Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

2012.07.28

ĈEFARTIKOLO

La stela scio

de antikvaj popoloj - de Grekio ĝis Ĉinio

Bill M. MAK – Honkongo/Kanado

Antikvaj popoloj observis la astrojn pro diversaj kialoj – lerni pri la sezonoj por terkulturado, noti tempon, interpreti ties signifojn ktp. La antikvaj ĉinoj kaj la baratanoj aparte interesiĝis pri la luno kaj observis ĝian movadon antaŭ la steloj.

Luno, suno kaj steloj

Ĉiutage, malgraŭ sia okcidenta moviĝo pro la tera rotacio, la luno fakte iom orienten progresas kaj troviĝas antaŭ malsamaj stelaroj, kiuj nomiĝas nakṣatra en la sanskrita aŭ xiu en la ĉina. Ĉar la luno moviĝas tra la ĉielglobo en ĉirkaŭ 27,3 tagoj (= sidera monato), troviĝas 28 xiu-oj aŭ “lunaj haltejoj”; en Barato, ambaŭ sistemoj de 27 kaj 28 nakṣatr-oj ekzistas. Tiel la antikvaj ĉinoj kaj baratanoj ekdividis la ĉielon laŭ la lunmovado.

Ankaŭ la babilonianoj dividis la ĉielon, ne laŭ la luna movado sed laŭ la suna movado. Ankaŭ la suno orienten progresas kiel la luno, sed multe pli malrapide. En unu suna jaro la suno revenas pli-malpli al la samaj steloj; ĉiumonate la suno orienten progresas dekduonon de la ĉielglobo aŭ 30° laŭ la ekliptiko. La proksimaj stelaroj, kiuj troviĝas en tiuj dekduonoj fariĝis la zodiako. Tiun ĉi sistemon la greka popolo prenis de la babilonianoj. Laŭ la originala ideo, kiam oni diras ke iu apartenas al la signo ekz. Leono, tio signifas ke la persono naskiĝis je la momento kiam la suno troviĝis en tiu zodiaka konstelacio. Pro diversaj kialoj kiujn mi klarigos sube, tio ne plu ĉiam validas.

La Planedoj

En la greka, la vorto planedo signifas vaganto (planētēs). Malkiel aliaj steloj, kiuj ĉirkaŭiras la teron sufiĉe regule, la planedoj moviĝas antaŭ la steloj, foje ankaŭ neregule. Por la antikvaj popoloj, kiuj supozis ke la tero ne moviĝas, la planedoj, kiuj inkludas la sunon kaj la lunon, certe havas apartajn trajtojn. Laŭ ties rapideco, jen la listo de sep planedoj naskiĝas: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero, Saturno. Nature, ili imagis ke la luno plej proksime ĉirkaŭiras kaj Saturno plej malproksime. Jen naskiĝis la greka tercentra kosmo, kiun okcidentanoj konis ĝis Koperniko. Ankaŭ la ĉinoj kaj hindoj konis ankaŭ la planedojn, sed iel la tercentra modelo ne naskiĝis en ties imagoj.

[Bildo 2]

La Planeda Semajno

Preskaŭ ĉiuj antikvaj popoloj iel adoris la planedojn. La maniero de la antikvaj egiptoj estas tamen iom aparta: ĉiuhore oni adoras malsamajn planedojn. Alivorte, ĉiuj planedoj laŭorde fariĝis reĝdio de la horo. Se oni komencas per Saturno, kiu estas la plej malrapida kaj malproksima por la unua horo, je la dudekkvara horo estas Venuso. Tial je la unua horo de la sekvanta tago, estas la Suno. Ĉar la planeda reĝdio de la tago estas same kiel la reĝdio de la unua horo de la tago, disvolviĝas la jena listo de reĝdiaj planedoj: Saturno, Suno, Luno, Marso, Merkuro, Jupitero kaj Venuso. Tiu ĉi ordo fariĝis la bazo de nia nuna koncepto de semajno, kvankam la semajno kutime komenciĝas ekde Dimanĉo (suno) jam tre frue, laŭ la latinaj aŭtoroj en la 2a jarcento.

