Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

SZILVÁSI László“Esperanto vivtenas min, mi estas kontenta”

Rogener PAVINSKI

“Kiom da esperantistoj en la mondo?” Por tiu plej ofta demando, al kiu ni devas ĉiam provi respondi, estas du vojoj: provi klarigi ke maleblas ĝuste scii ktp, aŭ ŝablone diri: 2 milionoj! Al alia demando, kiel ekz.: “Kiom da homoj vivtenas sin per Esperanto?”, la respondo povas esti same malfacila respondebla, ĉar la nombro ĉi-kaze estas tiom malgranda, sed malgraŭ ke multaj esperantistoj verŝajne dubas, tiaj homoj ja ekzistas.

Unu el li estas Szilvási László, [Silvaŝi Laslo] kiu laboras per Esperanto en sia propra modesta entrepreno Lingvo-Studio, kiu ĉi-jare atingis la 30an vivo-jaron. La inĝeniero, kiu trovis en sia preferata hobio vivtenan laboron, decidis studi ekonomikon kaj specialiĝi pri merkatiko. Li entreprenis multajn iniciatojn. Kaj ĉiuj el ili ekzistas ankoraŭ hodiaŭ.

Do, krom Lingvo-Studio, ili estas: la jure memstara Hungara E-Junularo, HE, la loka plenkreskula asocio, kiun hodiaŭ multaj konas kiel “Esperanto-societo ĉe Eventoj” kaj la Fondaĵo Eszperantó. Post la havigo de la necesa laborstrukturo, venis diversaj projektoj: la tiutempe plej ofta, 2-semajna gazeto Eventoj inter 1992 kaj 2002, Budapeŝta Esperanto-Domo, retpoŝta novaĵservo Ret-Info, Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko – STEB, paga interreta E-kurso, Internacia Kalendaro de E-Aranĝoj, Esperanto-Lernejo kaj aliaj.

Hodiaŭ la societo, la fondaĵo kaj la firmaeto formas iun kunlaboran formacion, nomatan Esperanto-Centro Eventoj. Tiom da entreprenemo tamen kaŭzis dividojn en la E-movado en Hungario. László asertas ke estas plezuro labori per Esperanto malgraŭ la antaŭjuĝoj kaj envio.

Kial antaŭ 30 jaroj vi decidis entrepreni per Esperanto?

Tiam ni eldonis sonkasedojn por helpi la lernadon de fremdaj lingvoj, kaj ni utiligis la ekziston de la aparatoj kaj teknikaĵoj ankaŭ por nia ŝatata hobio Esperanto. Tiu plureco de agadsferoj estis duoble utila: bazaj kostoj de Esperantaj kasedoj povis resti malaltaj pro la jam ekzistanta aŭ kreata fona entreprena strukturo, aliflanke dum la komencaj jaroj ni havis la eblon ellerni multajn negocadajn detalojn, merkatajn aferojn, necesajn por posta nuresperanta agado.

Kio estis viaj unuaj agadoj kadre de Lingvo-Studio? Kaj kiuj estas ĝiaj servoj?

La unuaj produktoj estis sonkasedoj por helpi la lernadon de Esperanto, sed baldaŭ sekvis ilin muzikaj eldonaĵoj. Por la hodiaŭa publiko verŝajne apenaŭ estas konata la sonkasedo Al Venko! de la kantisto Dinnyés József, kvankam ĝi aperis en pli ol 1500 ekzempleroj, kio estas verŝajne rekordo en Esperantujo. Okazis, ke kadre de IJS en 1989 ni registris en relative bona kvalito la unuan ekstersovetian koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa, kaj eldonis ĝin en sonkasedo Debuto en eksterlando. En la jubilea jaro 1987 ni denove faris nekutiman aferon, eldonis klasikan muzikon, la Esperantlingvan koncertan registraĵon de la oratorio Händel: Mesio.

