Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Senglutena dieto: ne nur modo

Manuela Ronco – Italio

Gluteno estas proteino, kiun enhavas multaj grenoj, kiel tritiko, hordeo, aveno, sekalo kaj aliaj. Kelkaj homoj estas iom sentemaj al ĝi kaj preferas eviti ĝin en sia dieto, sed kelkaj aliaj havas fortan alergion aŭ suferas genetikan malsanon nomatan celiakio. Kvankam la senglutena dieto fariĝis nuntempe ia modo, ĉefe en Usono, gravas konscii ke por alergiuloj kaj celiakiuloj eĉ spuro de gluteno povas esti tre danĝera. Oni nesubtaksu ilian problemon.

Kiel nutriĝas celiakiulo?

La unua paŝo por manĝi senglutene estas anstataŭigi ĉiujn produktojn normale faritajn per tritika faruno. En specialaj vendejoj, apotekoj kaj ofte en grandaj superbazaroj eblas trovi apartajn manĝaĵojn por celiakiuloj, kiel ekz. pastaĵojn, panon, kukojn. Hejme ankaŭ eblas baki ekzemple kukon, uzante rizan farunon aŭ miksaĵon de senglutenaj farunoj. Inter la grenoj, kiuj nature ne enhavas glutenon estas rizo, maizo, fagopiro kaj kvinoo. Krom tio, estas amaso da aliaj nature senglutenaj manĝoj, kiel legomoj, terpomoj, lakto, ovo, fiŝo kaj viando.

Ĝis nun ĉio ŝajnas relative facila, sed estas du tiklaj aferoj pri kiuj oni ofte ne scias, aŭ oni emas preteratenti.

Pro tio necesas sekvi apartajn konsilojn: oni devas...

Se vi havos celiakiulon kiel gaston, ĉi tiuj estas la bazaj reguloj por sekure nutri lin, sed la plej bona konsilo estas paroli antaŭe kun la homo, kaj sekvi liajn instrukciojn. Peti helpon montras ke vi ne volas ekskludi lin, sed samtempe ke vi zorgas pri lia sano kaj ne malalte taksas lian problemon. Mi ankaŭ avertu ke foje povas okazi ke vi pretigis ion, laŭ vi tute senglutenan, sed via gasto tamen rifuzas gustumi ĝin. Bonvolu ne ofendiĝi kaj ne insisti. Celiakiuloj bezonas esti 100%e certaj pri tio, kion ili manĝas, kaj ofte malfacilas taksi la nivelon de konscio de la aliaj homoj. Foje oni preferas rezigni kaj ne riski, kvankam tio povas ŝajni malafabla. Ne konsideru tion al vi persone celita.

Kelkaj faktoj pri celiakio:

Kia estas la vivo de celiakulo?

Kvankam la senglutena dieto tute forigas la fizikajn konsekvencojn de la malsano, permesante reakiri tute bonan sanstaton, la celiakuloj devas alfronti ĉiutage plurajn praktikajn kaj sociajn malfacilaĵojn. La ago manĝi, kiu por la aliaj homoj estas banala ĉiutagaĵo aŭ plezuro, por celiakulo iĝas ĉiam ebla danĝero. Celiakuloj havas malamikon, kiu povas kaŝiĝi en iliaj manĝoj: Imagu pasigi ĉiun tagon de via vivo kun tia sento... ĉu tio ne sonas streĉa? Efektive ĝi estas, precipe en la komenco, kiam oni devas alkutimiĝi al tiu nova vivmaniero kaj oni malfacile akceptas ne plu povi “manĝi normale”.

