Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

SUSO MOINHOS – Tra la spegulo de poezio

Rogener Pavinski, kunlabore kun Nicola RUGGIERO

Kvankam la epoko, en kiu nun ni vivas, alkutimigis nin al sociaj retejoj por “amikiĝi” kaj al tujmesaĝiloj por komuniki, nenio pli fortas ol la vera fizika kunesto. Dise en la mondo, nia komunumo malofte povas fizike multnombre renkontiĝi – konstanta ekzempla escepto estas la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kiuj estiĝis ĝuste por tiu celo: ke kolektiĝu la “pacaj batalantoj” en “granda rondo familia”. Kial tiu ĉi enkonduko por prezenti nian sekvan gaston? Ĉar mi havis la ŝancon lin ekkoni persone ĝuste dum la lasta UK en Lisbono, kiam ni hazarde troviĝis en la sama plurlita dormĉambro.

Suso Moinhos naskiĝis en Vigo, Galegio, aŭtonoma parto de Hispanio. Filologo, tradukisto kaj de juna aĝo ŝatanto de poezio, li decidis “trairi la spegulon” kaj ne nur aprezi kaj traduki, sed ankaŭ verki poezie. Liaj poemoj publikiĝis en diversaj revuoj, ricevis premiojn, ĝis la rikolto de tiu laboro aperis en 2016 sub la titolo Laminarioj, lia unua poemlibro. En 2017 sekvis la aperigo de Memoraĵoj de Kampara Knabo, lia traduko de la plej legata libro de la galega literaturo. Kiel vi legos en la intervjuo, pliaj eldonaĵoj naskotas, sed restas demando.

Interreto nuntempe, anstataŭ provizi nin per pli da libera tempo, paradokse ŝajne igas nin pli kaj pli perdiĝi en tempo-malŝparigaj aferoj. Kiom da esperantistoj trovas tempon por legi literaturaĵojn, aŭ legas presintaĵojn entute? Necesas konsciiĝi ke en nia malgranda lingva komununo ni estas alkroĉitaj. Kiel ĉiuj, kiuj aktive publikigas en Esperanto, mi dividas kun li similajn sentojn: “Nenio havus sencon sen legantoj”.

Kiel vi spertis la Universalan Kongreson en Lisbono?

Mi ĝuis la UKon laŭ tri malsamaj vojoj. Unuflanke, mi tre ŝatis renkonti malnovajn amikojn, kiujn mi ne vidis de longe, malvirtualigi personojn, kiujn mi konis nur per Interreto, kaj ĉeesti interesajn programerojn. Due, mi havis ŝancon kontribui al la kongreso kiel volontulo pri la redaktado de la Kongresa Kuriero. Laste, prezentiĝis bona kialo por reviziti urbon al mi tre karan, kie mi loĝis dum du jaroj antaŭ longa tempo; la urbo multe ŝanĝiĝis, bedaŭrinde perdis grandan parton de sia esenco pro la turisma alfluo, kiu tamen donas riĉecon. Sed kiel iama lisbonano mi ankoraŭ konas sekretajn lokojn, kien rifuĝi en la urbo, for de svarmantaj homamasoj.

2. Vi lernis Esperanton sufiĉe junaĝe. Kio kaŭzis al vi interesiĝon pri lingvoj ĝenerale?

Eble la fakto, ke mi ricevis edukadon kun aparta atento al la lingva kaj kultura situacio en Galegio. Tuj post la forpaso de Franco oni enkondukis la portugalan (kiun ni nomas “galega lingvo”) en mian bazlernejon, unue per kantoj kaj literaturo kaj poste per instruado de kelkaj lernobjektoj. Tiel mi tre frue konsciiĝis pri la subpremo al lingvoj kaj kulturoj, kaj poste mi ŝatis la ideon de interpopola komunikado per neŭtrala lingvo. Nuntempe, ĉe ni la portugala plu estas rigardata de multaj duaranga lingvo de maristoj kaj kampuloj kaj, malgraŭ ĝia oficialeco, ĝia nombro de parolantoj draste falas ĉiujare.

