Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...sin ŝarĝas. Temas pri ŝarĝo mensa. Se vi pensas ke mi celas nuran metaforon, figuran esprimon, vi eraras. Ankaŭ mi longe tiel pensis, ĝis mia edzino afable, plurfoje klarigis al mi pri kio temas.

En klasikaj famili-modeloj la viroj iris ĉasi mamutojn, kaj la virinoj vartis la fajron en la grotoj (por iomege troigi la situacion). En postaj epokoj, la distribuo de la taskoj restis sama: la “pangajnanto” plej ofte estis la viro, dum la edzino rolis kiel “hejmfaristo”, por uzi usonan terminon.

Dum progresis la ideo pri egalrajteco, ĉiam pli ofte ambaŭ duonoj de la tradicia paro laboris eksterhejme — sed la hejma aktivado de la viroj nur iom post iom kreskis, kaj kutime eĉ hodiaŭ ne egalas tiun de la partnerino.

Tamen eĉ kiam la disdivido de la taskoj iĝis pli ekvilibra, la “mensa ŝarĝo” tipe restis sur la virino. Pri kio temas?

Dum mia edzino vivis, mi obee sekvis ŝiajn petojn, sugestojn kaj ideojn. Ideojn pri la hejmaj farendaĵoj mi mem havis malmultajn — sed tio ne gravis, ĉar Fabienne “komandis”. Ŝi havis en sia kapo kompletan bildon pri la stato de la hejmo, kaj ankaŭ agendon pri la farendaĵoj. Tiel miaj propraj kontribuoj al la bona stato de nia domo (malplenigi rubujojn, pendigi vestaĵojn por sekigo, polvosuĉi....) iĝis puzleroj en la granda puzlo de la ĉiutagaj ordo kaj bonstato.

Nun tamen, restinte sola, mi komprenas ke, eĉ se iu zorgas enmeti duonon de ĉiuj puzleroj en la ĝustan lokon, zorgi pri la alia duono PLUS pri la harmonio de la tuta puzlo estas kompare multe pli granda tasko. Kaj tiu pluso estas la mensa ŝarĝo: aro da ideetoj, kiuj neniam forlasu vian cerbon, alie la ordinara ordo de via domo komencos disfali...

Honoron al ĉiuj kiuj surŝultrigas, ene de la familioj, ĉi tiun taskon... sed, precipe, ni trovu manieron, dum tio eblas, egale distribui la mensan ŝarĝon, la pensan pezon!