la pordojn de la infero, de kie eliras demonoj antaŭe kaŝitaj. Restas al ni rezisti kontraŭ tiom da maltoleremo kaj kune konstrui denove la ponton de respekto kune kun niaj amikoj, najbaroj kaj familianoj. Dividi kaj konkeri estas ilia moto, ni devas trovi mezan vojon.

“Pepe” Mujica, batalanto de la 1960 jaroj, eks-prizonulo, kiu poste fariĝis prezidanto de Urugvajo, nia najbara lando, diris: “La lukto por socia justeco estas solidareco kun tiuj, kiuj estas subpremataj. Sed finfine, ankaŭ por tiuj kiuj subpremas”.