Paralele al tiuj muzikaj aferoj, jam en la 80/90-aj jaroj ni funkciigis pagan korespondan Esperanto-kurson, kaj faris pagajn tradukajn servojn al turismaj instancoj, libroeldonejoj. Tiuj agadoj vivtenis nian entreprenon jam en tiu epoko, kiam ne ekzistis la nuna deviga lingvoekzamena sistemo en hungaraj universitatoj...

Nuntempe nia ĉefa projekto estas funkciigo de aparta Esperanto-Lernejo en Budapeŝto, kaj krome, paralele, interreta E-kurso – en pagata formo! Ankaŭ ili estas iuspecaj rekordoj en Esperantujo.

Kiel funkcias la Esperanto-Lernejo en Budapesto?

Kiel mi antaŭe rakontis, pri instruado de Esperanto ni okupiĝas jam de la 80-aj jaroj. Tiutempe ekzistis pluraj tiaj [instruadaj] entreprenoj, la konkurenculoj sufiĉe premis nin, kio puŝis mian interesiĝon al ekonomikistaj kaj merkatikaj demandoj. Fine mi decidis ankaŭ formale studi tion, kaj mian diploman verkon mi faris pri konkurencanalizado de Lingvo-Studio en la tereno de koresponda lingvoinstruado. Duonŝerce mi povus diri, ke rezulte de tiu merkatika diplomverko nia firmao daŭre ekzistas kaj prosperas :-)

Por ricevi sian diplomon en universitatoj kaj altlernejoj – ekde la jaro 2000 - hungariaj studentoj devas havi ankaŭ ekzamenon pri iu lingvo. Ili povas ankaŭ elekti Esperanton, kaj vere pluraj miloj en ĉiu jaro elektas ĝin pro la relative rapida lerneblo. Ni komencis serie organizi Esperanto-kursojn. En 2006 ni aĉetis propran 110 m2-an apartamenton, kie ni elformis 3-lernoĉambran Esperanto-Centron kaj Lernejon – kiu laŭ mia scio estas la plej granda tia lernejo en la mondo. Laŭ kontraktoj laboras ĉe ni 5-8 instruistoj, ofte okazas samtempe pluraj paralelaj kursoj. Dum la pasintaj dekkelkaj jaroj lernis Esperanton ĉe ni pli ol 3 mil homoj.

Ni ellaboris propran instru-pakaĵon, kiu konsistas el pli ol dek kunligitaj elementoj: lernolibro laŭ la Zagreba metodo, sonmaterialo, ekzercokajero, komputila ekzerca programo, interreta vortoinstrua programo, krucenigmoj al ĉiu leciono, centraj hejmtaskoj, lingvaj tabeloj laŭ la lernolibro, pluraj instruistaj helpiloj, ktp – kiuj certigas la altan efikecon de la instruado.

Aparte mi fieras pri nia 11-jara interreta Esperanto-kurso. Ni mem ellaboris kaj konstruis propran kurso-sistemon por hungaroj – kiu tamen ne estas senpaga. Ĉiu leciono de la lernomaterialo inkluzivas hungarlingvan legaĵon pri iu elemento de la Esperanto-movado. Kursanoj ofte estas entuziasmaj dum la studado, sed bedaŭrinde la tradicia Esperanto-movado ne estis/-as kapabla allogi kaj reteni ilin. Nek la plenkreska, nek la junula.

Ĉu eblus tiel entrepreni per Esperanto en Hungario se ne estus la deviga lingva ekzameno?

En la nuna formo certe ne, sed alimaniere jes. Oni povas/devas trovi la merkatajn postulojn, kaj kontentigi ilin. Ankaŭ nun en Hungario studentoj ne venas per si mem al Esperanto-kursoj, ĉar eĉ se ne ĉiuj vidas tion, ĝi estas rezulto de serioza reklama laboro. Kompreneble la situacio en Hungario estas pli favora ol en aliaj landoj, sed oni ĉie povas trovi la loke atingeblajn vojojn.

Kiel funkciis la kolektado de informoj en la fruaj 1990-aj jaroj por la gazeto Eventoj?

Kompreneble multe pli malfacile ol nun. Hodiaŭaj junuloj malfacile povas imagi, kiel funkciis la mondo sen Interreto, ĉefe se oni volis aperigi gazeton en ĉiu dua semajno.

