Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo... falsas.

Ĉio falsa: la ridetoj, la diretoj, la direktoj, falsas eĉ la kabaretoj. Se radion vi aŭskultas, en ĝi ĉio falson kultas. Kiu televidon spektas, la realon ne respektas. La gazetoj kaj revuoj estas mensogplenaj truoj. Kaj precipe interrete venas falsaĵaro prete! Kiu ĉion ĉi konsumas, ties kap’ obtuze zumas: sen distingi falson, veron, tiu perdos la esperon iel la mondon kompreni.

Aŭ: ni devos krome peni. En la nuna mond’ necesas ĉion serioze preni, sur pesilotasojn loki, ekvilibron elprovoki.

Kiel esploristo rolu, ĉion ĝis la fund’ kontrolu, sen pridub’ nenion kredu, ĉiam ĉu-u, ho-u, sed-u!

Nur sinteno plej kritika igos ke la vero tikla ekaperos. Kontraŭdire — sed ĉu tio sonas mire? La real’ ofte komplikas, kaj la homa cerb’ aplikas filtrojn de simpligo drasta, venas al konklud’ malvasta.

De la cerbo bona uzo estas se la feka njuzo* iras tra ĝi: analizo kaj fekunda kanalizo fluu tra la kampoj sekaj de la misinformoj fake-aj!

Kial diri tion? Nome, multaj homoj (tute home!) pri la analiz’ rezignas, en malkler’-malklar’ indignas, inter tim’, koler’ kaj ĝemo nutras sentojn de venĝemo.

Kiaj ili ni ne estu! Ĉiun informon ni testu, por ke homaj homoj restu ni, kaj ne nur pigre bestu.

*Fake news = (intence falsa) informo