Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Rifuĝintoj al Eŭropo

La nuntempa “krizo” kaj la Mortolisto de UNITED

Klára ERTL – Nederlando

Jam de multaj jaroj, migrantoj kaj rifuĝintoj estas unu el la ĉeftemoj en la Eŭropaj amasinformiloj kaj politiko. Tiu temo vekas kompaton, fajrigas debatojn, estas uzata de politikistoj por populariĝi, kaj eĉ riskas fariĝi la konflikto, kiu fiaskigos la unuecon de la Eŭropa Unio. Ĉi tiu artikolo prezentas nur unu vidpunkton pri la temo, vidpunkton malĝojigan, sed espereble informan: nome tiun de homo, kiu kolektas datumojn pri mortintaj migrantoj. El tiu vidpunkto do, jen unue resumo pri la plej konataj okazaĵoj de la lastaj jaroj.

Ni komencu la 3-an de oktobro 2013. Plenplena ŝipo el Libio troviĝas proksimege de la itala insuleto Lampedusa, sed ne povas alveni, ĉar ĝia motoro ekfuŝiĝis. Ĉar ne venas helpo, iu decidas fajrigi kovrilon por altiri atenton, sed la fajro atingas benzinon, kaj la ŝipo bruliĝas. Mortas 373 homoj. Jen la unua granda ŝoko, memorata ĉiujare, kiu konsciigas homojn pri la sorto de rifuĝintoj.

En 2015 okazas pluraj teruraĵoj: En maro kolizias ŝipo kun la ŝipego, kiu venis savi ĝin, kaj mortas 844 homoj; apud aŭtovojo en Aŭstrio oni trovas forlasitan kamionon, en kiu troviĝas 71 kadavroj; famiĝas la foto de Alan Kurdi, 3-jaraĝa siriano, kiu dronis inter Turkio kaj greka insulo. Estis fakte nur unu el multegaj ŝipakcidentoj, kaj en ĝi mortis ankaŭ lia patrino Rehan, 5-jaraĝa frato Galip kaj 10 aliaj homoj.

Antaŭ unu jaro iĝis publike konate, ke migrantoj estas vendataj kiel sklavoj en Libio. Nuntempe ĉefe kaptas atenton ne la homaj dramoj, kiuj daŭras, sed la agoj de politikistoj: jen la hungara ĉefministro Orbán, kiu uzas malamon al rifuĝintoj por gardi povon super sia popolo; jen la itala ĉefministro Salvini, kiu rifuzas enhaveniĝon al ŝipoj, kiuj savis migrantojn. Dume, eŭropaj politikistoj daŭre ne trovas interkonsenton, kiel solvi la tielnomatan “krizon”.

Sed krizo de kio?

Krizo estas granda, kutime danĝera momento de ŝanĝo – ekzemple la ekonomia krizo. Oni ankaŭ parolas pri la “krizo” de rifuĝintoj. Ofte aperas primaraj metaforoj. Migrantoj estus kvazaŭ ondego, kiu englutos eŭropanojn. Tio estas ironia, ĉar pli veras la malo: ja ilin englutas la maro, kaj niaj aliaj landlimoj. Tial laŭ mi temas pri krizo de solidareco.

La Listo

Ekde 1993 la tuteŭropa kontraŭrasisma reto UNITED – en kiu ankaŭ membras TEJO – listigas okazaĵojn, kiam mortoj de migrantoj estis rekte aŭ malrekte kaŭzitaj de la decidoj de la “Fortikaĵo Eŭropo”. Tio estas ekzemple mortoj dum danĝera migrado al la Eŭropa Unio (EU), migrado ene de EU, post deportiĝo el EU, mortoj de enmigrintoj sub respondeco de EU-ŝtatoj, aŭ memmortigoj en loĝcentroj. Ekde februaro 2017 mi volontule laboras pri tiu datumbazo. Ni ekhavas informojn ĉefe el artikoloj facile troveblaj en Interreto: grandaj novaĵagentejoj, malgrandaj lokaj gazetoj, kaj ankaŭ similaj listoj de aliaj volontulaj organizoj kaj de IOM (Internacia Organizado por Migrado).

Ni provas kolekti plejeble multe da detaloj: kio okazis, la nomon, genron, aĝon, devenlokon, mortlokon, mortkaŭzon, ĉu tio okazis dum migrado inter landoj, respondecajn ŝtatajn instancojn kaj fontojn de la informoj. La “Listo”, kiel ni kutime nomas ĝin, estas multe uzata de aktivistoj, ĵurnalistoj kaj artistoj. La mondfama gazeto The Guardian publikigis ĝin lastan junion, kaj ekde tiam, ĝi ekhavis multegan atenton.

