Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Rob MOERBEEK – La provleganto de Esperantujo

Stela Besenyei-Merger – Hungario/Nederlando

Vere multege da redaktoroj kaj aŭtoroj de Esperantaj publikaĵoj povas danki al Rob Moerbeek la korektitajn versiojn de siaj tekstoj. Ni povus longe listigi liajn kontribuojn al E-ujo, sed ni mencios nur tion ke li laboris 32 jarojn, inter 1969 kaj 2001, kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj poste daŭrigis volontule la laboron tie kiel provleganto de pluraj eldonaĵoj, inkluzive tiun ĉi revuon, kiun vi nun legas.

Li daŭre okupiĝas pri la biblioteko Hodler kaj la arkivo de la Centra Oficejo. Li agadas por handkapuloj, ĉefe por blinduloj kaj malfortevidantoj. Li estas honora membro de UEA, ILEI kaj Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). Kaj por festi lian tutvivan kontribuon kaj laboron, la 28-an de aprilo ĉi-jare, Rob Moerbeek iĝis kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau dum la lasta malferma tago de UEA, ricevante la omaĝon el la manoj de la urbestro de Beverwijk, kie li loĝas.

Se vi jam partoprenis UK-ojn, ILEI-kongresojn aŭ vizitis malfermajn tagojn de la Centra Oficejo en Roterdamo, eble vi havis la bonŝancon babiladi kun li. Se ankoraŭ ne, kaptu lin la sekvan fojon, li ĉiam havas bonhumoron kaj ion interesan por rakonti. Jen nia babilado!

Do vi ĵus iĝis kavaliro kelkajn tagojn antaŭ la naskiĝdato. Gratulojn!

Stranga situacio. Ni estis en la festo de 110-jara UEA kaj jen ekaperas mia urbestro. Mia buŝo larĝe malfermiĝis kaj feliĉe ĝi refermiĝis kiam oni fotis min. Imagu la situacion! Ĝi estis vera surprizo por mi, neniu antaŭe min avertis pri tio.

Vi ricevis jam multe da honoroj en via vivo...

Jes, ne merite, ĉar mi tute ne ambiciis.

Kial vi diras ke ne merite?

Oni ĉiam kredigas al mi ke mi meritas, do mi devas kredi. Dankon! (ridoj)

Ĉiuj meritoj rilate al Esperanto fakte alportis plurajn honorigojn al vi. Kiuj estas la diferencoj inter ili?

Nu, mi kredas ke, ekzemple, almenaŭ la dumviva membreco de ISAE, estas dankinda al tio ke mi prenis la iniciaton kontakti Rüdiger Sachs kiu ĉion faris por ISAE, ke mi helpu lin korekti tekstojn ĉar mi tiom bedaŭris ke tre ofte la enhavo estas tre interesa sed la lingvo suferis, kaj laŭ mi tio estis tute ne necesa. Li konfidis al mi multajn manuskriptojn ktp, do volonte mi helpis en tio kaj en iu momento oni donis al mi dumvivan membrecon, do mi diris: Dankon!

Sed vi ankaŭ estas dumviva membro de UEA, de ILEI.

Nu, mi longe eltenis tiun UEA (ridoj). Mi venis tien en 1969 kaj dankis Dion ke mi povas labori tie, ĉar mi fiaskis: kiel klasa instruisto pri klasikaj lingvoj mi simple ne sukcesis. Sed en mia hobio, do en Esperantujon mi povis jen havi simple “manlaboron” kiel ekspedisto. Nu, kaj en la daŭro, Sadler (Ndlr: Victor Sadler, Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de 1968 ĝis 1983) unue helpis min perfektigi mian aktivan lingvouzon, parolan. Do mi petis lin korekti ĉiujn miajn frazojn. Kaj li faris tion tiel bone... kvankam mia patro fakte edukis min en Esperanto. Do mi vere multe profitis.

Do en UEA, ĝi estis ankaŭ granda surprizo por mi, ĉar mi nenion ambicias, mi faris mian laboron, mi estas motivita helpi. Kompreneble, oni devas havi perfektan lingvouzon laŭ la statuto de UEA. Mi multe studis kaj studas ankoraŭ, simple por teni la nivelon. Do simple ĉio estis por mi granda surprizo.

Do, ni reiru al la komenco. Kiel por vi Esperanto ekestis? Kiel la tuto komenciĝis?

La ideo ke ĉiu homo havu egalajn ŝancojn kaj kunparolon en la tuta mondo; la ideo ke mi povas paroli al iu ajn, kiu studis la lingvon, tio estas por mi normala. Simple normala. Fakte ĉiuj devus povi paroli kun aliaj en la tuta mondo. Ni havas la rimedon, do kial oni ne studas? Simple oni estas maldiligentaj. Pardonu, sed tiel estas! (ridoj).

