Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Vidpunkto

Stereotipoj kaj realaĵoj

Stanislavo Rusio

Ĉiam mirigis min kiom forta estas la homa inklino al stereotipoj. Tio estas tute komprenebla afero, ĉar stereotipoj donas al oni pretajn ŝablonojn, kiujn oni povas uzi sen pripensi la ĉiufoje alfrontitan problemon aŭ situacion. Religio, propagando kaj similaĵoj abunde liveras diversspecajn vidpunktojn - jam formitajn kaj pretajn por digestado. Kiam mi unue interparolis pri politikaj aferoj kun alilandanoj, mi estis preskaŭ ŝokita pro la abundeco de tiaj stereotipoj.

Cetere ne, plejgrave mirigis min eĉ ne tio, ke alilandaj amaskomunikloj manĝigas homojn per stultaĵoj - al tio mi antaŭlonge alkutimiĝis en Rusio. Mirinde estis kiom forte miaj oponantoj kroĉiĝas al tiuj ŝablonoj, kaj nur malmultaj post longa diskutado konsentis, ke eble iuj aferoj estis misprezentitaj al ili antaŭe. Plej bone tio vidiĝis dum disputado pri terorismo, Ĉeĉenio aŭ Gorbaĉov ks.

Sed antaŭnelonge mi havis okazon renkonti similan konduton en mia propra lando, eĉ urbo. Miaj konatoj - profesiaj aranĝistoj de kultureventoj - petis min fari ekskurson tra la urbo por Tatjana Miĥalkova, fama rusia dezajnistino kaj la edzino de la famega filmreĝisoro Nikita Miĥalkov, filo de aŭtoro de soveta kaj rusia himnoj. Ŝi partoprenis en la ĵurio de loka dezajnista konkurso kaj petis konatiĝi kun la urbo.

Dum nia unu-kaj-duonhora promenado tiu ĉefurba damo, multe vojaĝanta tra la mondo, estis multe mirigita, vidante purajn stratojn, bonajn konstruaĵon, kontentvizaĝajn homojn kaj - varman veteron! La lasta fakte ŝokis ŝin, alvenintan de neĝkovrita Moskvo en preskaŭ senneĝa Tjumeno. “Kiam mi vojaĝas al Eŭropo, mi telefonas tien kaj demandas pri la vetero, - diris ŝi. - Sed nun mi veturis al Siberio, do tuj prenis miajn plej varmajn botojn kaj vizonan felpalton”. Tiun palton ŝi estis devigita jen demeti, jen surmeti denove, ĉar sub ĝi ŝi havis nur malpezan robon - mi neniel povis helpi al la povrulino.

Fine de nia ekskurso ĉefurba stelulino demandis min: “Kial en televido oni montras nur malbonon, diras pri problemoj kaj neniam montras kiel reale vivas homoj en rusia provinco?” Mi havis nur unu respondon: “Malbonaj novaĵoj vendeblas pli rapide kaj multekoste”.

Ĉu vere necesas ke ĉiu homo vizitu ĉiun lokon en la mondo kaj interparolu kun reprezentantoj de ĉiuj nacioj, kredoj kaj politikaj partioj por ke oni finfine seniĝu je tiuj damnitaj stereotipoj? Aŭ ili ĉiam regos la homajn cerbojn?

Almenaŭ de nun mi ne plu miros pri stereotipoj, disvastiĝantaj en okcidentaj landoj. Se eĉ en mia propra lando bone edukitaj, kulturaj homoj nutras sin per falsaj bildoj pri regionoj de sia patrujo, do kion diri pri alilandanoj?