Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEKNOLOGIO

Kiel “Google” ekparolis en Esperanto.

Roĝer BORĜES — Brazilo/Hispanio

La kresko de Interreto alportis al la mondo kolektivan konon tuj alireblan por miliardoj da homoj. Per simpla klako oni povas legi dokumenton lokitan en servilo, troviĝanta je miloj da kilometroj for, en iu fora lando en la alia flanko de la mondo. Sed kio okazas kiam ĝi estas skribita en la hinda, afrikansa aŭ islanda lingvo, kaj vi ne scipovas tiujn lingvojn?

En la jaro 2001, la teknologia firmao Google aperigis servon kiu teorie kapablas traduki ok lingvojn el kaj al la angla. Ĝi uzis la (tiutempan) plej modernan programaron por maŝina tradukado (MT). La rezulta kvalito de la tekstoj tamen ne estis tiel bona, kaj ĝi ne pliboniĝis multe en tiuj unuaj monatoj. Sed du jarojn poste, kelkaj inĝenieroj de la kompanio decidis aldoni pliajn lingvojn kaj fronte trakti la problemon.

Unu el tiuj homoj estis Franz Och, esploristo pri altteknologiaj projektoj el la militista agentejo DARPA. Lia antaŭa laboro estis precize pri nova teorio rilata al maŝina tradukado - tiel ke la lernado okazu surbaze de ekzemploj, ne de reguloj. Ke maŝino povus, samkiel la homoj, lerni. Tia alproksimiĝo tenis esperon pri multe pli bona traduka kvalito, sed ne estis tiam ankoraŭ pruvita. Li ricevis neatenditan telefonan proponon, kiu konvinkis lin, skeptikan, ke je Google-skalo tiu datumo-pelata enfokusiĝo povus funkcii.

Och kaj aliaj teamanoj subskribis kontrakton kaj ekigis la laboron. Komence la renovigado de la programero celis konkurenci en NIST, oficiala testado pri maŝina tradukado fare de esploraj institucioj kaj aliaj entreprenoj. Surprize, la amasa infrastrukturo por komputado de Google kaj ĝia kapablo procezi vastajn datumajn kvantojn subite rezultigis tre pozitive. Tiu estis granda turniĝa punkto: ĝi elmontris kiom efikaj povus esti la teorioj de Frank.

Bedaŭrinde, en tiu tempo ilia komputila sistemo estis tro malrapida por esti uzata kiel praktika servo. Necesis mil maŝinoj dum 40 horoj por traduki nur 1000 frazojn. Do la teamo koncentriĝu sur rapido, kaj unu jaron poste la sistemo povus traduki tutan frazon en nur unu sekundo, kaj pli bonkvalite ol antaŭe. Komence de 2006, Och aplikis la unuajn novajn lingvojn: komence la ĉinan, poste la araban.

Google anoncis sian statistikan MT-teknikon en la 28a de Aprilo, 2006. “Ĉar ni volas doni al ĉiuj aliron al la tuta informaro de la mondo, inkluzive de informoj skribitaj en ajna lingvo, unu el la ĉefaj iniciatoj en Google Research estas pri maŝina tradukado. Plejmulto de komercaj maŝintradukaj sistemoj uzataj hodiaŭ estis disvolvitaj surbaze de reguloj kaj postulas penan laboron por ke lingvistoj difinu vortaron kaj gramatikon. Pluraj esplor-sistemoj, inkludante nian, prenas tamen malsaman direkton: ni nutros la komputilon per milionoj da vortoj - kaj unulingvan tekston en la cellingvo, kaj ekzemplajn tekstojn fare de homaj tradukoj. Ni tiam aplikos statistikajn lerno-teknikojn por konstrui novan modelon. Vi nun povas vidi la rezultojn per vi mem.”

Dum la sekvaj ses jaroj la teamo laboris ĉefe pri kerna tradukad-kvalito kaj lingva kovrado. “Ni povas nun traduki inter 64 malsamaj lingvoj, inklude de multaj kun malgranda Interreta ĉeesto, kiel la bengala, la eŭska, la svahila, la jida, eĉ Esperanto”, skribis Och en la oficiala blogo de Google.

Hodiaŭ estas pli ol 200 milionoj da aktivaj uzantoj ĉiumonate en la retejo translate.google.com. Ŝajnas ke homoj ankaŭ avide uzas la tradukilon survoje - poŝtelefona trafiko kvarobliĝas jaro post jaro (verŝajne lingvaj baroj neniam estas pli akraj ol kiam oni vojaĝas). Kaj tiuj uzantoj estas vere tutmondaj: pli ol 92% de la trafiko venas el ekster Usono.

Ĉiutage Google Translate tradukas proksimume tiom da teksto kiom vi trovus en 1 miliono da libroj. Alimaniere, oni povus diri ke ĉion, kion produktas ĉiuj profesiaj homaj tradukistoj de la mondo en unu jaro, la aŭtomata sistemo de Google tradukas en unu tago. Per ĉi tiu takso, la plimulto de la tradukado de la planedo estas nun farata per la usona firmao. Kompreneble, por nuancitaj aŭ gravaj tradukoj, nenio ĝis nun venkas homan tradukanton - Och mem asertas, ke lia teknologio multe pli bone funkcias por traduki novaĵojn ol novelojn (“kaj ne klopodu poemojn!”). Laŭ li, dum maŝina tradukado ebligas al aliuloj paroli sian propran lingvon en internaciaj konversacioj, spertaj lingvistoj fariĝas pli bezonataj ol iam ajn.

Ni momente imagu estontecon kie ĉiuj en la mondo povas konsumi ĉiujn ideojn kaj disvastigi la siajn, negrave en kiu lingvo ĝi estas. Celante tion (kaj kompreneble, por vendi anoncojn en via lingvo), Google jam liveras tujan tradukadon por retpaĝoj en sia navigilo Chrome, subtekstoj ĉe YouTube, ĝenerala teksto sur bildoj kaj voĉa parolado en poŝtelefonoj. La ideo estas malkonstrui la lingvan muron kiu daŭre apartigas homojn ĝis la... fina venko?