Sed la kulpo estas ĉe miaj bravaj kaj nu... juvelaj gepatroj, kiuj en la 1930-aj jaroj jam lernis Esperanton ĉe la Laboristaj Esperantistoj. Mia patro estis absolute preta por la ekzamenoj, sed mankis la financoj, li eĉ ne povis pagi la ekzamenon. En la 1950-aj jaroj ili rekomencis, refosis la librojn el la subtegmento kaj do serioze okupiĝis. Tiam en dimanĉaj promenoj ili parolis ekskluzive Esperanton. Mi kiel gimnaziano 15-16-jara sekvis ilin kaj multon mi povis kompreni, ĉar ili estis instruistoj.

Do, ĉu vi neniam pensis pri kabeado?

Hmm, mi ne havis eĉ la ŝancon! (ridoj)

Ĉar vi laboris en UEA dum jardekoj kaj poste vi ne foriris... vi restis kiel helpanto.

Mi venas kelkajn tagojn semajne kaj asistas kaj ege ĝuas la vivon en la biblioteko, mi devas diri. Ĝi estas ege riĉa, sed ĝi devas esti disponebla al la publiko. Kaj tion devas fari iu lertulo, kiu povas bone tajpi. Mi neniam bone lernis tajpi, mi ĉiam faras la plej kruelajn tajperarojn, kiuj ridigas min ofte; mi tamen ne perfidas tion (ridoj).

Kiu estas la E-libro, kiun vi plej multfoje legis?

Mi povas diri, eble la Fundamenton? (ridoj). Nu, plurfoje mi trafosis. La Plenan Analizan Gramatikon mi ankaŭ multe fosas. Ĝi donas multajn perspektivojn de tio, kio estas fakte problema, sed kion oni ne konscias. Daŭre mi lernas adapti mian lingvouzon.

Mi scias ke vi partoprenis en pli ol 50 Universalaj Kongresoj!

Ho! Mi ne scias....

Tion vi diris al mi pasintfoje, ke ĉirkaŭ 50.

Ĉirkaŭ jes, sed ne pli ol (ridoj). Estis ankaŭ aliaj kongresoj, de blindaj esperantistoj, SAT-kongresoj, ne multe. Kaj kompreneble tiuj konferencoj – poste kongresoj – de ILEI. Tiujn mi ja ĉeestis kaj ĉiam kun granda kontento, mi devas diri. Kaj mia unua kongreso estis en Budapeŝto 1966. Ĝi estis por mi revelacio, aŭdi Julio Baghy pasie deklami siajn poemojn kaj ankaŭ aŭdi la plisobran voĉon de Kalocsay. Grandioze! Vere por mi tio estis kulmino!

Pro kio vi daŭre partoprenas kongresojn?

Profito, profitemo. Ĉar UEA donas al mi senpagan aliron al kongresoj (ridoj). Mi ankaŭ ŝategas paroli kun novuloj, malnovuloj. Mi kaj Nora (Ndlr: lia edzino) en la kongreso de Pekino 1986 serĉis tiujn homojn, kiuj sidis izole, ĉar ŝi kompatis tiujn homojn, kiuj ja lernis la lingvon kaj ne havis kontaktojn. Kiam ni revenis al Nederlando, ni havis la adresaron de 57 korespondantoj.

Sed ili simple ne havis la financojn por daŭre korespondi. Por ili unu poŝtmarko al Eŭropo kostis tiom kiom restis de la monata salajro post ĉiuj vivnecesaĵoj! Tio estas neeltenebla. Kaj tiel ni vidas la diferencon en la mondo. Mia principo estas ke ĉiu homo devas havi egalajn ŝancojn, kaj tio tute ne okazas.

Kio plibonigendas en la Esperanto-kongresoj? Ĉu ili ne estas ĉiam la samaj?

Ne, estis kompreneble kongresoj kun iom da konfliktoj kiel la kongreso en 1974 en Hamburgo.

Mi ĉeestis la momenton kiam svisa esperantisto en la oratora konkurso parolis pri “tiu tirano”: Lapenna, kaj en tiu momento li eniris! Imagu la situacion. Idiote. Kvazaŭ li sentis tion, ĉu ne? Kaj poste li retiris sian pokalon Lapenna.

