Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KULTURO

Libera arto kaj senpagaj artistoj

Respondo al la artikolo “Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?” Kontakto n-ro 239/240

Sergeo TYRIN — Israelo

Dum la 45 jaroj en la filma industrio, Francis Ford Coppola rafinis sian personan unikan etikan kodon pri kreado de filmoj, kiu konsistas el 3 simplaj reguloj: 1) Verku kaj enscenigu nur originalajn scenarojn; 2) Produktu ilin helpe de la plej moderna teĥnologio; 3) Financu ilin per propraj rimedoj.

Komence de 2011, en konversaci-rondo kun lokaj studentoj en la Internacia Film-Festivalo en Marakeŝo, li prezentis sian vidpunkton pri la nuna stato de rajt-observado en la arta mondo:

“La lingvo de la kin-arto kreiĝis helpe de eksperimentado — de homoj ne plene sciantaj kion fari. Bedaŭrinde, post 15-20 jaroj, ĝi iĝis komerca industrio. Homoj akiris monon per la kino kaj ekdiris al la pioniroj: “Ne eksperimentu. Ni volas gajni nian monon. Ni ne volas riski.”

“Iam mi trovis citaĵon de Balzak*, kie li parolas pri juna verkisto, ŝtelinta kelkajn liajn prozo-verkojn. Kio preskaŭ igis min emocie larmumeti estis liaj vortoj: “Mi tiom ĝojis ke tiu juna viro prenis de mi.” Ĉar estas ĝuste tio kion ni deziras. Ni volas ke vi prenu de ni. Ni volas ke vi, unue, ŝtelu de ni. Vi prenos kion ni donas al vi kaj vi esprimos tion en via propra voĉo kaj jen tiamaniere vi trovos vian voĉon.

* Honoré de BALZAC (1799-1850), franca verkisto, ofte taksata la plej granda majstro de la franca realisma literaturo. [laŭ Vikipedio]

Tiel vi komencas. Poste, unu tagon, iu ŝtelos de vi. Kaj Balzak diris jene en sia libro: “Tio ĝojigas min tiom ĉar ĝi igas min senmorta; pasos 200 jaroj kaj homoj estos farantaj arton kaj iasence mi estos parto de tio.” Do, mi dirus tiel: ne zorgu ĉu estas dece prunti aŭ preni, aŭ fari ion simile kiel iu kiun vi admiras, tial ke temas nur pri la unua paŝo — kaj vi devas fari la unuan paŝon.

“Oni devas memori ke estas nur la lastaj kelkcent jaroj, maksimume, ke artistoj okupiĝas pri mono. Artistoj neniam akiradis monon. Artistoj havis patronon, kiel la gvidanto de la ŝtato aŭ la duko de Vajmaro aŭ kiu ajn, foje la eklezio. Aliokaze, ili havis laboron. Mi havas kroman laboron. Mi ja faras filmojn; neniu diktas al mi kion fari. Sed mi perlaboras mian monon en la vin-industrio. Vi laboru en alia kampo kaj vekiĝu je la kvina matene por verki vian scenaron.

La ideo ke Metallica aŭ iu rokmuzikisto estantas ekstreme riĉa ne nepre plu veros. Ĉar, enirante novan epokon, probable la arto estos senpaga. Povintus esti ke la studentoj pravas. Ili havu la eblon elŝuti muzikon kaj filmojn en komputilon. Oni pafmortigos min pro tiu ĉi diraĵo. Tamen, kiu diris ke arto devas kosti? Sekve, kiu diris ke artistoj devas perlabori per arto?

En la malnovaj tempoj, antaŭ iuj 200 jaroj, se vi estis komponisto, la sola maniero por vi gajni monon estis vojaĝi kun la orkestro en la rolo de dirigento, ĉar nur tiel vi estus pagata kiel muzikisto. Ne ekzistis surbendigo. Estis neniuj honorarioj pro registrita ludado. Kaj mi daŭre insistas: provu apartigi la kin-arton disde la ideo de mon-gajnado. Ĉar ekzistas alternativaj vojoj.

***

Francis Ford Coppola estas usona reĝisoro kaj scenar-verkisto, kiu filmis kelkajn el la plej konataj filmoj en la mondo, inter kiuj “La Baptopatro” (The Godfather), “Apokalipso Nun” kaj “La Konversacio”. En la komenco de la 70-aj, kune kun aliaj renomaj reĝisoroj, li promociis nekonvenciajn ideojn kiuj defiis la tiutempajn kino-teĥnikojn.

La plena intervjuo kun s-ro Coppola (en la angla) aperis en “99% by Bēhance” : http://the99percent.com/articles/6973/Francis-Ford-Coppola-On-Risk-Money-Craft-Collaboration.