Pripensindas ke la Listo enhavas nun 4 500 okazaĵojn, kaj prenas do multege da spaco. Laŭtlegi ĝin daŭras du tagojn. Tamen, ĝi estis gluita sur longega muro en strato de Liverpool (Anglio) kaj Leeuwarden (Nederlando); montrata en diversaj muzeoj; laŭtlegata en publika loko en Italio; tradukita el la angla al multaj aliaj lingvoj; kaj publikigita en multaj gazetoj. Ĝi inspiris poemojn, kantojn, teatraĵojn kaj aperos en germanlingva papera libro.

Plejofte ni ne konas la nomon de mortintoj en nia Listo. Tamen, jen kelkaj ĉi-jaraj kazoj kun nomo:

Hayat Belkacem (19-jara, Maroko). Pafita de la maroka militŝiparo la 25-an de septembro, kiam ili volis bloki la foriron de ŝipo de migrantoj al Hispanio, sur kiu ŝi troviĝis.

Mawda Shawri (2-jara, Sirio). Akcidente pafita de la belga polico la 17-an de majo.

Tesfalidet Tesfon “Segen” (22-jara, Eritreo). Kaptita en Libio dum 18 monatoj, poste troviĝis sur ŝipo savita en la Mediteranea maro, sed li rapide mortis pro malnutriĝo kaj tuberkulozo, la 13-an de marto.

Krom kolekto de informoj kaj ilo por arto kaj aktivismo, la Listo ankaŭ iel montras la historion de malleĝa migrado al Eŭropo ekde 1993, se oni atentas pri devenlandoj. Ekzemple, tie aperadas Irako kaj Afganio senpaŭze ĉiujare, kaj ekde 2013 Sirio tre oftas. Ankaŭ el la Subsahara Afriko jam delonge oftas mortintoj. En la unuaj jaroj de la Listo, kiam la falo de la Berlina muro estis ankoraŭ freŝdata evento, aperis en ĝi orienteŭropanoj.

De kie ili venas kaj kial?

Laŭ nombro de azilpetoj, ekde 2016 la plej oftaj devenlandoj ne multe ŝanĝiĝis: Sirio, Afganio, Irako, Niĝerio kaj Pakistano. Rifuĝintoj alvenas pro diversaj interrilataj kialoj: milito, terorismo, diktaturo, persekutado, malriĉo, malsato. Geografie, multaj el tiuj problemoj koncentriĝas en granda areo sub la Saharo, de okcidento al oriento. Ĉi tiu sama areo estas je alta risko de dezertiĝo kaj sekego pro klimatŝanĝo. Efektive, multaj homoj diras, ke la klimatŝanĝo estas kaŝita kaŭzo de multaj de la menciitaj pli “tradiciaj” problemoj, aŭ almenaŭ malplibonigas ilin. Tial des pli gravas ke ni liberiĝu de niaj malnovaj ideoj pri tio, kio estas “vera” kaŭzo por fuĝi. Ofte oni provas disdividi homojn en “rifuĝintoj” kaj “ekonomiaj migrantoj”, kvazaŭ la diferenco tiom klarus. Fakte personaj historioj ofte pli komplikas.

Kiel ekzemplo rigardu Niĝerion, la plej kutiman afrikan devenlandon. Homoj forvojaĝas de tie pro multaj kialoj. En partoj de la lando regas la teroristaro Boko Haram, sed ankaŭ regas malriĉo, malsato kaj manko de sanservoj. La ŝtatestroj estas koruptitaj, kaj por trovi laboron pli gravas koni ies fraton ol havi diplomon. Pro tio multaj junuloj senesperiĝas pri sia estonteco. Aldone, pro sia kulturo ili ofte sentas grandan respondecon kaj premon helpi sian familion. Manipulemaj homtrafikigantoj kaj bildoj de sukcesaj amikoj en Vizaĝlibro (Facebook) kreas bildon de Eŭropo kiel paradizo. Alvenintaj tien, la migrantoj hontas rakonti la veron al siaj familianoj, kaj do tiu bildo ne rompiĝas. Fine, migrado estas eterna fenomeno: estas esenca iluzio de la homa psikologio kredi, ke en alia loko la vivo certe estas pli bela ol hejme. Se eŭropanoj migras de unu lando al alia por laboro, studo aŭ amo, kial nei tiun rajton al afrikanoj?