Unu el la trafaj ideoj de Eventoj estis represi la plej interesajn artikolojn el la landaj/lokaj bultenoj kaj aliaj gazetoj. Do, laŭ interŝanĝo multaj el ili sendadis ekzempleron al ni, kaj tio certigis la bazan inform-materialon. Krome, kelkajn monatojn post la lanĉo oni komencis fidi pri la daŭra funkciado de la gazeto, kaj ni sukcesis arigi iun reton de aktivuloj, kiuj eluzis tiun kanalon por diskonigi siajn iniciatojn. Aldoniĝis en la komencaj jaroj la ricevitaj materialoj per telefakso, kaj – kiel pioniroj – ekde 1995 per retpoŝto. Post unu-du jaroj ni lanĉis ankaŭ kunlaboran forumon “Interredaktore”, enkadre de kiu ni distribuadis per retpoŝto diversajn artikolojn al redakcioj de E-gazetoj. El tiu komenca servo poste evoluis la senpage alirebla arkivo de Eventoj, kaj la nuna novaĵservo Ret-Info. Cetere Eventoj estis la unua E-gazeto, kiu registris por si propran domajnon, kaj ĝi estis la unua, kiu aperigis senpage sian tutan arkivon.

Kiel vi apartigas vian entreprenistan agadon disde volontulaj movadaj agadoj?

La entrepreno okupiĝas pri servoj, postulantaj aŭ longdaŭran laboron, aŭ kapitalon, aŭ havas entreprenajn trajtojn, aŭ postulas apartan respondecon. Tiaj estas nuntempe la lernoĉambroj kaj interretaj Esperantaj kursoj kaj la eldonaj aferoj.

La Esperanto-Lernejo kaj eldonejo estas tamen nur parto de nia agado. Alian duonon – kiel Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko STEB, la Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, reklamkampanjoj de Eo (AdWords, radio ktp), filmoj, Ret-Info, renkontiĝoj, Facebook-paĝoj, landa agado, ktp – ni faras kiel volontulan laboro en la kadro de nia Fondaĵo Eszperantó kaj nia loka Esperanto-societo.

Ĉu la tradicia movado ankoraŭ povas plu evolui? Kien?

Interreto kaj la komunikada revolucio fundamente ŝanĝis ankaŭ la rolon de Esperanto-asocioj. Al la demando: “Kial mi estu membro de iu Esperanto-asocio?” – ne plu taŭgas la malnovaj respondoj. Ĝis nun Esperanto-organizaĵoj estis necesaj ĉefe por distribui la informojn pri Esperanto-aranĝoj, renkontiĝoj, apero de novaj libroj, muzikaĵoj, filmoj – do plusendi informojn pri la ebloj de reala utiligo, uzado de Esperanto. Hodiaŭ oni atingas tiujn informojn en Interreto sen la bezono esti membro de iu ajn Esperanto-Asocio. Pro tio falas la membronombroj, per tio la financoj de la asocioj, kaj per tio la agado mem...

Kial do oni iĝu membroj en iu E-asocio, kial do oni pagu kotizon? - oni devas repripensi la respondon.

Anstataŭ la ĝisnunaj “amasaj” Esperanto-asocioj mi antaŭvidas ilian transformiĝon al malgrandaj sed aktivaj societoj, kiuj membrigos nur tiujn aktivulojn, kiuj partoprenas en la organizado, funkciigado de la Esperanto-movado – kaj la aliajn Esperanto-parolantojn helpas per diversaj servoj, kaj priservas ilin kiel klientojn aŭ partnerojn. Priservi klientojn tamen estas tasko, postulanta profesiajn manaĝerajn kaj merkatikajn konojn - do multaj gvidantoj de landaj kaj lokaj asocioj ne faras tion.

Anstataŭ plenrajtaj (kaj voĉdondevaj) membroj, oni povus ligi la individuojn al lokaj aŭ internaciaj asocioj per “subtena membreco”, aŭ “amika societo” aŭ per similaj formacioj, kiuj donas la pozitivan senton aparteni al iu nobla celo kaj komunumo, kaj samtempe tio donas la eblon por priservado (kaj ankaŭ por peti financan kontribuadon).

