Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Minoritatoj en Star Trek

André Müller — Germanio/Svislando

La sciencfikciaj serioj kaj filmoj, libre aŭ ekrane, ofte ne nur montras la eblan vivon en la kosmo aŭ la estonteco, sed ankaŭ provas speguli kaj kritiki la situacion en nia hodiaŭa socio. Problemoj aŭ dubindaj kutimoj, kiuj ekzistas en nia mondo, retroveblas en sciencfikcio fojfoje en alia formo eĉ se la tiea mondo estas montrata kiel progresinta.

Unu el la plej famaj sciencfikciaj “mondoj” estas tiu de Star Trek. Kreita de Gene Roddenberry en 1966, ĝi ĝis nun produktis 12 filmojn, 6 seriojn kun entute 725 epizodoj kaj sennombraj romanoj. Jam ekde ĝia komenco Star Trek ne nur volis montri la vivon en la 23-a, 24-a kaj 22-a jarcentoj (depende de la serio) kiel pozitivan aŭ senprobleman, ĝi neniam temis nur pri teĥnikaĵoj aŭ aliplanedanoj. La ĉefaj celoj laŭ la kreinto estis montri niajn sociajn kaj mondajn problemojn kaj timojn en alia perspektivo kaj indiki eblajn solvojn, ĉar Star Trek kutime estas optimisma serio. Ankaŭ la temo pri minoritatoj videblas ofte, kaj precipe tiun mi nun pritraktos.

Minoritatoj (aŭ malplimultoj) inkludas evidente homojn el aliaj nacioj, kun aliaj haŭtkoloro, kredo, lingvo. Transprenata al la kosmo, tio inkludas ankaŭ diversajn specojn da aliplanedanoj, robotoj kaj aliaj estaĵoj. Mi ankaŭ volas inkludigi handikapitajn personojn kaj eĉ virinojn inter la minoritatoj. Nu, virinoj certe ne estas malplimulto, sed diskriminacio kontraŭ ili abundas ankoraŭ hodiaŭ, kvankam la situacio multe pliboniĝis. Estas do ankaŭ interese vidi, ĉu tio rimarkeblas en la historio de la serioj kaj filmoj.

Aliaj popoloj

Tre evidenta estas unue la miksaĵo de diversaj teraj popoloj sur la kosmoŝipoj en Star Trek, la ĉefaj oficistoj en la diversaj ŝipoj de la serioj venas el Usono, Rusio, Japanio, Skotlando, Francio, Anglio, Irlando, Barato, kaj kompreneble ankaŭ ĉeestas vulkananoj, klingonoj, betazedanoj, triloj, bajoranoj, talaksanoj, denobulanoj k.a. — do tute interkultura kaj interplaneda miksaĵo.

Certe la serioj temas grandparte pri la kontaktoj kaj konfliktoj kun aliaj popoloj en la kosmo, aliplanedanoj en ĉia formo. Plejparte ili estas homformaj (kaj eĉ tiu fakto estas klarigita en unu epizodo!), kaj ĉefe malsamas de teraj homoj per la aspekto kaj kulturo. Ofte evidentiĝas, ke tiuj diversaj popoloj reprezentas iun troigitan aspekton de nia propra kulturo, aŭ de kulturo ne-usona de nia kara Tero. Klingonoj — la konata, batalema raso kun sia fokuso pri milito kaj honoro — ofte estis komparataj kun teraj nacioj kiel rusoj aŭ mongoloj. Precipe dum la elsendo de Star Trek: The Original Series (1966-69) kaj en la filmoj la konflikto inter la Federacio, al kiu la Tero apartenas, kaj la Klingona Imperio forte similas al la malvarma milito inter Usono kaj la komunismaj reĝimoj en Eŭrazio. Pli poste, kiam ĉe ni la malvarma milito finiĝis, ankaŭ la situacio inter la Federacio kaj klingonoj pliboniĝis kaj ili iĝis, se ne bonaj amikoj, almenaŭ aliancanoj.

Ankaŭ la intrigemaj romulanoj kun sia ege efika sekreta servo en ĉiu serio estis sufiĉe malamikemaj, kaj montras kelkajn trajtojn de la (tiama) bildo pri Ĉinio kaj Germanio. Sklaveco, ambaŭflanka rasa malamo kaj religiaj konfliktoj estas oftaj temoj en la serio Star Trek: Deep Space Nine (1993-99). Tie, la kardasianoj okupis la planedon Bajor por pluraj jardekoj, sklavigis la popolon kaj subpremis ilian fortan religian kredon. La Federacio helpis al la bajoranoj rehavi siajn aŭtonomion kaj pacon. Tamen, malamo kaj malestimo regis inter tiuj du popoloj kaj sekvigis interesegajn agadajn fadenojn, en kiuj oni vidas multajn paralelojn kun ekz. la sklaveco en Usono, la nazi-tempo en Germanio kaj religiaj konfliktoj tra la mondo. Temp-vojaĝoj aŭ holografio povas eĉ rekte montri diskriminacion kaj la reagon de la ŝipanaro de la kosmoŝipoj EnterpriseVoyager.

