Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Sam Green

Utopio en la plej nobla senco

Rogener PAVINSKI

Ĉu Esperanto estas utopio?

La utopieco de Esperanto estas jam malnova temo, sed verŝajne neniam ĝi estis traktata kiel nun. La motivo estas ke lastatempe Esperanto rolas en grandaj ekranoj tra la mondo kiel studobjekto de la usona ĵurnalisto kaj dokumentfilma reĝisoro Sam Green. Lia projekto “Utopia in Four Movements” (Utupio en Kvar Movimentoj) kaj lia plej lasta dokumentfilmo, “The Universal Language” (La Universala Lingvo) ambaŭ pritaktas Esperanton.

Meze de la 2000-jaroj, estis konate ke Green laboras pri filmo-projekto kiu inkludis Esperanton, kaj tial estis granda la atendo de la esperantistoj por “Utopio”, la “viva dokumentfilmo” dividita laŭ 4 partoj, kiu aperis pasintjare. Sed ĉar nur malmultaj esperantistoj povis fizike spekti ĝin, la cetero kontentiĝis nur per iu neoficiala reta elĉerpaĵo aŭ per la komentoj de aliaj.

Kvankam ĝi estis bonege akceptita de la ĝenerala publiko en filmfestivaloj, ĝi ne ricevis nur laŭdojn de esperantistoj. Estis tiuj, kiuj kritikis la filmon pro tio ke ĝi neglektas la nuntempan Esperanto-movadon kaj prezentas la lingvon kiel ion, kio malsukcesis. Ne estas klare ĉu Green, antaŭ “Utopio” mem, jam havis planojn fari duan projekton pri Esperanto, sed lia plej lasta kaj ĵus lanĉita dokumentfilmo, “The Universal Language” (La Universala Lingvo) estas iel daŭrigo de la laboro komencita en “Utopio”, kiu profitas per ĝiaj materialoj sed utiligas ilin pli pozitive ol antaŭe.

Sam Green estas renoma dokumentfilmisto, lia filmo “The Weather Underground” (“La Subgrunda Tempo” laŭ libera traduko) estis nomumita por Oskar-premio en 2004. Nuntempe li instruas filmon kaj videon ĉe la Arta Instituto en la Universitato de San-Francisko, kie koincide aŭ ne, en lastaj jardekoj estas la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.

Ne estas dubo ke liaj filmoj reprezentas grandan paŝon por Esperanto. Laŭ li okazas ondo de intereso pri la lingvo kiam la ne-esperantistoj pli serioze rigardas la lingvon - liaj filmoj estas parto de tiu fenomeno. Samtempe, de ekstere li klarvidas (kaj tio entute ne estas sekreto) kiel malbone propagandas sin la Esperanta movado. Green estas entuziasmulo kaj profunde kredas ke la mondo povas pliboniĝi parte danke al la utopioj – ideoj, kiuj elvokas la bonon. Esperanto estas unu el tiuj ideoj – Jes, utopio en la plej nobla senco.

Kontakto: Eĉ antaŭ ol “La Universala Lingvo”, Esperanto grave rolis en via projekto “Utopia in 4 Movements”. El kie venis la intereso trakti tiun temon?

Sam Green: Mi jam havas intereson pri Esperanto delonge. Mi ne memoras precize kiam mi unue aŭdis pri la lingvo - verŝajne mi legis pri ĝi ie. Mi ĉiam supozis ke ĝi estas relative lastatempa – kreita en la 50a jaroj aŭ proksime. Antaŭ kelkaj jaroj mi ekvidis ion, kio klarigis al mi la historion de la lingvo kaj la movado ĉirkaŭ ĝi, kaj tio vere tuŝis min.

Komence mi alproksimiĝis al Esperanto pro tio, kion ĝi reprezentas rilate al espero kaj socia ŝanĝo. Mi estas politika homo – Mi revas pri pli bona mondo kie socioj povas esti konstruataj ĉirkaŭ paco, egaleco kaj divido de naturrimedoj kaj Esperanto elvokas tion. La mondo hodiaŭ povas esti deprima loko – ne ĉiam estas facile konservi esperon – kaj tial min allogas utopiaj projektoj kaj movadoj. Ili memorigas al ni pri la ebloj kaj tio estas por mi profunde grava afero. Mi scias ke kelkaj esperantistoj vere ne volas konsideri la lingvon kiel utopion, kaj mi scias ke tio reprezentas multajn aferojn por malsamaj personoj. Mi komprenas ke por kelkaj esperantistoj ĝi estas bonega maniero por komuniki kun “plum-amikoj” aŭ renkontiĝi kun homoj dum vojaĝado, sed mi ja pensas ke ĉe la kerno de la Zamenhofa revo pri la lingvo estas io utopia, kaj mi diras tion kun la plej bona signifo de la vorto. Mi konstatas kaj sentas ke por kelkaj esperantistoj la vorto “Utopia” estas negativa kaj io evitinda, sed por mi ĝi estas mirinda kaj valora ideo.

