Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

István Ertl

... etas. “Kiel la mondo etas!” — Jen frazo kiun ni kutimas uzi renkontante domnajbaron en la Namibia dezerto, aŭ samideanon, kun ĉiam samaj ideoj, dektrian fojon en iu antipoda Universala Kongreso.

Nu, “eta estas bela”, asertas konata diraĵo. Kiel loĝanto de Luksemburgio, mi estus la lasta kiu tion kontestus. Unu el la plej etaj ŝtatoj de Eŭropo — kvankam ne tiel miniatura kiel Vatik(n)ano aŭ Mon(s)ako —, nia malgranda granddukejo estas samtempe unu el la plej riĉaj landoj de la mondo. Ĝia ĉefurbo estas, laŭ iuj, vilaĝo kun la komfortaĵoj de metropolo. Unuflanke, ne mankas impona Nacia Teatro aŭ koncertejo — aliflanke, eblas vidi ĉefplace la ŝtatestron aŭ trovi sin naz-al-naze kun la ĉefministro en librovendejo. (Ambaŭ aferoj okazis al mi.) Mia najbarino fiere avinas futbaliston, kiu ludas en la nacia teamo (kiu — ne la avino, sed la nacia futbalistaro — malofte perdas je pli ol 3-4 goloj; foje pli ol mil spektantoj volas vidi matĉon ĝian.)

La lingvon de Luksemburgio, la leceburgan, parolas trionmiliono da homoj. Jen dimensio simila al tiu de la parolantaro islanda aŭ, eble, Esperanta. La leceburga estas sendube lingvo, ĉar ĝi havas armeon, mil-homan, kie ĝi estas lingvo de ordonoj — eĉ por soldatoj sen luksemburga ŝtataneco. Pri la leceburga eldoniĝas vortaroj kaj lerniloj, vigle diskutas gramatikistoj formojn preferatajn. Novvortojn oni pruntas el la franca aŭ germana, aŭ ĉerpas elinterne... tamen, eternaj komencantoj plu luktas en kursoj sen grandaj rezultoj. Kelkaj kabeas, kiel Jules Hoffmann, iĝinta franco kaj, lastjare, Nobelpremiito pri biologio.

Imagu mondon kie la leceburga lingvo venkis. Ĝi estus mondo lingve justa, ĉar preskaŭ neniu havus denaskan avantaĝon por lerni idiomon kun multe da internaciaj vortoj. Ne mankus financa subteno, glatus la vojo de pagemaj bankoj al lernejaj benkoj.

Jen mia solvo. Nun: al la fina venko!