Ĉu vi spertas antaŭjuĝojn de partoj de la Esperanto-movado? Kial?

Lastatempe bedaŭrinde jes. Por atingi sukceson por Esperantaj projektoj oni bezonas la samajn manaĝajn, merkatikajn kaj ekonomikistajn kapablojn kiel en la normala, ekstera mondo. La funkciulojn kaj estraranojn de Esperantaj organizoj oni tamen elektas ne laŭ ilia merkatikaj aŭ manaĝulaj konoj, sed laŭ ilia lingvoscia nivelo aŭ socia rolo. Kompreneble - sed bedaŭrinde - ili ofte formas negativan antaŭjuĝon pri sukcesaj eksterasociaj aŭ entreprenecaj projektoj.

Estas interese, ke antaŭjuĝojn mi spertis nur flanke de gvidantoj kaj titoluloj de la tradicia Esperanto-movado, sed neniam flanke de kursanoj aŭ uzantoj de niaj servoj. Por ili estis evidente, ke gravas ne la bela titolo de ĉefa/vica/honora prezidanto, sed la kvalito de la ricevita servo.

Okazas, ke lastatempe foj-foje ni devas venki antaŭjuĝojn pri profitvoremeco. Ne ĉiuj esperantistoj povas distingi inter E-entreprenoj, kaj kelkfoje ni devas klarigi, ke ni ne melkas aliajn Esperanto-organizojn per 30 procentoj, eĉ inverse, multaj el niaj Esperantaj servoj estas senpagaj.

Antaŭ kelkaj jaroj vi spertis multajn problemojn kun la estraro de Hungara Esperanto-Asocio. Ĉu intertempe solviĝis la problemoj?

Jes, ni havis seriozajn problemojn, ĉar estraranoj de la landa asocio estis enviaj pro niaj sukcesoj kaj ili faris polican denuncadon. Post unu kaj duonjara senrezulta polica esplorado ili devis fari publikan pardonpeton al mi pro la senbazaj kalumnioj – sed la tuta proceduro blankigis mian hararon. La kunligita problemo pri nia postulata ŝuldorepago bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ne estas solvita. Ni ne volonte komencos tribunalan proceson kontraŭ nia landa asocio aŭ kontraŭ ĝiaj estraranoj; nur se ni ne vidos alian solvon...

Kvankam belaj memlaŭdoj ne mankas – la reala Esperanto-agado en la tuta lando reduktiĝis al minimumo.

Kion vi esperas por la venontaj 30 jaroj? Ĉu vi ŝatus ankoraŭ ion entrepreni?

Mi lernis Esperanton en mia mezlerneja aĝo, kaj multe aktivis en ĉiuj niveloj en la tradicia E-movado. Jam de 30 jaroj mi ĝuas unikan situacion: mia laboro egalas al mia hobio, mi ne estas dungito, tutan tagon mi povas okupiĝi pri Esperanto, tio vivtenas min – do mi estas kontenta.

Paroli pri ontaj planoj estas malfacile, ĉar preni novan taskon mi povus nur se mi liberiĝos de kelkaj ĝisnunaj. Ankaŭ tio povas okazi facile, ĉar la nuna speciala, favora situacio en Hungario povas finiĝi en iu ajn momento. Mi ŝatas trejni homojn, volonte mi transdonas miajn diversajn spertojn, kaj mi estas malferma alfronti ankaŭ novajn defiojn – se ili vekas mian scivolon :-)

*** *** ***

Ĉefa retejo de la Esperanto-Centro Eventoj, kie troveblas ligiloj al la aliaj iniciatoj de Szilvási László

www.eventoj.hu

“Al la demando: “Kial mi estu membro de iu Esperanto-asocio?” – ne plu taŭgas la malnovaj respondoj”

“Tutan tagon mi povas okupiĝi pri Esperanto, tio vivtenas min - do mi estas kontenta”