Celiakio estas kondiĉo, kiu draste ŝanĝas la vivon: oni ne nur devas ĉiam atenti pri tio, kion oni manĝas kaj kiel oni kuiras, sed oni ankaŭ devas ĉiam esti bone organizitaj, ĉar povas iĝi malfacile trovi ion manĝeblan. Oni ne povas simple eniri vendejon aŭ restoracion kaj aĉeti kion ajn oni volas. Kiam oni estas invititaj al vespermanĝo aŭ festo, oni devas antaŭsupozi ke ne eblos manĝi, krom se oni mem kunportos ion. Foje oni komencas multe limigi sian socian vivon, pro la embaraso, kiun tiaj situacioj kreas. Ne ĉiuj amikoj, familianoj, kolegoj estas sentemaj al la problemo. Ĉio pli facilas kiam oni havas la subtenon kaj la komprenemon de siaj proksimuloj. Krome, dum la sociaj okazaĵoj, oni lernas fokusiĝi pli sur la homoj ol sur la manĝoj, kaj ĝui ilian kompanion, sendepende de tio kio estas en la telero.

Leciono pri empatio:

Ne diru tion al celiakulo

Ve, estas terure!

Ne estas tiom terure kiel povas aspekti. Ĉiukaze ne agrablas daŭre esti memorigitaj pri kiom malfacila via vivo estas. Kiam estas homo sur rulseĝo, normale neniu iras al li dirante “Ve, estas terure!”, sed kiam homoj vidas ke vi ne rajtas manĝi iun kukon, ili ofte reagas kiel se tio estus la plej granda malbonŝanco en la vivo. Ĉiuj homoj havas siajn problemojn. Kulture oni kutimas doni multe da graveco al la manĝoj, sed vere ne estas dramo modifi sian dieton.

Ĉu vi ne volas nur gustumi?

Jes, ni volus, sed ni ne povas.

Tiom malmulte ne povas mortigi vin!

Tio ne signifas ke ĝi ne estas danĝera. Ne insistu kaj ne provu malpliigi la gravecon de nia nura kuraceblo.

Sed iu amiko diris.../mi legis en Interreto.../mia kuracisto diris...

Ne gravas. Oni diras ĉion kaj la malon de ĉio. Celiakiuloj kaj kuracistoj mem ofte malfacile elturniĝas en la kaoso de la (mis)informoj.

Estas same kiel esti vegetarano/vegano.

Ne, ĝi ne estas. Ni ne elektis tion, ni kontribuas al neniu bona kaŭzo per nia dieto. Ni havas malsanon. Eble vi celas: “Estante vegano, mi povas kompreni kiom malfacilas atenti pri la ingrediencoj de ĉiu manĝo.”

Ankaŭ mi ŝatus/devus manĝi senglutene!

Kial? Gluteno ne estas en si mem danĝera, nek malbonfartiga, nek dikiga. Se vi ne havas alergi-genon, forigi ĝin de via dieto senkiale estas simple stulte.

Ĉu tion vi rajtas manĝi? Kaj tion? Kaj tion?

Ne necesas ke vi streĉu, kaj streĉigu la kompatindan celiakiulon, por trovi en la bufedo ion, kion li rajtas manĝi. Li kapablas zorgi pri si mem. Anstataŭe vi povas diri: “Ĉu mi verŝu al vi glason da vino?”

Kio okazas se vi manĝas tion?

Se vi ekscivolas pri tio ĝuste en la mezo de bankedo, konsciu unue ke la respondo povas enteni klarigojn pri intestaj okazaĵoj, pri kiuj ne agrablas aŭskulti dum oni estas manĝantaj. Aliflanke, por la tiel nomataj “nesimptomaj celiakuloj”, la vera respondo povas esti simple “nenion”, ĉar vere nenio videbla okazas al ili, tamen ne konsideru tion kiel pruvon, ke ilia malsano ne estas vere serioza. Manĝado de gluteno damaĝas ilian inteston sammaniere. Krome, pripensu ke eble la celiakiulo ne tiom emas respondi al intervjuo ĉiufoje kiam li estas ĉe tablo kun aliaj homoj. Anstataŭe vi povas diri: “Ĉu mi povus poste fari kelkajn demandojn al vi?” aŭ “Interesus min scii pli pri tiu ĉi malsano: kiel mi povas informiĝi?”