Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SCIENCO

Modernaj problemoj de la rusia buĝetado

Olga SHILYAEVA (Rusio, Kalashnikov ISTU)

Pasis jam pli ol 20 jaroj ekde kiam la rusia ekonomio transiris el registara regata sistemo al la merkatkondiĉa, do jam eblas fari konkludojn, riveli problemojn kaj trakti la perspektivojn de ĝia evoluado en la nova epoko.

Sed kiel ĉio komenciĝis por la “juna” postsovetia Rusio? La ŝanĝo de la ekonomiaj rilatoj fine de la 20-a jarcento ne estis akompanata de merkatkonformaj ŝanĝoj en la rimedoj kaj stiloj de la negoc-administrado. Planadprocedoj, uzataj en la sovetia ekonomio, dum la transiro al la merkata, evidentiĝis malefikaj. En tiuj kondiĉoj, la rusiaj entreprenistoj komencis haste pruntepreni okcidentan sperton. Tamen tre baldaŭ oni komprenis ke tiu procezo postulos longdaŭran adapton al la rusia pensmaniero — necesis aranĝi novan sistemon de librotenado, impostado, asekurado, financmastrumado, kontrolado ktp. Ĝis nun la rusiaj ekonomiistoj disrastas la multnombrajn sekvojn el tiuj problemoj.

Tre malfaciligis la situacion la manko de metodaro kaj sufiĉa scienca bazo pri la buĝetada fako. Nia analizo de la enlandaj literaturaj fontoj montris ke hodiaŭ eĉ ne ekzistas integra kaj profunda scienca termino de la vorto “entreprenbuĝeto”. Praktike pruvas tion la fakto, ke ĝis nun multaj rusiaj manaĝeroj egaligas la vortojn “entreprenbuĝeto”, “negoco-plano” kaj “antaŭkalkulo”. Kaj por multaj ĝis nun la vorto “buĝeto” asociiĝas kun “ŝtata buĝeto”.

Kiel do kompetente difini la vorton “entreprenbuĝeto”? La plimulto de la aŭtoroj sub tiu vorto komprenas monajn en- kaj elspezojn de firmao, detale planitajn por iu periodo por atingi konkretajn financajn kaj nefinancajn celojn. Aliaj aŭtoroj simple opinias, ke “entreprenbuĝeto” estas plano de entreprenvivo por la aktuala tempo — kvaronjaro aŭ jaro — ekzemple. La restantaj skribas, ke “entreprenbuĝeto” estas financa plano, kvante respegulanta taktikajn kaj strategiajn celojn de la entrepreno kaj la metodojn por atingi ilin.

Tiel ekzistas multaj diversaj interpretoj de la vorto, sed laŭ ni ili estas ne sufiĉe profundaj kaj eĉ iom mallongaj. Do ni formulu kaj sekvu nian propran gloson: “Entreprenbuĝeto” estas oficiala dokumento, farita en natura kaj mona kalkuloj por difinita mallongdaŭra periodo, subigita al la strategiaj celoj de entrepreno kaj respegulanta:

1) la bilancon de planataj en- kaj elspezoj.

2) la resursojn por ilin atingi.

3) la financan staton de entrepreno por planata periodo.

Ĉi tie ni iom haltu. Ŝajnas, ke vi embarasiĝis kaj laciĝis pro la multaj specifaj vortoj kaj emas ne plu legi la artikolon. Vi opinias, ke la artikolo estas tro enua, kaj vi tute ne komprenas tion, pri kio ĝi temas. Permesu al mi seniluziigi vin. Vi scias tion, kio estas buĝetado! Kaj en via vivo vi vidis almenaŭ unu buĝeton — la financan buĝeton de TEJO! Do por iom pli bone kompreni la tekston, faru analogion kun ĝi.

