Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Antaŭ 30 jaroj la mondo unuafoje gape konstatis la teroron, kiun akcidentoj en nukle-energiaj centraloj povas dissemi. La katastrofo en Ĉernobilo, Ukrainio, staras unualoke kiel la plej grava nuklea akcidento de la historio. Ne multe distance, sekvas ĝin alia bedaŭrinda akcidento, tiu de Fukuŝima, Japanio, en 2011. Sed ekzistas alia nuklea akcidento, pri kiu, kvankam nun taksata kiel la plej grava post tiuj du, oni ne multe scias.

Ĝi okazis en la jaro 1957 en la fermita rusa urbo Ozierk, kaj ekde tiam la aŭtoritatoj volas kaŝi ĝin kaj ĝiajn sekvojn. La artikolo de Marc Gallardo prezentas ankaŭ la aktivadon de Nadezhda Kutepova, virino kies batalo komenciĝs en la jaro 2000, kiam ŝi konsciiĝis pri la danĝero de la akcidento, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj de multaj aliaj homoj ĉirkaŭe. Plu pri la temo kontribuas Oleg Ciganov, kiu rakontas pri sia persona interveno en Ĉernobilo. Li estis tie kun la laborbrigado, kiu manipulis per robotoj radioaktivegajn erojn.

La dua virino sur nia kovrilo estas Jennifer Bondelid, kiu gastas ĉe nia intervjua rubriko. Ŝi estas la ĉeforganizanto de la 3ª Kino-Teatro-Festivalo okazonta en Usono, kune kun la tradicia Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK). La aranĝo estas tre bona oportuno por esperantistoj, kiuj volas disvolvi siajn artajn kapablojn.

En Ĉinio okazis grava ŝanĝo en la politiko pri la familia planado. La regulo, kiu dum 35 jaroj malpermesis al gepatroj havi duan infanon, ne plu validas. Mi dankas al Ĝoja (Ping Zhang), de kiu mi “mendis” la artikolon kaj kiu tre atenteme pretigis ĝin por ni.

Ĉiuj el ni dum la vivo sentas nin deprimitaj fojfoje. Konsiloj por via sano: En la paĝo 15 jen 15 aferoj, kiujn vi povas fari por transpasi tiujn momentojn. En Recenzo vi trovos du novajn muzikajn albumojn el tute kontraŭaj stiloj — la metalrokon de Barok-Projekto kaj la folkoran muzikon de Kajto. Legeblas ankaŭ trarigardo pri la funkciado de la abonklubo de Vinilkosmo.

La fenomenon Duolingo kun ĝiaj centmiloj da lernantoj de Esperanto esploras Karina Oliveira. En Facila ni prezentas veran anekdoton okazintan en Ugando, laŭ la rakonto de Honoré Sebuhoro. Ni ankoraŭ ne finis, certe vin allogos la konstantaj rubrikoj La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj Tejo Tutmonde. Jen la plena revuo. Ĝuu!