Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...sin drogas. Por forgesi, por forgesti. Drogoj lulas kaj feliĉigas, drogoj detruas kaj mizerigas. Ĉiel ajn, drogoj abundas, de biero tra cigaredo ĝis heroino kaj... Esperanto.

Mia filino prelegas pri drogoj en la Novjara Renkontiĝo: germania aranĝo agrablega, kie ni kutimas pasigi, inter amikoj kaj senzorge, la semajnon post Kristnasko. Malgraŭ la frua horo, multaj aŭskultantoj okupas la seĝovicojn. Kelkaj esperplene demandas, ĉu okazos praktika ekzerciĝo, kun distribuo de specimenoj, aŭ nur teoria enkonduko. De la prelegantino ni ekscias pri la meĥanismoj de drogaj ekuzo, efikado kaj kutimiĝo. Kelkaj surpriziĝas ke eĉ vino, kafo kaj cigaredoj estas drogoj, kvankam Plena Ilustrita Vortaro atentigas pri tio en sia difino: “substanco stimula aŭ stuporiga, kiu povas kaŭzi psikan kaj korpan dependecon, ekz. kafo, tabako, alkoholo, kokaino, opio, heroino”. Sed kiam ni vidas per desegno kiel tiuj substancoj trompas niajn sinapsojn kaj rekte intervenas en nian nervosistemon, ni pli pretas kredi kion ni aŭdas.

Eksciante ke, laŭ la difino de la influa Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj, eĉ hazardludoj povas kaŭzi malsanecan dependon, iuj en la publiko faras rapidan komparon: ĉu ankaŭ Esperanto estas drogo?

La verdan drogon ni ĉiuj konas. Pluraj simptomoj de la dependeco ja klare ĉeestas, kiel altiĝo de la tolera sojlo je la konsumita varo, kaj neglekto de aliaj interesoj. Ofte tiu stato ekestas jam en frua aĝo, kaj estas tre malfacile forigebla poste. La mankosindromoj povas esti tre gravaj, ekde perdo de apetito ĝis kompleta deprimiĝo kaj malkapablo je normalaj homaj rilatoj. Ni, suferantoj de nia specifa dependeco, spertas eĉ kroman simptomon: ni konscie celas disvastigi nian malsanon al la tuta homaro.

Bedaŭrinde, ĝis nun ni ne sukcesis atingi ke la verda drogo estu malpermesita ĉie en la mondo. Ĉu eble leĝa malpermeso efike helpus plirapidigi la Finan Venkon?