Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Redakcie

Saluton!

“La vivo imitas la arton multe pli ol la arto imitas la vivon”. Ĉu validas la aserto de Oscar Wilde, la irlanda verkisto, por nia nuntempo? Ĉiam kaj ree la mondo devas alfronti problemojn kiel separatismo, enmigrado kaj rifuĝintoj samkiel diskriminacio kaj minoritatoj. Ĉi-numere, la du ĉefartikoloj prezentas tiujn sociajn problemojn, sed el la vidpunkto de la fikcio. André Müller kaj Clarissa Lohr analizas la fikciajn seriojn Star Trek kaj Harry Potter, kaj plukas el ĝi diskriminaciajn situaciojn kaj minoritatajn problemojn, kiuj, spegule de nia reala mondo, retroveblas en tiuj verkoj. En tiuj kazoj, sendube la arto imitas la vivon.

En la lasta JES (Junulara E-Semajno) okazinta jarfine en Germanio, prezentiĝis nova muzikgrupo kun tre interesa sonpropono. Temas pri Ŝanĝo el Pollando ĝi ludas mondmuzikon, precipe instrumentan. Romualda Jeriorowska tiom ŝatis la koncerton, ke ŝi konfidis al Kontakto la intervjuon, kiun ŝi faris kun la gvisdisto de la grupo. Ni kompreneble publikigas ĉi-eldone tiun legindan kontribuon!

Ni vere ŝatas kiam niaj legantoj estime konfidas al ni siajn artikolojn. Estas plezuro por ni publikigi ilin. Sed kio pri la familio en Ĉinio, kiu konfide konservas ĉe si privatan bibliotekon jam de 70-jaroj? Legu en nia rubriko “El Ĉinio”. Daŭre pri publikigo; kvankam ni ne havas la saman statuson kiel sciencaj revuoj, kiuj estas avide postkurataj de la sciencistoj, ni donas nian etan kontribuon al la temo. La sciencistoj devas, krom dediĉi sin al esploradoj, zorgi pri ilia publikigado. Pri la temo legu la artikolon “Publikigu aŭ pereu” de Veronika Poór.

Vi ekkonos la historion pri statuo de iu forpasinta viro, situanta en Kubo, kiun oni nomas la “Pariza Kavaliro”. Veran “postmortan” historion alportas La Blaga Blogo kaj iel pri la sama temo sent-eme rakontas István Ertl en sia rubrilko. Varsovia Vento finplenigas niajn “ne-movadajn” paĝojn.

Pli granda TT-rubriko, rezulte de la dediĉema Massimo Ripani, troveblas en nia tria eldono de 2014. Dankon al vi, legantoj kaj kunlaborantoj, kiuj konfidas al ni viajn verkaĵojn. Ni esperas ke ni kontentigas vin per nia simpla, tamen elkora laboro.