La koncepto de planeda septaga semajno disvastiĝis de Grekio ĝis Barato iam antaŭ la 2a jarcento. Poste, pere de Budhismo, iam antaŭ la 8a jarcento, la ideo disvastiĝis ĝis Ĉinio kaj poste ankaŭ al Japanio kie la planeda semajnsistemo estas uzata ĝis nun. La ĉinoj tamen ne akceptis la sistemon ĝis la 20a jarcento, kiam la sistemo fariĝis internacia normo.

Planedo

Tago en E-o

Latina (dies﹍)

Sanskrita (﹍vāra)

Angla

Franca

Germana

Ĉina/Japana

Suno

dimanĉo

Sōlis

āditya

Sunday

dimanche

Sonntag

(suno)

Luno

lundo

Lūnae

soma

Monday

lundi

Montag

(luno)

Marso

mardo

Martis

aṅgāraka

Tuesday

mardi

Dienstag

(fajro)

Merkuro

merkredo

Mercuriī

budha

Wednesday

merkredi

Mittwoch

(akvo)

Jupitero

ĵaŭdo

Jovis

bṛhatspati

Thursday

jeudi

Donnertag

(ligno)

Venuso

vendredo

Veneris

śukra

Friday

vendrede

Freitag

(metalo)

Saturno

sabato

Saturni

śanaiścara

Saturday

samedi

Sonnabend

Samstag

(tero)

La Horoskopoj

La scioj pri la planedoj kaj la suna movado kunfandiĝis kaj fariĝis la bazo de la ideo de horoskopo. La vorto horoskopo signifas la observanto de hōra en la greka. Sed kio estas hōra? Hōra havis diversajn signifojn: kiel tempounuo, ĝi estas “horo”; astrologie, tio estas la leviĝanta zodiaka konstelacio je la momento de sunleviĝo de iu tago. En nia nuna lingvaĵo, se oni demandus kio estas via zodiaka signo, la respondo dependas de la naskiĝtago. Laŭ la “sidera horoskopo”, la zodiako estas ja la stelaro kie troviĝis la suno en la naskiĝtago. La dek du zodiakaj signoj komenciĝas per Arieso, kiu estis la astronomia pozicio de printempa ekvinokso dum la antikva tempo (2000 A.K – 100 P.K.). Tiun ĉi sistemon uzas ankoraŭ nun la baratanoj.

Sed pro la astronomia fenomeno, kiu nomiĝas precesio, la pozicio de la printempa ekvinokso okcidenten moviĝas. Ĉi-momente tiu punkto troviĝas en la signo Fiŝoj. La okcidenta horoskopo, kiu baziĝas sur la greka, sekvas ne la sideran difinon sed la ekvinoksan difinon. Pro tio, la horoskopaj signoj ne plu kongruas kun la stelaj signoj en la ĉielo. Tiu ĉi sistemo nomiĝas tropika horoskopo. Astronomie ambaŭ sistemoj kaptas nur parton de la originala sistemo: la unua – la stelojn, la dua – la astronomian difinon.

La horoskopo, kiel la planeda semajno, disvastiĝis al Ĉinio kaj Japanio ankaŭ pere de Budhismo. En la 6a jarcento aperis ĉina traduko de budhisma sutro, kiu nomiĝas Mahāsaṃnipātasūtra, kie troviĝas la sanskritaj nomoj de la dek du zodiakaj signoj. Komence la ĉinoj ne komprenis la ideon de horoskopo, sed iom post iom ĝi disvastiĝis en Ĉinio ekde la 8a jarcento dank’ al la disvastiĝo de esotera budhismo. Tamen pro la forteco de la tradicia ĉina numerologia divenado, la horoskopo neniam fariĝis populara.

La horoskopo alvenis en Japanion en la 9a jarcento kune kun la esoteraj budhismaj tekstoj. Ĝi fariĝis tre populara pro la sukceso de esotera budhismo en Japanio. Bedaŭrinde, la japanaoj, same kiel la ĉinoj, ankoraŭ ne komprenis la kalkuladon de planeda movado, kiu estas necesa por fari horoskopon, la “scienco” de horoskopa astrologio pereis en Japanio iam post la 12a jarcento, kiam mankis al la budhismaj astrologoj la metodo kalkuli la ĝustajn poziciojn de la planedoj.

[Bildo 4]

[Bildo 5]

Rimarkoj:

Bill M. MAK instruas sanskriton kaj budhisman filologion en la Universitato de Honkongo.