Kial vi decidis fari duan filmon pri la sama temo?

La unua projekto, kiun mi faris pri Esperanto estas “viva dokumentfilmo” nomata “Utopia in Four Movements” (Utopio en Kvar Movimentoj), kiu temas precipe pri kelkaj el la ideoj menciitaj supre. La verko rigardis al kvar malsimilaj historioj, kiuj pritrakas utopion iumaniere. Kun tiu projekto mi volis levi subtilajn demandojn, kial ni ne plu vivas en utopia erao kaj kion tio diras pri tio kio ni estas nuntempe. Do, unu el la partoj de tiu pli granda laboro temas pri Esperanto, alia pri la plej granda aĉetcentro en la mondo, la tria parto estas pri la revolucia ideo kaj pri revolucia usonano kiu loĝas en Kubo. La maniero per kiu tiu dokumentfilmo funkcias, estas ke mi ĉeeste rakontas ĝin kaj muzikgrupo ludas fone dum la filmo estas surekranigata. La filmo ekzistas nun en tiu viva formo. Ĝi kvazaŭ estas miksaĵo inter filmo kaj arta prezento. Ni prezentis ĝin tiel ĉirkaŭ la tuta mondo – en Varsovio, Instanbulo, Amsterdamo, Kanado kaj en multaj lokoj en Usono.

La materialo (filmado kaj intervjuoj) en “La Universala Lingvo”, estas baze la sama, kiun vi uzis por krei “Utopia”. Ĉu “Universal Language” estas nur kromprodukto de “Utopia”?

Estas iom da komunaj trajtoj inter la du projektoj, sed ankaŭ estas multaj malsimilaĵoj. Mi mem rakontas “Utopion” tiel ke ĉiuj miaj pensoj kaj komentoj pri Esperanto venas de mi. En “La Universala Lingvo” mi entute ne estas kaj la historio de Esperanto estas rakontata per intervjuoj kun kelkaj signifaj homoj en la Esperanto-movado – Renato Corsetti, Humphrey Tonkin kaj Arika Okrent – do la filmo respegulas plej multe iliajn ideojn. “La Universala Lingvo” ankaŭ estas pli longa ol la Esperanto-parto en “Utopio”, do estas pli da materialo tie.

Ĉu vi ankaŭ utiligos la alitemajn materialojn el “Utopia” por krei memstarajn filmojn pri tiuj temoj?

Mi fakte prenis ĉion, kion mi filmis pri la plej granda aĉetcentro en Ĉinio kaj produktis memstaran mallongfilmon antaŭ kelkaj jaroj*. Tiu ĉi peco iom malpli rigardas al aĉetcentroj kaj vendejaroj ĝenerale kiel io utopia kaj traktas precipe nur tiun aĉetcentron kaj la historion ĉirkaŭ ĝi.

* Filmo pri plej granda aĉetcentro en la mondo: www.pbs.org/pov/utopia/

Kiel disvolviĝis la esplora fazo por “La Universala Lingvo”?

Mi havas ĵurnalisman fonon, do mi vere amas esplori kaj serĉadi. En tiu ĉi projekto specife – ĉar mi ne estas esperantisto – ŝajnis al mi grave pasigi signife longan tempon provante lerni pri Esperanto, pri la historio de la lingvo kaj pri la aktuala movado. Tiel dum la tempo, mia perspektivo kreskis kaj espereble mi fariĝis pli aktuale informata. Mi iris al tri Universalaj Kongresoj: en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo kaj parolis kun pluraj esperantistoj tie. Mi ankaŭ klopodis paroli kun kiel eble plej multaj “spertuloj”. Mi iris al la admirinda Esperanto-Muzeo en Vieno kaj faris esploron dum pluraj tagoj. Tiam mi ankaŭ klopodis aŭdi malsimilajn esperantistojn kaj informiĝi pri iliaj vidpunktoj. Kompreneble, ekzistas probable tiom da vidpunktoj pri la lingvo kiom da Esperanto-parolantoj! Kion mi provis fari estas sintezi ĉion, kion mi lernis pri Esperanto dum la pasintaj jaroj kaj paroli pri la lingvo laŭ maniero plej justa kaj ĝusta kiel eblis.

Ĉu la scenaro ŝanĝiĝis dum la konkretigo de la filmo?