Vojoj de migrado

Tra Afriko iras multaj vojoj de migrado, sed ili renkontiĝas en kelkaj kernaj lokoj. Ekzemple, se vi venas el Niĝerio, vi verŝajne unue vojaĝos memstare al la limo kun Niĝero, trairante la urbojn Kano kaj Zinder. Se vi venas el pli okcidenta lando, vi vojaĝos al la niĝera ĉefurbo, Niamey. De tie (la ankoraŭ afablaj) trafikigantoj portos vin tien, kie ĉiuj vojoj renkontiĝas: Agadez, la pordoj de la dezerto, kaj la Afrika ĉefurbo de kontrabando. Tie trairas drogoj, armiloj, kaj ĉiusemajne alvenas kaj foriras miloj da migrantoj.

Se vi sukcesas pagi, vi devos kundividi veturilon kun multe tro da homoj kaj pakaĵoj, sed maltro da akvo, manĝaĵo kaj benzino. Vi devos ĉiam obei la trafikigantojn, ĉar ili havas pafilojn. Vi daŭre riskos fali, kaj se tio okazas, neniu helpos vin: la veturilo simple daŭrigos. Kelkfoje la trafikigantoj haltos, petos ĉiujn eliri, kaj forveturos solaj “por preni benzinon”. Eble ili revenos; eble ili abandonos vin tie. La Saharo estas pli granda amastombejo, ol la Mediteranea maro. Se vi sukcesas alveni al Libio sen morti kaj sen ke la limgardistoj resendu vin, vi trairos Sabha kaj finfine alvenos al la ĉefurbo Tripoli, al ZuwaraSabrata.

Multaj migrantoj ne necese volas atingi Eŭropon: ili aŭdis ke en Libio estas multe da laboro. Sed fakte ĝi estas por ili surtera infero. Ekde la falo de la diktatoro Kadafi, Libio estas ĥaoso, sen funkcianta registaro, efektive regata de mafioj, militgrupoj, drog- kaj homtrafikigantoj. Krome, rasismo estas ĉiea kaj profunda. Por libiaj infanoj, subsaharanoj estas “simioj”, kaj ankaŭ por trafikigantoj, ili ne estas homoj. Se ili ne havas la bonŝancon trovi iun mizeran laboron surstrate, ili estas gardataj en loĝcentroj, kiuj estas kvazaŭ koncentrejoj. Tie oni ne okupiĝas pri ili, ilia sano aŭ ilia privateco. Ili malsatas, malsaniĝas, kaj kelkajn oni vendas, aĉetas, sklavigas, batas, torturas, aŭ eĉ senkiale mortpafas. Virinojn oni seksperfortas (eble ilia edzo ankaŭ estas en la centro, sed ĉiukaze parojn oni disigas).

Nuntempe, la plejmulto de la migrantoj en tiuj centroj ne venas rekte de la sudo. Ili jam provis trairi la maron antaŭe, sed kaptis ilin la libia marbordgardistaro, aŭ Italio resendis ilin. Sed kelkaj preferas memmortigon ol resti tie; aliaj jam saltas en la maron por droni, kiam ili vidas la libian marbordgardistaron alproksimiĝi.

Ĝi ne estas vera gardistaro. La gardistoj simple agas laŭ la volo de tiu, kiu pagas ilin. Do se trafikigantoj pagas ilin pli, ili lasos la ŝipojn foriri; se Italio pagas ilin pli, ili haltigos la ŝipojn. Ili ne estas trejnitaj pri mara savado, kaj plurfoje pafminacis Eŭropajn savorganizojn aŭ ĥaosigis iliajn savmisiojn. Antaŭ nelonge, Libio alproprigis al si pli grandan marterenon, kaj malpermesas al eksterlandaj ŝipoj eniri ĝin. Tio igas savmisiojn eĉ pli malfacilaj, ĉar se boato kun migrantoj sinkas, ĝi kutime sinkas proksime de Libio. En la tempoj de la Lampedusa-akcidento, ili sinkis pli proksime de Italio, sed nuntempe trafikantoj ne plu uzas lignajn fiŝistajn ŝipojn, sed etajn boatojn el kaŭĉuko, kiuj tre fragilas. Tio estas unuflanke ĉar ili lasas la respondecon pri la vivo de migrantoj al savorganizoj, kaj aliflanke ĉar EU detruadis la lignajn ŝipojn por “kontraŭi homtrafikigadon”.