3. Filologio estas scienco, poezio estas arto. Vi estas en ambaŭ enplektita. Kiel vi klarigus tiun ŝajnan kontraston?

Fakte filologio estas ne nur lingvoscienco ĝi studas ankaŭ beletron. Verdire, por mi la granda diferenco sidas en mia sinteno rilate literaturon. Por verki oni devas trairi la spegulon, ne plu rigardi tekstojn kiel analizendan materialon, sed kiel kreaĵon. Oni devas turni la vortojn en argilon, kaj per ĝi ekmodli ion novan. Meze situas tradukado el aliaj aŭtoroj: nepras kaj legi la originalon kompren-cele kaj rekonstrui ĝin poste.

4. En 2017 vi aperigis la tradukon Memoraĵoj de kampara knabo. Kial ĝi estas tiom speciala por la galega kulturo? Ĉu esperantistoj povas same ĝui ĝin?

La aŭtoro, Neira Vilas, verkis ĝin en Bonaero (1961), kien li enmigris. En tiu epoko, la verkistoj en Galegio volis krei modernaĵojn laŭ la franca modelo tiam furoranta; tamen Memoraĵoj troviĝis tute marĝene de tiu tendenco: ĝi estis puzlo de rememoroj pri la devenlando de la aŭtoro. Ĝi montras ruran medion, kiu poste rapide ŝanĝiĝis, sed kiun multaj legantoj rekonis. Tamen la vera forto de la romano estas la universaleco de la sentoj kaj emocioj verŝitaj en ĝin per rakontado, kiu similas sekreton, konfeson. Mao Zifu asertis, ke ĝi transportis lin en lian infanaĝon, kiam li trakuris la vojojn de sia ĉina vilaĝo. Jen ĝia potenco.

5. Ĉu tradukado en Esperanton estas pli defia ol tradukado en aliajn lingvojn?

Kutime oni tradukas en sian denaskan lingvon, kaj por mi Esperanto ne estas tia, malgraŭ miaj klopodoj bone elturniĝi en ĝi. Tiu estas eble la plej elstara diferenco. La cetero dependas grandparte de la originala teksto. Ekz-e, Memoraĵoj prezentas aparte riĉan vortprovizon, kun abundo da frazeologiaĵoj (proverboj, esprimoj...), kiujn oni devas zorge redoni en la cellingvo. Sed por ne stumbli en tradukado ne ekzistas grandaj sekretoj: ĉio komenciĝas per abunda legado de bona literaturo en Esperanto. Kaj indas sekvi la konsilon de Waringhien: neniam publikigu ion ajn sen antaŭa provlegado; bonŝance mi disponis la tre utilan helpon de Sten Johansson kaj Antonio Valén por tiu tasko.

6. Kiel vi difinus poezion, kaj kio laŭ vi necesas, en la cerbo aŭ animo, por ĝui ĝin?

Tio estas la demando de unu miliono da spesmiloj. Mi ne kapablas doni al vi certan respondon, des pli en la nuna epoko, kiam la limoj inter poezio kaj aliaj artoj pli kaj pli stompiĝas. Sub bona poezio certe kuŝas multaj tavoloj da antaŭa legado de bonaj verkoj. La samon eblas diri pri ĝuado de poemoj, por kio efektive necesas ia kutimo: ju pli ni legas, des pli ni trovas voĉojn plaĉajn al ni.

7. En via poemaro Laminarioj (2016) eblas sekvi plurajn fadenojn interligitajn de komunaĵo, nome la maro, kiu ja povas esti metaforo de la vivo. Vi naskiĝis ĉe Atlantika Oceano sed ankaŭ Mediteraneo versigis vin. Kiel ili diferencas, kiu estis pli vivodona?

Temas pri du malsamaj mondoj. Por ĉeoceananoj Mediteraneo aspektas kiel interna maro, granda salakva lago kun tute aliaj odoro kaj temperamento. Mi ne povas ne senti min ligita al Atlantiko kaj al ĝiaj marbordoj. Mia avo, ĝisosta maristo, ofte parolis al mi pri la urbo kuŝanta sub la dunoj de Corrubedo, pri la granda roko Ferreira, kie mitologiaj estuloj alligis siajn ŝipojn, pri la laguno Carregal, kun ĝiaj subakvaj bovoj muĝantaj en tempestaj tagoj...