Unu epizodo de la origina serio montras, laŭ mi plej efike, la sensencon de la antaŭjuĝoj pro haŭtkoloro: “Let That Be Your Last Battlefield” (Ke ĝi estu via lasta batalkampo), en kiu la kapitano Kirk subite antaŭstaras du aliplanedanojn, el kiuj unu estas blanka dekstre kaj nigra maldekstre, dum la alia estas nigra dekstre kaj blanka maldekstre. La du personoj malamas unu la alian, kaj evidentiĝas, ke jam estis jarmila batalo — ŝajne pro la haŭtkoloro kaj antaŭjuĝoj — inter la du rasoj de tiu planedo, el kiuj Bele kaj Lokai estas la lastaj vivantoj.

Sed ankaŭ sen koncentriĝo pri batalemaj popoloj kaj grandaj konfliktoj, videblas ŝanĝo dum la vivtempo de Star Trek: Prezentiĝas multaj popoloj sur fremdaj planedoj, kiuj ankoraŭ ne kapablas flugi tra la kosmo aŭ parte estas ankoraŭ en praindustria tempo. Tiaj specoj foje aperas en ĉiuj serioj, sed la imago ŝanĝiĝis: En la origina serio ili ofte aperas iomete primitivaj, kvankam ne ĉiam barbaraj. Ofte, tiaj popoloj estas romantikigitaj kaj ilia “sovaĝeco” celas aspekti ekzotika. En postaj serioj tio iĝis pli serioza kaj pli kaj pli gravis la Ĉefa Direktivo: Ne intermiksiĝu en la vivon de popolo sen interstela vojaĝkapablo! Ĉar la diversaj specoj en Star Trek tamen ĉiam havis “homajn” rajtojn, la manko de tio estas ekzemplita ĉe ne-homformaj vivuloj. En multaj epizodoj oni trovas ŝajne ne-inteligentan vivformon, pri kiu oni parte eĉ unue ne scias, ke ĝi vivas entute, nur por poste eltrovi, ke oni preskaŭ mortigis vivan, inteligentan estaĵon. Oni do lernas ne juĝi tro rapide.

Diskriminacio ankaŭ estas la temo en kelkaj epizodoj, kiuj pridiskutas, ĉu ekzemple robotoj/androidoj, hologramoj, inteligentaj komputilprogramoj aŭ nanomaŝinoj havu homajn rajtojn, ĉu ili povas mem decidi pri sia sorto, ĉu iu rajtas posedi ilin, ĉu oni rajtas konstrui pliajn ktp. Spektinda kaj emociiga epizodo pri tiu estas el la serio Star Trek: The Next Generation (La alia generacio) kaj nomiĝas The Measure of a Man (La mezuro de unu homo), kiu cetere en Germanio havas la taŭgegan titolon Wem gehört Data? (do “Al kiu apartenas Data?“, li estas androida oficisto surŝipe de la Enterprise, kaj oni diskutas, ĉu li povas mem decidi pri sia sorto). Nuntempe tiuj demandoj ne tro gravas por la frua 21-a jarcento, sed kun la daŭra evoluado ili certe iam iĝos priparolindaj.

Laste indas mencii, ke Star Trek eĉ estis jam dekomence tre progresema ne nur pri teĥnologio, sed ankaŭ pri moralo kaj akcepteblaĵoj: En la origina serio okazis la unua “mikskolora” kiso de la filma historio! La blankhaŭta kapitano Kirk interkisis kun nigra komunikadoficistino Uhura. Tio kaŭzis kaj ŝokojn kaj aplaŭdojn inter la tiamaj spektantoj.