Filmfarado estas komplika; kiam vi muntas dokumentfilmon, estas multaj aferoj, kiujn vi volas aldoni, sed ne ĉio funkcias laŭ filma senco. Ekzistas kelkaj aferoj, kiuj povas esti interesaj, aŭ eĉ gravaj, sed se vi ne povas fari ke tiu parto plene funkciu surekrane, vi probable ne enmetos ĝin. Verdire, kiam mi faras filmon, mi volas ke la spektanto restu kaptita de la komenco ĝis la fino kaj volas spekti. Do ĉi-kaze estis kelkaj historiaj aferoj, kiujn mi dezirus enmeti sed mi ne sukcesis funkciigi ilin – kutime ĉar mi ne trovis sufiĉe da filmmaterialo. La historio pri Moresnet, ekzemple – la landeto proksime al Belgio, kiu planis adopti Esperanton kiel oficialan lingvon en la komenco de la 20-a jarcento. Mi simple ne povis trovi bonajn bildojn por enmeti tion. Mi ankaŭ enmetus pli pri Zamenhof, sed kiel vi scias, krom pozaj fotografaĵoj, ne estas multaj bildoj liaj. Do, kion mi celas diri estas ke oni decidas kiom multe da historio iu filmo havos nur dum la munta fazo.

En “La Universala Lingvo” estis intervjuitaj nur homoj, kiuj favoras al Esperanto. Kial ne kontraŭuloj?

Tio estas bona demando. Mi vere neniam pripensis inkludi kontraŭulojn al Esperanto en la filmo. Mi vere ne provis doni iun ekvilibron kiel ia televidnovaĵa programo. Mi kredas ke multaj ne-esperantistoj jam estas skeptikaj pri la lingvo. Do mia espero ĉi tie estas malfermi iliajn pensojn pri Esperanto. Mi ne faras iun propagandan filmon aŭ similan - “La Universala Lingvo” estas pozitiva portreto sed ankaŭ kritika en iu maniero. Sed ĝenerale, mi ne kredas ke inkludi Esperanto-kontraŭulojn vere aldonus ion al ĝi.

Oni asertis ke en la filmo vi montris Esperanto-parolantojn en klare malkomfortaj situacioj antaŭ la kamerao, kaj tio donas la senton ke vi ridindigis ilin. Kiu estis via intenco?

Mi volas emfaze deklari ke ne estas intenco mia ridindigi iun ajn. Kiel mi menciis antaŭe, “La Universala Lingvo” estas ama portreto. Mi alproksimiĝis al Esperanto kiel admiranto, kaj tio ne signifas ke mi estas tute senkritika kaj ne havas proprajn sentojn rilate al esperantistoj kaj al la historio de la lingvo, sed mi ripetas - mi faris tiun ĉi filmon por krei ion, kio pozitive ŝanĝos la manieron per kiu la publiko ĝenerale pensas pri Esperanto.

Unu el la aferoj, kiuj impresis min pri la esperantistoj, kiujn mi ekkonis dum la Universalaj Kongresoj kaj en aliaj lokoj, estas ke multaj personoj en la Esperanto-mondo estas unikaj kaj nepre individuaj. Mi pensas ke foje esperantistoj estas sentemaj rilate al tio. Sed honeste, mi pensas ke tio estas unu el grandaj reklampunktoj por la lingvo. Esperantistoj estas ĝenerale tre interesaj uloj. Kompreneble ekzistas kelkaj frenezuloj kaj stranguloj, sed tio ne estas entute malbona afero. Oni povas, kaj miaopinie oni devus uzi tion kiel fierindan simbolon.

Mi pensas ke via demando rilatas al la portretoj de Esperanto-parolantoj kiam la kamerao estas tre proksima al iliaj vizaĝoj. Mi uzis tiun metodon por elvoki ion el la personoj, kio rivelas erojn pri tio kio ili estas. Foje la vizaĝesprimoj kaj gestoj de la homoj en embarasaj momentoj diras multe pli ol vortoj kaj preskaŭ ĉiuj ne-esperantistoj, kiuj vidis la filmon, estis ravitaj de tiuj partoj. Do denove, mi neniel sentas ke la filmo malrespektas aŭ malestimas iun ajn.

Ĉu vi opinias ke la simileco montrata en la filmo inter socia planado, komunismo kaj Esperanto ankoraŭ validas en la nuntempo?

Ne, tute ne. En la filmo, Renato Corsetti kaj Arika Okrent argumentas nur ke unu el la plej gravaj periodoj por Esperanto - la 1920-aj kaj 1930aj jaroj - kunokazis kun epoko en kiu homoj vere kredis je socia inĝenierado kaj grandaj sociaj projektoj. Tio estis dum la fruaj jaroj de socialismo, la ideoj de Le Corbusier, Henry Ford kaj amasproduktado, la Ligo de Nacioj. Esperanto tute taŭgis en tiu ondo kaj pensmaniero. Mi certe ne kredas ke tiel estas nun - homo ĝenerale ne plu kredas ke tia projekto povus sukcesi. Ni celas multe pli malalte nuntempe.

Kial “La Universala Lingvo” daŭras mallonge?

