Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... bonas kaj malbonas.

Kiam mi estis infano, la limoj de bono kaj malbono estis tute klaraj. Bona estis interalie Sovetio, kies simpatie varma ruĝo disradiis sur la mondomapo, kontraste al la frosta bluo de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. Iom perturbis min ke la ruĝaj landoj okupas relative malmulte da spaco, sed ne restis dubo ke ili gajnos terenon.

Lerneje mi eksciis ke en la antaŭaj epokoj ĉiam okazis subpremado. La instruistino klarigis ke en nia tempo, dum la diktaturo de la proletaro, tio plu validas: la multaj bonuloj subpremas la malmultajn malbonulojn. Tio trankviligis min, kaj mi televidis tre kontente kiel la lastaj usonanoj fuĝas per helikopteroj el “nia” Vjetnamio.

Nu, okazis ankaŭ malprogresoj. Kiam Pinochet forpuĉis la bonulon Allende, la unuan fojon mi komprenis ke militoj, murdoj kaj perforto okazadas plu en mia propra mondo, ne nur en histori-libroj kiuj montris la duan mondmiliton same forega kiel la faraonoj de Egipto. (Ne frapis min ke mia patro mem spertis la militon, sed ial ne la faraonojn.)

Kaj batego al mia mondkompreno venis kiam la bonula (ja komunisma) Ĉinio atakis la bonulan Vjetnamion. Mia mondbildo estis skuita – ĝustatempe, mi devas diri. Mi ja aĝis dek kvar jarojn. De tiam mi iom malpli kredas pri klaraj distingoj inter bono kaj malbono.

Krom ke... venis la jaro 1989. Komunismo retretis, la muro falis. La infanaĝa ekvilibro iel restariĝis, nur ke la rolantoj interŝanĝis lokojn. Prezidento Bush faris improvizan paroladon en Budapeŝto, kaj mi... aliĝis al junulara iniciato, iĝonta poste partio, Fidesz. Partio nur por bonuloj, evidente.

Pasis dudek ses jaroj. Fidesz plu estas partio, kaj ĝi regas Hungarion... nu, malbonule, por diri per infanaĝa simplo. Perfidante miajn idealojn.

Eble nun vi atendas la atendeblan kontraston, tiun pri Esperanto, kiu promesis al mi bonon kaj restis al mi ĉiam bona. Fakte, ĝuste tiel mi planis fini mian rubrikon. Ĉu mi faru? Jes!

Ĉar se mi rakontus la veron, tiam tuta numero de Kontakto ne sufiĉus.