Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton!

Ekzistas nemombrebla kvanto da sportoj en la mondo. Ĉe la granda plejmulto, la celo estas ke la ludanto(j) nepre venku la alian(jn). Oni diras ke la konkura sportumado anstataŭis la militemon de la moderna homo, sed bedaŭrinde ni ne vidas malpliigon de la perforto en la mondo. Male, tio, kion ni rimarkas, estas ofta agresemo en la sportoj.

Mi mem ne estas sportema homo. Antaŭ televido tamen, mi vere aprezas la aŭto-kuradojn, precipe tiujn el F-1. Loĝanta en lando, kie futbalo atingas ne malofte kaj eĉ enkampe trajtojn de civila milito, mi delonge ne estas allogata al tiu sporto. Kiu kulpas? Ĉu eblas eduki la homojn al malpli konkuraj ludoj?

Niaj ĉefartikoloj pritraktas du flankojn de la ludoj. Raoni Souza el Brazilo klarigas kial li ĝojis pri la historia malvenko de la brazila teamo fronte al Germanio je 7x1 en la lasta futbala Mondpokalo, kiu finiĝis antaŭ nelonge en Brazilo. Por li futbalo ne estas nur ludo, sed bedaŭrinde entenas tro da fanatikeco. En la alia flanko, Manuela Ronco el Italio prezentas artikolon pri kunlaboraj ludoj, kio estas nova edukadformo celanta valorigi reciprokan respekton ĉe la infanoj.

Koincide aŭ ne, nia intervjua rubriko pritraktas la saman temon, ĉar nun Esperantujo rajtas havi sian propran oficialan futbalteamon. Ĝi naskiĝis okaze de la lasta Universala Kongreso en Argentino, kie ĝi ludis sian unuan matĉon. Nia ĉi-eldona gasto, Jorge Montanari, estis unu el la kreintoj kaj trejnistoj de nia teamo, kiu (iom atendite) suferis gollavangon. La apogantaro estis tamen feliĉaj almenaŭ pro la ŝanco krii “golo!” kelkfoje.

Ankoraŭ rilate al la laste okazinta UK, en Kontakto n-ro 260 ni prezentis artikolon pri la 70-jariĝo de la grimpado de Tibor Sekelj sur la monto Akonkagvo en Argentino. Por tiu artikolo ni pridemandis la esperantiston Amri Wandel, kiu faris la saman grimpadon pasintjare. Nun li verkis por vi pli detalan rakonton pri la kvar ekspedicioj, kiujn li faris de Nepalo ĝis Argentino. La unuan parton de tiu raporto vi legos ĉi-numere.

La nuna numero estas tre bunta laŭ al la deveno de la kontribuaĵoj. El Koreio venas raporto pri la sukceso de popularaj koreaj artistoj – la tendenco nomiĝas “Korea Ondo”. El Kazaĥio venas eta novelo, kiu uzas la variaĵon de Esperanto nomata Popido. Ĉu vi konas ĝin? Vi certe trovos ĝin interesa! Bonan legadon!

Rogener PAVINSKI