Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Salutvorto

Saluton! Por la unua fojo mi salutas vin kiel redaktoro de TEJO Tutmonde. Do, mi diru ion pri mi, por ke vi sciu, kiu mi estas... :-)

Mi nomiĝas Daniel Mrázek, sed gefamilianoj kaj geamikoj nomas min simple Dan. Mi devenas el Ĉeĥio kaj studas en la pedagogia fakultato ĉe Universitato de Karolo en Prago. Krom tio mi laboras en Ĉeĥa Radio, do mi havas multjarajn ĵurnalistajn spertojn. Mi esperas nun utiligi ilin ankaŭ por Esperanto, ĉar ĵurnalismo estas kun Esperanto mia plej granda hobio.

Sincere dirite, mi mem scivolemas pri tio, kia estos mia agado kiel redaktoro de TT. Mi povas nur esperi, ke ĝi estos sukcesa... Mi ektroviĝas en nova rolo, do — almenaŭ dekomence — mi petas vin pri indulgemo kaj mi promesas, ke mi strebos lerni rapide. :-)

Certe mia agado ne estos sukcesa sen via helpo. TT informas pri vi — pri via agado, pri viaj aranĝoj, pri viaj impresoj pri junaj esperantoj... Tiumaniere mi petas vin — dividu viajn travivaĵojn kun aliaj esperantistoj. Motivu ilin. Montru, ke ni vere vivas. Invitu geamikojn el la tuta mondo al via aranĝo!

Mia celo estas krei iun teamon de kunlaborantoj kun TT. Ĉu vi emas verki? Ĉu ĵurnalismo estas via hobio? Ne timu labori por TT. Ni faru, ke TT estu ĉiam aktuala, ĉiam bonkvalita kaj altnivela. Ĝi estu bunta, ĝi havu multajn interesajn informojn.

Tiumaniere mi volas danki al mia antaŭulo Nicola Ruggiero. Miaopinie li kreis vere kvalitan bultenon. Mi strebos ne malaltigi ĝin kaj Nicolan mi sincere invitas al kunlaboro.

Mi estas ĉi tie je via dispono. Se vi havos demandojn (sed bv. ne tiun jam responditan :-P ), konsilojn, proponojn ktp, ne hezitu skribi al mi per tejo-tutmonde@tejo.org. Mi ĝojatendas nian renkontiĝadon ĉe la paĝoj de la revuoj Kontakto kaj Esperanto kaj ĉe la retpaĝoj www.tejo.org!

Amike,

Dan