Ni daŭrigu. Montrante la problemon pri la metodaro, ni transiru al la praktikaj problemoj de la rusia buĝetado. Tipaj problemoj estas la sekvaj:

Fragmenteca buĝetado. Multaj ekonomiistoj, verkante nur buĝeton de monmovo kaj buĝeton de en- kaj elspezoj, opinias ke ili vere aranĝas buĝetadon en siaj firmaoj. Ili ne komprenas, ke tiu planadmodelo permesas kontroli nur la bazajn parametrojn de la firmao-agado kaj difini normojn de elspezoj nur postfakte(!). La ĉefa kialo de buĝetado — optimumigi negoco-procezojn kaj racie uzi financajn resursojn — en tiu kazo ne povas esti efektivigata. En buĝeto de monmovo, por eviti monmankon oni fermas kasajn ŝirojn per restriktado de elspezaj artikoloj, sed eble estus pli efike uzi kreditojn kaj pruntojn — do krei buĝeton de monvarbado.

Jen tre ofta ekzemplo:

Enspezoj: 1000 eŭroj

Elspezoj: 1010 eŭroj

Resto: -10 eŭroj.

Por ke la resto ne estu minusa, oni malaltigas la elspezojn je 10 eŭroj, ekzemple per rifuzo de reklamado. Sed ĉu tiu rifuzo de reklamo (aŭ iu alia elspezo) pasos sendanĝere por la kompanio? Eble se oni konservus la estantajn sumojn de en- kaj elspezoj kaj prunteprenus monon (10 eŭrojn) en banko, oni ricevus profiton pli altan ol oni havus origine. Ja reklamo portas novajn klientojn, do enspezoj kreskos kaj espereble kovros ne nur la elspezojn por reklamo, sed ankaŭ kreditajn procentojn kaj eĉ aperos profito. Tiel, por ne fari malĝustan decidon, krom la monmovan buĝeton, necesas fari buĝeton por monvarbado kaj buĝeto por en- kaj elspezoj. Tamen oni ne povas ĝuste verki buĝeton de en- kaj elspezoj sen la buĝetoj por varproduktado, vendado, rektaj kaj nerektaj elspezoj. Resumante: ju pli multe da interaj ĝustigitaj kalkuloj vi faros, des pli trankvile vi dormos.

Praktike ni vidas, ke pro la fragmenteco, la buĝetoj estas kreitaj per simpla multipliko de antaŭaj parametroj per “iu koeficiento”, ekzemple la preza indico. Aperas la sekva problemo.

Planado laŭ la principo “punkto atingita”. Laŭ tiu aliro, bazita sur la korektado de ĉiuj pasintjaraj parametroj per iu “speciala koeficiento”, videblas tendenco konservi la ekzistantan strukturon de en- kaj elspezoj. Tiel oni ne atentas eblan ŝanĝon de celoj, internaj kaj eksteraj kondiĉoj de entreprenfunkciado. Kiel oni decidas, kiu devas esti tiu “koeficiento”? Ĉu ĝi ne tro altigos aŭ male malaltigos la ciferojn?

Alia aspekto. Kiam dum planado oni uzas metodon por korekti la ciferojn en kelkaj punktoj, oni koncedas ke la ekzistanta labormaniero en la merkato kaj en la organizado de negoco origine estas pravaj. Se sekvi tiun logikon, la merkatkondiĉoj en perspektivo ne ŝanĝiĝos. Tio kontraŭas ĉiujn ekonomikajn leĝojn. Do fakte, tia pasiva agado malfermas pordon en la merkato al konkurenculoj.

Ofta praktiko:

Buĝetartikolo

Fakto de 2014

Preza indico en 2014

Buĝeto por 2015

1

2

3

4=2x3

Enspezoj sume, inkl. vendado de bombonoj:

1500

1,13

1695

- A-tipo (kun nuksoj)

700

791

- B-tipo

500

565

- C-tipo

300

339

Elspezoj sume, inkl:

1450

1638,50

- sukero

300

339

- faruno

250

282,50

- kakao

500

565

- nuksoj

400

452

Resto

50

56,50

Do se en 2014 la plej altajn enspezojn tiu kompanio ricevis de bombonoj A-tipo, ĉu eble en 2015 pro la financa krizo, ekzemple, la homoj ne ŝanĝos kutimojn kaj ne komencos aĉeti pli multe da aliaj bombonoj, ekzemple C-tipo, kiuj estas malpli kostaj. Sekve, la elspezoj de kompanio por aĉeti nuksojn malaltiĝos, ĉar la merkato plu ne postulos tiom da bombonoj kun nuksoj. En la tabelo tiu firmao ne konsideris tion, ĝi simple adaptis la parametrojn de la jaro 2014 laŭ la preza indico. Kiam fine de 2015/komence de 2016, ekonomiisto komparos la fakton kun la plano, tiu konstatos kiom neefika estis la buĝetado.