Mi forte kredas ke ĉiu filmo havas idealan longecon. Kiam mi redaktas, mi neniam ekpensas ke mi faros 60- aŭ 90-minutan filmon. Mi longe redaktis “La Universala Lingvo” kaj, surbaze de la materialo kiun mi havis, tiu ĉi longeco ŝajnis ĝusta al mi.

Kian akcepton ricevis “La Universala Lingvo”? Ĉu ĝi jam montriĝis ĉe filmfestivaloj?

La filmo ricevas tre bonan akcepton. Mi ekmontras ĝin ĉe film-festivaloj nun. Ĝi partoprenos ĉe la havaja film-festivalo venontamonate kaj poste en multaj aliaj ankaŭ. Mi ankaŭ montras ĝin ĉe usonaj universitatoj kaj mi vojaĝas kun tuta programo de mallongaj filmoj kiujn mi faris, inkluzive “La Universala Lingvo”. Tre plaĉas al mi montri ĝin ĉe Esperantaj okazaĵoj kaj oni bonvole kontaktu min pri tiaj okazoj.

Kio laŭ vi, estas la plej granda baro kontraŭ Esperanto?

Do, tio estas iom peza demando. Honeste - kaj mi tre esperas ke mi ne ofendas iun dirante tion ĉi - mi kredas ke la Esperanto-movado malbone surmerkatigas sin. Mi scias ke iom strangas uzi vorton kiel “merkatado” en la kuntektso de io, kio estas nobla kaj pura. Sed verdire, en la mondo hodiaŭ, se esperantistoj volas antaŭenigi la lingvon kaj allogi pli da parolantoj, oni devas pripensi tiel. Mi kredas ke la aferoj kiuj allogas ne-esperantistojn estas: la historio de la lingvo, la fakto ke ĝi estas profunde espera projekto (eĉ la nomo de la lingvo signifas “esperanto”), kaj ankaŭ la rave diversa esperantistaro hodiaŭ.

Ŝajnas al mi ke malgraŭ la neideala surmerkatigo, Esperanto ĝuas momenton en kiu estas ondo de intereso pri la lingvo kaj oni pririgardas ĝin serioze kaj respekte (kaj ke mia filmo spegulas tiun fenomenon). Mi esperas ke mia filmo povas diskonigi Esperanton. Kiel mi diris, mi kredas ke ĝi estas pozitiva bildo. Kaj la fakto ke ne-esperantisto faris ĝin montras ke ĝi ne estas propagandaĵo.

Pri kiuj projektoj vi nun okupiĝas?

Nun mi faras kelkajn mallongajn filmojn por malsamaj artaj muzeoj, alian dokumentan filmon pri la nebulo en San Francisco kaj trian projekton pri la desegnisto-viziulo Buckminster Fuller.

Kio estas via plej granda ambicio kiel dokumentisto?

Tio estas grandega demando! Mia ambicio kiel dokumenta filmisto estas nur komuniki sur profunde emocia nivelo ion pri la vivo en la hodiaŭa mondo. Mi estas fanatikulo pri arto, kiu kreas ligojn inter homoj. Mi pasie interesiĝas pri la mondo, kaj mi kredas tre profunde ke aferoj povas radikale malsamiĝi kaj pliboniĝi. Mi admiras kreemon, imagpovon kaj la homaron. Do mi esperas ke miaj filmoj helpos celebri kaj kuraĝigi ĉion ĉi.

Ĉu vi ŝatus ion aldoni?

Unu afero kiun mi volas mencii, estas ke mi klopodis produkti DVD-on de La Universala Lingvo kiun oni povus distribui kiel eble plej vaste. Mi konatiĝis kun Alexander Osincev kaj lia grupo Filmoj sen Limoj. Multaj bonegaj volontulaj tradukistoj helpis traduki la filmon en 20 lingvojn. Do, la DVD havas subtekstojn en la ĉina, korea, malta, franca, hispana, germana, bulgara, kaj multaj aliaj lingvoj*.

* Por mendi la DVD-n de “La Universala Lingvo”:

Mi esperas ke tiu ĉi filmo havos signifon por esperantistoj, sed ankaŭ kredas ke “La Universala Lingvo” povas esti io, kion esperantistoj povas montri al siaj ne-esperantistaj amikoj kaj familioj kaj post kiam ili vidos la filmon, ili estos pli malfermaj kaj interesataj pri la lingvo.

“Utopio por mi estas mirinda kaj valora ideo”.

“Esperanto ĝuas momenton en kiu estas ondo de intereso pri la lingvo kaj oni pririgardas ĝin serioze kaj respekte”

“Esperanto-movado malbone surmerkatigas sin”

Tradukhelpis: Neil Blonstein kaj Steve Brewer.

www.esperantofilm.comwww.dokumentafilmo.com