Do, tute klare necesas bona organizado. Se estas io fuŝa, homoj malkontentas. Ekzemple en iu kongreso mankis vegana aŭ vegetara manĝo, pro tio oni estas malkontentaj, kompreneble. Tio estas la unua vivbezono, ĉu ne? Ĝenerale la loko devas estis kvieta, ne centra. Sed al mi malagrablas ke, ekzemple, afrikanoj povas apenaŭ partopreni niajn kongresojn. Do se ni ebligos almenaŭ al koriferoj el Afriko spertiĝi en niaj kongresoj, tio estas bona kongreso laŭ mi. Pikas min ke ili mankas ofte.

Kial vi tiom pasias rilate al laboro por la blinduloj?

Eble pro tio ke mia patro havis terure malbonajn okulojn. Unu vitro el liaj okulvitroj estis dikega, li vere suferis, kaj havis ankaŭ oftege migrenojn. Sed jam sufiĉe frue mi iris al blindul-biblioteko apud Nimego simple por noti ĉiujn brajlo-librojn, kiujn oni havis tie en la biblioteko. Do mi jam estis motivita. Poste, mi havis en mia unua kurso kiel privata doncento en la universitato de Amsterdamo 1968, unu blindulinon, kiu estis Nora, kiu malkroviĝis kiel mia plej plej diligenta lernanto kaj mia promenanta poŝlibro (ridoj). Ŝi sciis ĉion, kion mi forgesis, do estis enorma helpo.

Mi konstatas ke blinduloj povas bonege kunlabori en la movado. Ili estas neniel malpli inteligentaj, male ofte, ĉar ili devas ege streĉi sin por atingi la nivelon. Do mi bedaŭras ke estas ofte malmultaj blinduloj [en la kongresoj].

Tre june, mi mem helpis organizi blindulan kongreson kiam ĝi okazis en Hungario kaj ĝojegis havi tiun sperton. Do kion oni povas fari por helpi pli?

Mi kredas ke ni devas disponigi multe pli da tre gravaj libroj. Do ekz. lastatempe aperis tiu Aliroj al Esperanto, kaj ĝi estas ege interesa libro, sed oni devus disponigi tion al blinduloj laŭ mi. Ĝi ne estas aparte riĉe ilustrita, sed plejofte la ilustraĵoj malebligas al blinduloj facile tralegi librojn. Ilustraĵoj sorbas la atenton de la legilo.

Fakte devus esti mia tasko esti kunligilo inter LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj UEA, sed la sola afero, kiun mi faras, estas ĉeesti en la komitataj kunsidoj, de kiuj mi ofte ne ĉion povas kapti pro surdeteco. Tio estas malfacila kvankam oni ja iom helpas per promenmikrofonoj, sed ofte estas ankaŭ lozaj rimarkoj, kiuj simple eskapas min.

Vi ankaŭ faras multe da voĉlegado. Kiel tio komenciĝis?

Verŝajne por Nora. Ŝi prizorgis diversajn periodaĵojn, kompreneble la nederlandan organon La Kontakto. Kaj ŝi havis bonajn rilatojn kun Karl-Heinz Hoffmann el Germanio, kiu ĉiam prizorgis la dissendon de la voĉlegaĵoj el la revuo Esperanto, kiun brile faris Hermann Behrmann ĉar li ankaŭ aldonis siajn personajn notojn. Absolute interese! Do Hoffman sendis kaŝe al Nora kaj ŝi diris: “Ja estas absurde ke nur germanoj ĝuu tion”, do ŝi iniciatis ke estu voĉlegado kaj trovis helpon el la Groningena grupo [urbo el Nederlando].

Tio longe bone funkciis ĝis iu momento kiam oni postlamis je duona jaro. Kaj mi diris: “Nu, tio ne plu eblas, ke blinduloj devas atendi duonan jaron ĝis venos la informoj”*. Kaj tio bedaŭrinde lastatempe denove okazis, ĉar iu volontulo ne disponigis la jam pretajn voĉtekstojn al la distribuejo en Germanio. Kaj mi vere ploras ke Monato suferas ekde la mezo de 2016. Estas nekredeble! Kaj lastatempe kun nova voluntulo el Francio ni preparis 5 numerojn de Esperanto, ĉar tiu estas plej grava por la movado almenaŭ. Sed ni volas postkuri same la reston, kompreneble.

* Tiam kolegoj em la C.O. transprenis la voĉlegadon: tre dankinde!

Do kio bezonatas?

Ni bezonas pli bonan organizadon ĉar mi estas teknika nulo (ridoj). Mi absolute ne scias manipuli kaj klavarojn kaj aparatojn. Feliĉe, Emilio Cid, UEA-estrarano pri informado, promesis helpon, mi jam sendis al li lego-taskojn. Do tio estas bona komenco.

Kial vi daŭre restas en la movado?

