Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

signoj de viv’

i.d.c

elektropopo

memeldonita - 2012

La plej nova albumo de Inicialoj dc, Signoj de viv’, aperas sub la nomo i.d.c.

Nu, ja temas pri inicialoj, do la nova skribformo estas tre taŭga, se ni memoras ke Eric Languillat, la artisto malantaŭ inicialoj dc, muzikumas ankaŭ en aliaj lingvoj per la sama i.d.c.

Unuavide, Signoj de viv’ tuj kaptas nian atenton pro la bela kovrilo. Malferminte la kartonan pakaĵon de la ko-disko, ni surpriziĝas la ena parto kaj ĝia beleco. Mi riskas diri ke ĝi, laŭ grafika koncepto, povas esti la plej bela KD-o esperantlingva, kiu iam aperis. Krom la beleco, ĝi spegulas la muzikan enhavon.

Do, ni iru al la ĉefa parto: la muziko — bonŝance la sona enhavo ne seniluziigas nin.

Male!

Signoj de viv’ havas specialan etoson kompare kun la antaŭaj albumoj. I.d.c. ne ŝanĝis sian stilon — ja ĉio konata estas tie — la trankvila elektronika bato, la melodiaj gitaroj kaj ĉefe la susura voĉo de Eric. Tamen, pli ol antaŭe, la nova albumo sonas unueca, kohera. Certe helpas al tio la klara kaj bonkvalita registrado kaj miksado, ĉio sonas pli bone ol antaŭe.

Se paroli pri etoso, laŭ mi, ĝi ne estas vintra, des mapli somera, sed foje ĝi sonas printempa kaj ĉefe aŭtuna, kun larĝa blua ĉielo kaj konstanta bloveto, kiel sugestas la kovrilo. Menciindas ke la kanzono “la fina venk’ ricevis bonegan muzikvideon, kiu, kvankam ne inkluzivita en la ko-disko mem, sendube kronas la aplaŭdindan laboron faritan super tiu albumo.

La albumo estas memeldonita kaj aĉeteblas fizike aŭ ciferece. Jen okazo, en kiu aĉeti nur la ciferecan version estas malprofito, se kalkuli ke la fizika albumo estas eta artobjekto. Krom la tekstoj, estas neniu plia informo, ĉu pri la komponistoj de la kanzonoj aŭ tekstoj, teknikistoj, grafikisto aŭ studio. Se tio signifas ke ĉio estis farita de Eric mem, jen plia gratulinda aplaŭdo!

Rogener PAVINSKI