Savmisioj estas senpovigitaj ne nur de Libio, sed ankaŭ de Italio. La registaro trovas administrajn kialojn aŭ diversspecajn akuzojn por malebligi la laboron de savorganizoj kaj eĉ tute bloki iliajn ŝipojn, ekzemple tiun de Jugend Rettet aŭ la faman ŝipon Aquarius de SOS Méditerranée kaj Kuracistoj sen Landlimoj. Pro tiu ambaŭflanka persekutado, apenaŭ restas savorganizo laboranta inter Libio kaj Italio.

Nuntempe ŝajnas ke migrantoj ekevitas la vojon tra Libio, kaj reviviĝis la okcidenta marvojo: tiu inter Hispanio kaj Maroko. Ekzistas pluraj ebloj: tra la Ĝibraltara Markolo, pli oriente tra la Alborana Maro, de suda Maroko al la Kanariaj Insuloj, aŭ eĉ sen trairi maron, provante grimpi la altajn, vundigajn murojn inter Maroko kaj la hispanaj enklavoj Ceŭto kaj Melilo. En nia Listo tiuj vojaĝoj denove iĝas la plej kutimaj mortkaŭzoj. Validas la eterna regulo: se fermiĝas vojo, alia malfermiĝas, kaj mortoj simple daŭras en alia loko.

Estas ankaŭ la orienta marvojo inter Turkio kaj la proksimaj grekaj insuloj; kaj aliaj migrantoj provas tranaĝi la danĝere malvarman Evros-riveron, kiu estas natura landlimo, aŭ transiri la montaron al Bulgario. Sed tiuj vojoj estas nun malpli uzataj pro la interkonsento inter EU kaj Turkio, kiu postulas ke Turkio malebligu foriron de migrantoj. Ĉar jam estas multege da siriaj migrantoj en Turkio, tiu postulo ankaŭ premas la turkan gardistaron pli strikte kontroli la landlimon kun Sirio. La Listo enhavas 75 homojn, kiuj tra la jaro 2017 estis mortpafitaj de turkaj bordgardistoj ĉe la siria landlimo.

Kiuj ili estas, kaj kio okazas post alveno al EU?

La plejmulto de la migrantoj kiuj alvenas al EU, estas junaj viroj. Sed ankaŭ estas multaj virinoj kaj infanoj. Pli malpli unu el dek alvenantaj virinoj gravedas; por kompreni tiun altan procentaĵon, vidu mian klarigon pri Libio supre. Alvenas multaj neakompanataj infanoj, el kiuj duono fuĝas tuj post la alveno al azilcentro. Post ĉio, kion ili travivis, tiu malfido al helpservoj estas komprenebla. Oni taksas ke dum la lastaj jaroj dek mil infanaj migrantoj malaperis en Eŭropo.

Malapero ofte signifas ke migranto provis atingi alian Eŭropan landon, sen atendi decidon pri azilpeto. Tio estas ĉar ofte ili havas amikojn aŭ familianojn en Anglio, Germanio aŭ norda Eŭropo, kaj ĉar traktado de azilpetoj povas daŭri jarojn. Tamen estas malleĝe, laŭ la interkonsento de Dublino, eniri alian landon post la unua EU-lando, kien oni alvenis, antaŭ ol oni ricevis azilon. Tio signifas ke multaj migrantoj blokiĝas en Hispanio, Italio aŭ Grekio, aŭ uzas danĝerajn vojojn por provi eniri alian landon. Tiel aperas sur nia Listo homoj, kiuj grimpis sur la tegmento de trajno por atingi Francion el Italio, kaj mortas pro elektra ŝoko; kiuj mortas en arbaro, montaro aŭ sur trajnrejloj en Balkanoj aŭ kiuj mortas en aŭtoakcidento ĉe Kalezo, dum ili provas eniri veturilojn, kiuj iras al Anglio.

Aliaj mortoj en nia Listo estas rezultoj de memmortigoj en Eŭropaj azilcentroj, pro senesperiĝo; de violentaj bataladoj en tiaj centroj, ofte inter homoj de malsamaj etnoj, kiuj dense loĝas kune sen atento al iliaj traŭmatoj kaj kulturaj diferencoj; aŭ de deportoj el EU. Jen kelkaj ĉi-jaraj ekzemploj:

24-a de oktobro: Abdulaziz, 28-jara viro el Somalio, kiun Italio deportis al Libio, fajromortigis sin mem en la detencentro Triq al Sikka.

