Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

GEJEDZIĜO

Rowland BONKORPA – Britio

Edziĉo, edzino, geedziĝo... Kaj nun nova vorto al la stoko: gejedziĝo. La samseksaj geedziĝoj trovis multajn sukcesojn en la lastaj jaroj, dum eĉ politike konservemaj landoj kiel Slovenio kaj Kroatio nun agnoskas ĝin kiel rajton. En la lastaj monatoj ankaŭ Irlando kaj la tuta Usono aliĝis al la klubo. Jen kialo por festi, ĉu ne? Nu, kvankam oni foje nomas ĝin ‘egala geedziĝo’, ĝi fakte ne egalas por ĉiuj.

En Britio, la transgenruloj, kiuj jam estis geedziĝintaj antaŭ ol komenci fizikan terapion, kaj volas resti en tiu geedziĝo, ne rajtas obteni la Atestilon de Genro-Rekono, gravan dokumeton por laŭleĝa rekono de genro. Nur per eksedziĝo aŭ ŝanĝo al simpla registrita partnereco ili povas ekhavi ĝin. Efektive, la edzo de iu edz(in)iĝinta transgenrulo havas influon pri ties genroelekto – kion oni kutimas nomi “edza vetoo”. Oni esperis, ke la laŭleĝigo de samseksa geedziĝo helpos al ĉi tiu situacio, sed tio ne okazis, kaj la plejparto de la homoj eĉ ne scias pri ĉi tiu malegaleca flanko de ‘egala’ geedziĝo.

En Usono estas eĉ pli absurde. Cirkulas lastatempe bildo, kiu klarigas, ke dum la tagoj post via gejedziĝo, vi povas esti maldungita, senhejmigita kaj suferi aliajn maljustaĵojn kiel la ellernejigo de via infano surbaze de via seksorientiĝo – ĉar pluraj ŝtatoj en Usono ankoraŭ ne havas sufiĉajn leĝojn, kiuj protektas la samseksemulojn. Sen tiuj leĝoj kaj ĝenerala subteno de la publiko, la laŭleĝigo de la gejedziĝo pli videbligas kaj do pli endanĝerigas GLAT-ajn (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj) homojn, specife tiujn, kiuj frontas la plej altajn riskojn.

Tamen, oni ne povas diri, ke la samseksa geedziĝo, kiel ĝi realiĝas en multaj landoj, en si mem estas entute malbona afero. Por handikapaj GLAT-uloj ĝi tre gravas, ĉar ili povas viziti sian partneron en malsanulejo pli facile. Sed ĝenerale ĝi plej servas al la interesoj de riĉaj, cisgenraj, blankaj GLAT-uloj. Dum ĉi tiuj ĝoje eniras la gejedziĝan vivon, aliaj GLAT-uloj suferas. Inter 20% kaj 40% de la junaj senhejmuloj estas GLAT-aj. Junaj GLAT-uloj alfrontas neakceptecon de sia familio kaj estas aŭ elĵetataj, aŭ mem forkuras. 78% de negenrokonformaj junuloj spertis “signifan mistraktadon” en la lernejo, kaj duono de la transgenruloj spertis seksperforton. Multaj maljunaj GLAT-uloj, kiuj ne havis geedziĝrajtojn siajunece, kaj kies multaj amikoj pereis en la Aidosa krizo, vivas solaj en hejmoj por maljunuloj, kie ili estas diskriminaciataj de la stabo mem.

Tio ja rilatas al la samseksa geedziĝo, ĉar ĝi kaŭzas ke ĉiuj ĉi aliaj problemoj estu ignorataj. La ĉefaj GLAT-organizaĵoj pli kaj pli enfokusigas nur la geedziĝon kaj nenion alian. Tio donas la impreson, ke la geedziĝo estas la sankta kaliko, la fina venko de GLAT-aktivismo. Kaj certe post la laŭleĝigo en Usono multaj homoj deklaras, ke “la batalo estas finita”. Tamen, se vi ne havas la rimedojn por vivi sekure en la propra domo, se vi devas turniĝi al sekslaboro por vivteni vin (kiel devas fari multaj transgenraj virinoj), se vi ĉiutage spertas parolajn kaj fizikajn atakojn, kiel la geedziĝo utilas al vi? Pluse, la fokuso pri ĝi sugestas, ke GLAT-eco temas pri tio: esti en amrilato. Sed GLAT inkluzivas ankaŭ neseksemulojn kaj neromantikemulojn, kaj cetere ne ĉiu gejo aŭ lesbanino ĉiuokaze eniros amrilaton, aŭ amrilatumas tradicimaniere. Do ĝi kontribuas al la ĝenerala ideo, ke amrilatoj superas aliajn formojn de kunestado kaj amo, temo pri kiu mi verkis en la blogo Egalecen*.

* https://egalecen.wordpress.com/2015/03/24/monogamio-ruinigis-amikecon/

Iuj aktivistoj diras, ke ni devas enfokusigi ĉi tiajn celojn nun, kaj ke poste sekvos la liberigo de transgenruloj ktp. Sed ili forgesas nian historion. La GLAT-rajta movado estis lanĉita de malriĉaj transgenraj neblankuloj en la sesdekaj jaroj – ekz. en la tumultoj de Compton’s Cafeteria kaj Stonewall [Ndrl: legu pri tio en Kontakto 2013:5/6]. Tamen estis blankaj cisgenraj gejoj, kiuj alproprigis tiun historion, kaj kiuj ankoraŭ havas la plejparton de la rajtoj. Se ni volas vere plu paŝi al GLAT-egaleco, ni devas rigardi preter la samseksa geedziĝo por vidi la aliajn gravegajn krizojn solvendajn.

“Tio donas la impreson, ke geedziĝo estas la sankta kaliko, la fina venko de GLAT-aktivismo.”