Eble la dumviva membreco tenas min (ridoj). Ne, se alie, mi tamen pagus. En la movado estas simple tiuj agrablaj kontaktoj. Ankaŭ en la oficejo. Ili estas afablaj, helpemaj. Tio estas ege grava, resti en kontakto.

Mia impreso estas ke ĉiuj ŝatas revidi vin kaj kun rideto salutas vin.

Min trafis unu rimarko de korea esperantistino en la Seula kongreso: “Vi, eŭropanoj, rigardas tiel triste”. Ili ĉiam havas rideton sur la vizaĝo. Kial ne? Estas multe pli agrablaj por aliaj homoj.

Kiam mi estis juna knabo mi estis ege pesimisma, ĉar mi havis fraton multe pli korpe, mense lerta kaj rapida. Eble pro tio mi fariĝis terure pesimisma. Kaj en iu momento tiu frato Jan donis al mi libron de iu Kaufmann: La Optimismo.

Kaj mi ĉiam rakontas al komencantoj la anekdoton pri du ranoj, kiuj falis trinkante en sitelon da lakto. La pesimisma rano tuj rezignis kaj dronis, la alia estis optimisto kaj provis supervivi, do rapide lakto-pedalis ĝis la lakto iĝis butero kaj ĝi saviĝis. Tiel brila kaj optmisma, do mi volonte rakontas ĝin al iom tristaj homoj.

Kiel aspektas Esperanto al via familio?

Miaj gepatroj estis izoluloj kiel esperantistoj, miaj fratoj ridete renkontas Esperanton, ne lernas, sed iomete komprenas. Almenaŭ mia plej aĝa frato, kiam mi sendas al li kelkajn Esperanto-vortojn por lia rubriko el Onze Taal, asocio por la Nederlanda lingvo kaj tie ĉiam oni pritraktas unu fremdan vorton kaj donas etimologion kaj jam donas amason da interesaj informoj pri klasikaj lingvoj.

Do mi ofte aldonas tion, kio estas la koncerna koncepto en Esperanto, kaj tion li bone komprenas. Do ni diru, ke temas pri pasiveta esperantisteco (ridoj). Sed mi havas la impreson ke per Duolingo kaj aliaj tiaj “kaŝkursoj” tamen aperos pliaj esperantistoj, kaj pro tio ne necesas esti tiel pesimista, ni ankoraŭ ne dronas en la lakto (ridoj).

Kion vi dirus al homoj, kial oni estu membro en UEA?

Kompreneble se oni pensas internacie, oni devas pensi ankaŭ pri iu kupola organizo por la diversaj facetoj de la movado, kaj apogi tiun por ke ĝi pli bone povu stimuli la aktivadon. Do por mi estas evidente ke esperantistoj fariĝu membroj de UEA kaj oni nun tre faciligas tion per apenaŭaj kotizoj.

Sed oni nun altigas la kotizojn... kion vi pensas pri tio?

Nu, mi ploras foje, ĉar mi timas ke tio por kelkaj transiras la limojn, kaj oni devas trovi do iun eblon por aldoni iom da financoj al tiuj perdiĝontaj homoj. Tio estas kompreneble iu problemo, ni povus fari tiel... ke se homoj ne plu pagas, ni simple demandu: Kial vi ne plu pagas?

Kion vi ankoraŭ ne faris, sed ankoraŭ volonte farus en la E-movado?

Mi estas umanta pri iu vortlisto de la plej oftaj eviteblaj eraroj, kaj tion mi ofte prezentas en fuŝfrazoj en kongresoj, sed mi volas eldoni tiujn, kiuj estas la plej kruelaj kontraŭ la integreco de Esperanto. Nu, estas naciismoj kaj ofte anglismoj – tiuj ĉi estas neeviteblaj ĉar ankaŭ en naciaj lingvoj ili entrudiĝas.

Ĉu vi povas diri ekzemplon?

Ho! Estas tiom da fuŝoj ke estas malfacile memori (ridoj).

Ekzemple: “Ni vidis multajn infanojn ludante”. Do kiuj ludas? Estas ni, sed tion oni ne celis. La homoj pensas en fiksaj formuloj, kiujn ili nodas al kio ajn. Ja tamen la homoj devas iomete lerni gramatikon.

La originala sonintervjuo el la podkasto La Bona Renkontiĝo kun Stela:

https://laboren.org/105-intervjuo-rob-moerbeek

transskribis kaj redaktis: Rogener PAVINSKI

“Ja tamen la homoj devas iomete lerni gramatikon”

“(...) Blinduloj povas bonege kunlabori en la movado. Ili estas neniel malpli inteligentaj, male ofte, ĉar ili devas ege streĉi sin por atingi la nivelon.”