Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

June kaj kune en Badajoz

Antonia Montaro

Laŭtaj aplaŭdoj aŭdeblas en la buso. Estas malfrua vespero kaj 63 karavananoj el diversaj flankoj de la mondo entuziasmas pri la alveno al la ejon de IJK 2018 en Badajoz.

La kongreso vere iĝis someretosa. La ĝardeno, meze de la ejo, havis centran rolon. Tie esperantistoj kuris, ĵetis kaj pafis ĝis plena elĉerpiĝo en la akvobatalo organizita de la Verdaj skoltoj. Alian tagon oni volvis inter si la brakojn en mezepoka danco, amike ekzercis sin pri flugdiskludo aŭ filmis viglan muzikfilmeton (trovu Muzikumejo ĉe Youtube). En la ĝardeno ankaŭ staris tre bela scenejo, ornamita per agrablaj lampetoj, buntaj lumiloj kaj kurteno. Ne malpli ol tri koncertoj okazis tie, kiuj montris imponan diversecon, kunlaboremon kaj lertecon. Spontane okazis eĉ diskejo en la ĝardeno ĝis oni plenrespekte movis ĝin al la drinkejo. Ĉiuj enlitiĝintoj kompreneble lasis siajn fenestrojn malfermaj pro la varmego.

Kaj jes ja, la temperaturo en Badajoz estis nekutime alta – pleje dum nia vizito 42 gradoj. La drinkejo provizis per malvarmaj trinkaĵoj kaj glaĉiaĵo. La tagaj programeroj malfacile konkursis kun la naĝejo, kiu troveblis dek paŝojn for. Kelkaj tamen allogaj ekzemploj estis arta ateliero, politika debato kaj pluraj bonkvalitaj kvizoj. Kaj se nek la naĝejo nek la oficialaj programeroj plaĉis al oni, eblis ĉiam lerni ludi novan tabloludon.

Fine la vespera programo estis la plej memorinda. Krom la koncertoj, okazis mikslingva kareokeo, kinejo de menstikla hispana filmo kun Eo-subtekstoj, internacia trinkomanĝa festivalo sur urba placo, bonhumora astronomia promeno kaj Gufujo kun dekoj da teospecoj.

En Esperantujo mi ĉiam sentis min bonvena kaj subtenata, sed ĉi tiu kongreso elstaris tiuflanke. Mi devas laŭdi la laboron malantaŭ la Aŭskulta Servo, kiu konsistis el tri volontuloj, kiuj dum specifaj horoj sidiĝis duope en ĉambro kun homoj kiuj bezonis paroli kaj esti aŭskultataj. Oni povis uzi la servon se oni sentis sin malkomforta, ekzemple ĉar oni spertis kulturan ŝokon, kverelis kun iu aŭ ricevis malfeliĉigan mesaĝon de familiano. Ĝi estas vere belega iniciato kaj mi esperas ke ĝi stabiliĝos kiel memkomprenebla parto de eventoj en la estonteco. Ankaŭ la membroj de la organiza teamo estis nekredeble helpemaj kaj bonkoraj. Eĉ la neesperantistoj kiuj laboris en la ejo, rimarkeble zorgis ke la partoprenantoj havu kiel eble plej komfortan kaj amuzan tempon. Mi atendis ke la ĝardenisto plendos kiam nia akvobatalo ĝenis lian laboron, sed anstataŭe li proponis ŝalti la akvospruĉilojn kiel granda finalo de la programero. Inter esperantistoj mi ofte spertis ion similan; mi surpriziĝis pri ies helpemo. Mi esperas ke mi neniam alkutimiĝos, kaj anstataŭe daŭrigos ekmiri, aprezi kaj ĝoji.