Handikapuloj

Handikapeco nur malofte estas temo en la origina serio de Star Trek. En la dua serio, Star Trek: The Next Generation (1987-94), handikapulo estas ne nur parto de la ŝipanaro, sed eĉ ĉefa inĝeniero: Geordi La Forge jam estas blinda ekde sia naskiĝo, sed pere de teĥnologio li kapablas vidi eĉ pli de la elektromagneta spektro, havas do en kelkaj situacioj gravan avantaĝon kompare kun siaj kunuloj. Diskriminaciado pri li ŝajne ne okazas dum la serio, sed li tamen foje esprimas la deziron kapabli vidi “normale”. Pri la romulanoj ni ekscias en unu epizodo, ke tie ne ekzistas ia handikapeco, ĉar infanoj kun genetikaj difektoj estas abortigataj antaŭ aŭ mortigataj tuj post la naskiĝo. Tio ŝokas kaj kreas kruelan impreson en la spektanto, sed ankaŭ pritemas gravan demandon en nia mondo: Ĉe kiom granda genetika difekto la vivo ne plu estas vivinda kaj morto iĝas preferinda? La epizodo “Melora” de Star Trek: Deep Space Nine (Naŭa Profunda Kosmo) rekte okupiĝas pri persono, kiu venas de planedo kun multe pli malalta gravito; ŝi tial ne povas libere moviĝi, sed ĉiam bezonas rulseĝon aŭ aliajn helpilojn laborante sur la kosmostacio. Ĉiuj ĉirkaŭ ŝi estas helpemaj kaj zorgegas pri ŝia bonfarto, kio tiom pli ĉagrenas ŝin. Tamen, ĝuste pro sia handikapeco ŝi sukcesos poste savi el danĝera situacio du aliajn oficistojn. La epizodo do montras ne nur negativan sed ankaŭ (tro) pozitivan traktadon kaj tiel do malegalecon.

Virinoj

Pri la traktado kaj imago de virinoj en Star Trek oni ĝenerale povus verŝajne skribi doktoriĝan verkaĵon. Oni bone vidas, kiel ĝi spegulas la situacion de la virinoj inter la 60-aj jaroj kaj nun. Virinoj en la origina serio kutime estas nur helpantinoj por Kirk aŭ por la doktoro, ili alportas foje manĝaĵon, foje subskribendajn dokumentojn, sed ili apenaŭ ludas gravajn rolojn surŝipe (unu escepto: la komunikadoficistino Uhura). Aliplanedaj virinoj preskaŭ en ĉiu dua epizodo iĝas amantino de la kapitano. Tiu tre unuflanka vidpunkto ŝanĝiĝas tute en la aliaj serioj, kie virinoj (surŝipaj kaj surplanedaj) havas kutime rolon multe pli egalan al viroj. En Star Trek: Voyager (1995-2001) la ŝipon eĉ komandas kapitanino, Janeway (eble kun la celo montri ke, jes, ankaŭ virinoj scipovas komandi kosmoŝipon). En Star Trek: Deep Space Nine fremda kulturo denove ŝokas iomete la spektantojn, ĉar tie la t.n. ferengioj ne permesas al siaj virinoj forlasi la hejmplanedon, surhavi vestaĵojn(!), paroli kun fremduloj aŭ fari profiton. Ridinde, unuavide, sed ne tro malsame ol la situacia sur nia planedo antaŭ kelkaj jarcentoj kaj parte eĉ ĝis nun. Same, cetere, la ferengioj mem miras kaj primokas la egalan traktadon de homaj virinoj, kaj tiel denove la hodiaŭa situacio estas spegulata kaj priparolata de aliplanedanoj kaj tial pensigas nin. Feliĉe, tiu jarmila tradicio sur la planedo iom post iom ŝanĝiĝos dum la serio.

Skribinte pri ĉiaj tiuj situacioj, la ŝanĝiĝo kaj la statuso de minoritatoj en la 47-jara historio de tiu ĉi sciencfikcia serio, mi rimarkas denove, kiel diverse tiuj temoj kaj tiuj potenciale diskriminacieblaj grupoj estas traktataj. Ne unu simpla moralo estas ĵetata en la vizaĝojn de la spektantoj, sed situacioj estas montrataj de diversaj flankoj, ofte el la estonta perspektivo, aŭ de aliplanedanoj. Laŭ mi, tio estas unu el la ŝatindaj aspektoj de Star Trek — ĝi pensigas pri nia propra situacio, pri tio, kion ni povas ŝanĝi, kaj ĝi montras eblan, optimisman, sed simile neperfektan estontecon. Mi vere foje havas la impreson, ke por ĉiu problemo kaj situacio, por ĉiu fojo, kiam oni miras pri la ĝustaj aŭ plej moralaj decidoj, ekzistas jam Star-Trek-epizodo, kiu pritemas tion kaj estas konsiderinda.

Aperigita en Kune 2013/6

http://n-true.livejournal.com/tag/esperanto

Blogo de la aŭtoro: