Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nuklea energio estas nia ĉeftemo ĉieldone. Ĝi estas multe diskutata lastatempe pro la akcidento en la Fukuŝima nuklea centralo, kiun kaŭzis la tertremo en Japanio. Kompreneble la tertremo mem kaj ĝia sekvanta cunamo estis la granda katastrofo, kiu mortigis 14 mil homojn kaj malaperigis 9 mil aliajn, sed la spuroj de unu kondukis al alia, kaj kreskis la timo ke nuklea katastrofo povus ankoraŭ pli suferigi la japanan popolon.

Etsuo Miyoshi rakontas tamen ke la situacio nun estas pli bona, sed ke nia elspezemo estas la kaŭzo, kiu propulsas la laŭ li danĝeran kaj riproĉeblan nuklean energion. Siaflanke Rafael Zerbetto en sia artikolo konkludas ke la nuklea energio estas la plej bona opcio. Kiuj estas ĝiaj veraj avantaĝoj kaj riskoj? Toño del Barrio, esperantisto, kiu laboris en la kerno de nuklea centralo prezentas analizan vidpunkton pri la temo.

Unu el miaj unuaj Esperantaj Ko-diskoj estis “Lingvo Intermonda” de Dolchamar, kiu tiam miksis elektronikon kaj rokmuzikon. Ĝi tre malsimilas al la lasta albumo de la grupo: Trajn’ nenien. Nia intervjua sekcio ĉi-foje enketas Patrik Austin, la kantiston kaj ĉefon en la grupo pri la nova direkto, pri la albumo kaj estonteco.

Kiom da dormo-horojn vi bezonas? Mi fariĝas iom mallerta se mi ne dormas 8 horojn, tamen ekzistas homoj, kiuj dormas tre malmulte. Kiah Morante, en sia kontribuaĵo asertas ke kapablas dormi nur 2 horojn ĉiutage. Certe vi scivolas kiel oni povas tion fari. Legu la artikolon en paĝo 6. Ĉu vi kutime staras... sur via kapo? Kiam mi ricevis la informojn pri la Internacia Klubo de surkape starantoj, mi une pensis ke temas pri frenezaĵo. Nu, ankoraŭ mi pensas tiel, sed la mondo “malfreneza”, kie ni vivas ne aparte perfektas - kun militoj, disputoj kaj problemoj. Eble en tia perspektivo la mondo aspketos pli bona. Mi devas iam provi.

Ni starigas novan rubrikon: Vidpunkto, en kiu vi povas esprimi libere vian... vidpunkton. Pliajn interesajn artikolojn vi legos, kiel pri laboro de Esperantistoj en Tanzanio, la Blaga Blogo, kiu ĉi-foje solvas murdkrimon, kaj movadaj novaĵoj de TEJO-Tutmonde. Ne forgesu viziti nian retejon kaj kontroli kiuj estas la temo-sugestoj por venontaj eldonoj. Ne hezitu ankaŭ proponi al ni temojn.