Lige kun tiu problemo ekzistas ankoraŭ unu.

Diverĝo inter taktikaj buĝetoj kaj la ĝenerala strategio de entrepreno. Simila agado kontraŭdiras la Sistemon de Ekvilibraj Parametroj. La tuta taktika planprocezo ne subigitas al la bazaj tezoj de la strategia politiko. La parametroj, indikitaj en la strategio, fakte montriĝas fikciaj kaj entrepreno laboras nur por labori. La motivado malaltiĝas, oni celas ne mastrumi per parametroj, sed nur mezuri ilin. La estraro analizas nur la financajn artikolojn, forgesante pri la ligo inter aliaj eroj de la Sistemo de Ekvilibraj Parametroj: Klientaro, negoc-procezoj, edukado kaj kreskado. Racia sintezo de la taktika planado kaj strategia filozofio — jen kio devas esti la kerno de la buĝetado en modernaj firmaoj.

Ekzemple, laŭ la ĝenerala strategio, iu kompanio en la jaro 2017 celas ricevi enspeze 4000 eurojn. Ekonomiisto faras la sekvajn kalkulojn:

Fakto

Buĝeto

2012

2013

2014

2015

2016

2017

Enspezoj, eŭroj

1350

1450

1500

1695

?

4000

Ĉu iu kredas, ke la kompanio povos ricevi 4000 eŭrojn en 2017? En 2016 devas okazi io eksterordinara por ke la kompanio povu atingi la celon. Do normale necesas paŝon post paŝo de jaro al jaro proksimiĝi al la pinto. Tio signifas, ke en 2015 la ekonomiisto devis plani ne 1695, sed pli ol 2500 eŭrojn (kaj kompreneble plenforte strebi atingi la ciferon).

Nekompreno de buĝetadceloj. Ofte estro, okupiĝante pri solvado de pluraj ĉiutagaj taskoj, ne komprenas (kaj eĉ ne imagas) ĉiujn avantaĝojn de buĝetado. Buĝetado en lia firmao neniel estas ligita kun estrado kaj havas nur formalan karakteron. Prerogativas taktika agado, kiu nur konstatas la aperintajn problemojn. Kiujn avantaĝojn donas do buĝetado?

Ĝi permesas montri problemojn dum antaŭprojektaj etapoj, malaltigi riskojn; interligas ĉiujn procezojn en la firmao, direktas ilin al unu komuna celo; kontribuas al pli racia uzado de resursoj; faciligas regadon de la financaj fluoj; helpas kunordigi la personaron, kreas motivadon; strukturas informajn fluojn en firmao; garantias “travideblecon” de la negoco.

Do resume: ĉiuj problemoj menciitaj en tiu ĉi artikolo, estas nur malgranda parto de granda komplekso de bremsaĵoj en la buĝetado de rusiaj entreprenoj. Dum la rusiaj negocantoj ne komprenos ke buĝetado estas vere efika rezultorientita administradilo, la profita firmagado restos nur revo. Estas strangaĵo, ke dum eksterlandaj entreprenistoj interesiĝas pri kreditaj populareclistoj, akciaj kurzoj ktp, en Rusio oni pensas kiel dekliniĝi de impostoj kaj impostkontrolo.

Tiu ĉi rubriko estas konstanta rubriko de la komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado (SFA). Vi estas bonvena skribi al sfa@tejo.org, se vi interesiĝas pri agado per Esperanto por scienco, fako aŭ organizo de scienca kaj faka agado.