8. Aparte grava por vi estis via restado en Sicilio, tiel grava ke ĝi ŝajnis naski en vi fortajn sentojn kaj pensigajn meditojn. Ĉu ĝi plu estas inspirilo por vi?

La ebleco vivi en Sicilio venis en la ĝusta momento, kaj tiu restado sur la insulo efektive fariĝis tre elvokiva. Cetere, tiu sperto venis dank’ al Esperanto, tial ke mi vojaĝis tien por instrui la lingvon en du mezlernejoj. Mi sponge ensorbis ĉion, kion tiu marista vilaĝo, Mazara del Vallo, proponis al mi, kaj baldaŭ mi kunfandiĝis kun la loka vivo. Mi ĝuis ĉiun unuopan tagon, kaj revenis en mian hejmlokon tute alia. Sed pliaj inspiriloj venu.

9. Kiel poeto, ĉu vi verkas instigite de forta inspiro aŭ pli racie, flegante ĉiun vorton kaj frazon, eble revenante al ĝi poste kaj readaptante ĝin?

Antaŭ kelka tempo mi babilis pri tio kun Elias Portela, galega poeto loĝanta en Islando, kaj ambaŭ konsentis: por verki poemaron aŭ eĉ unuopan versaĵon, gravas polurado, t.e., horoj da laboro. Aliflanke mi pensas, ke, ĉefe en libro-adoraj kulturoj, ni emas sanktigi eĉ la proprajn skribitajn vortojn; tial pluraj aŭtoroj rifuzas retuŝi siajn verkojn, kvazaŭ tiu aparta sinteno necesa por elplumigi aŭ klavadi versojn estus io apartenanta al la sfero de mirakloj. Tamen mi defendas la demamigon de tiuj niaj poemoj: ni apartigu ilin, metu en forgesigan tirkeston, poste retuŝu kiomfoje estos necese, kaj fine emancipu.

10. Ĉu iuj el viaj tradukitaj aŭtoroj pli forte entuziasmiĝis pri Esperanto, sufiĉe por eklerni ĝin?

Ne, kaj mi eĉ ne provas sugesti lernadon. Mi ŝatas alparoli ilin serioze, preskaŭ asepse, por antaŭsufoki eblajn ridojn, kiujn ankoraŭ Esperanto estigas ĉe pluraj personoj. Ni devas konscii, ke tio, kio por ni estas ordinara afero, por multaj estas nerealigita utopiaĵo komparebla kun fantasto-filma lingvo. Pluraj aŭtoroj, ĉefe poetoj, kiujn mi tradukis por Beletra Almanako, kiuj kutime parolas en Interreto pri plej eta apero en ĵurnalo de sia poemo aŭ deklamado, evitas mencii la esperantigon de iliaj tekstoj, probable timante publikan mokon. Mi preferus alian sintenon, sed respektas ilian decidon.

11. Pri kiuj projektoj vi okupiĝas nuntempe kaj kiuj estas viaj estontaj planoj?

Tre baldaŭ aperos ĉe la eldonejo Mondial mia traduko de La vundo (A ferida, 2004), novelaro de la galega verkistino Begoña Paz: dudek kvin historioj de roluloj en ekstremaj situacioj, ĉefe de virinoj, kiuj tamen sukcesas digne restariĝi. Kaj alia verko preskaŭ pretas: Vundita vento (Vento ferido, 1967), de alia galega aŭtoro, Carlos Casares; temas pri fama novelaro de tre bona prozisto. Mi esperas ankaŭ realigi la projekton de antologio de nuntempaj galegaj poetoj. Krome, ŝvebas en la aero ankaŭ aliaj ideoj, kiujn mi ankoraŭ ne povas senvualigi, kaj cetere, mi plu kunredaktos la literaturan revuon Beletra Almanako. Tamen nenio havus sencon sen legantoj; literaturo sukcesas kompletigi sian metamorfozon nur en la fino, kiam oni reinterpretas, vorton post vorto, la tekston/teksaĵon, kiu atendas deĉifradon.

***

https://suso-moinhos.webnode.pt

Retejo de Suso Moinhos

“Oni devas turni la vortojn en argilon, kaj per ĝi ekmodli ion novan”

“Tamen nenio havus sencon sen legantoj”