29a de septembro: Viro 31-jara el Sirio estis mortigita en granda batalado inter afganaj kaj siriaj rifuĝintoj en enmigrint-kampejo en Malakasa (Grekio).

21a de septembro: Viro 31-jara el Tunizio memmortigis en la detencentro de la Tuluza flughaveno (Francio), post kiam lia detentempo estis plilongigita.

Azilpeto akceptita

Ricevi azilon kutime estas grava paŝo antaŭen, kiu signife plibonigas la situacion de migranto, depende de la lando en kiu tiu ricevis azilon. Tamen, plena integriĝo povas daŭri tre longe. Ofte malfacilas trovi leĝan laboron, eĉ por la multaj migrantoj, kiuj havas diplomon, ĉar ilia diplomo ne estas rekonata. Multe da homoj ankaŭ devas atendi jarojn ĝis ili povas revidi sian familion. Loĝejon kelkfoje la ŝtato havigas, sed kelkfoje akceptitaj migrantoj devas ĝin trovi mem, kaj tio povas esti malfacila sen kontaktoj, kono de la lingvo kaj kulturo.

Kion fari?

Ĉi tiu artikolo pentras tre nigran bildon pri la situacio de migrantoj en Eŭropo. Lastatempe, registaroj iĝis malpli amikemaj al ili, kvankam venas malpli da migrantoj al EU nun ol en la pintjaro 2015 kaj kvankam ili entute estas tre malmultaj kompare kun la loĝantaro de EU, kaj certe kompare kun la procentaĵo de migrantoj en landoj kiel Turkio kaj Libano.

Estas terura eraro, kiel ili estas traktataj de EU, ne nur pro la simpla kialo ke homaj rajtoj devas esti respektataj, sed ankaŭ el pli utilema vidpunkto: Multaj estas junaj kaj diplomitaj, kaj povus alporti bonegan talenton, scion kaj laborforton al kontinento kies loĝantaro alarmige maljuniĝas.

Tamen, multaj simplaj loĝantoj, volontulaj organizoj kaj lokaj registaroj montras bonan ekzemplon, kiel oni akceptu migrantojn, kaj mi ŝatus prezenti, kiuj solvoj necesas laŭ mi (kaj laŭ multaj volontulaj kaj homrajtaj organizoj). Kelkaj estas solvoj al problemoj, kiujn mi eĉ ne havis la spacon mencii en ĉi tiu jam longa artikolo.

Bedaŭrinde, ŝajnas ke la decidoj de Eŭropaj registaroj prenas direkton tute malan al ĉi tiuj ideoj, kvankam je la skalo de ordinaraj civitanoj videblas, ke la plejmulto de la homoj tute ne kontraŭas la alvenon de migrantoj, se ili havas la okazon vere interagi kun ili.

En mia kvartalo en Amsterdamo estas aro da domoj, kiujn la municipo decidis detrui, por konstrui novajn loĝejojn. Post malplenigo de tiuj domoj, migrantoj venis malleĝe loĝi en ili. Lokuloj kreis malformalan renkontiĝcentron, por babili kaj piedpilkumi kun ili, kaj protestis kontraŭ ilia forsendado. Tio ne impresis la municipon. Eble nun, kiel la aliaj senazilaj migrantoj, ili loĝas en azilcentro meze de nenie, en loko pri kiu mi neniam aŭdis. Tie ili certe ne povas ludi piedpilkon kun blondaj amsterdamaj infanoj. Tion vi nur rajtas fari, se via ekzisto kiel homo estas rekonata de la ŝtato; ĝis vi ricevan azilon, vi ne ekzistas.

unitedagainstrefugeedeaths.eu

Publika versio de “La Listo”

listofdeaths@unitedagainstracism.org

Se vi loĝas en EU, najbara lando de EU aŭ Norda Afriko, kaj en lokaj novaĵoj legas aŭ aŭdas pri mortkazo, kiu validas por la Listo, sendu informojn/ligilon al ni. Ne hezitu skribi en Esperanto! Eblas ankaŭ la angla, franca, germana, nederlanda, hungara, kataluna, hispana aŭ itala. Vi bonvenegas sendi ligilon al novaĵo en alia lingvo, se vi aldonas resumeton de la enhavo en unu el la menciitaj lingvoj.