Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

De la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2013 en Poznano, Pollando, okazis la 29-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto — Arkones. Partoprenis ĝin 166 esperantistoj, ĉefe el Pollando, sed ankaŭ el Germanio, Brazilo, Hungario kaj aliaj landoj. La loko de la aranĝo jam la kvaran fojon estis la Fervojista Kulturdomo, situanta tre proksime al la urbocentro kaj ankaŭ al la stacidomo. La plejmulto de la partoprenantoj loĝis en la junulargastejo Cinnamon, kiu estis entute rezervita por ili.

La ĉi-jara Arkones estis la unua, kiun mi partoprenis. Certe surprizis min la nombro de la prelegoj. Okazis pli ol 30 kaj ne eblis partopreni ĉiujn, ĉar okazadis kelkaj samtempe. Foje tio kaŭzis grandan dilemon: kiun elekti? Mi mem ĉeestis kaj tre ŝatis interalie la prezentaĵon pri Astana — la plej juna ĉefurbo fare de Halina Gorecka. Mi ekinteresiĝis ankaŭ pri Nov-druidismo, kiun prezentis Bradio Moro.

Krom la prelegoj, Arkones abundis ankaŭ je artaj programeroj. La koncerton de Anjo Amika mi bedaŭrinde ne povis ĉeesti, tamen plaĉis al mi tiuj de la duopo ĴeLe kaj kaj de la duopo Birke kaj Bertilo. Dancemuloj certe ĝuis la muzikpecojn, kiujn vendrede vespere prezentis Kunar. Alia artaĵo, kiu okazis dum la semajnfino, estis la spektaklo Ma ma ma de Jarlo Martelmonto. Oni ne povas tamen forgesi pri la Miela Vespero, dum kiu koncertis interalie Klezmorim Sennomaj kaj Zuza Kornicka, kaj fine — Martin Wiese, parte kun Bertilo. Por mi nepriskribebla travivaĵo estis aŭdi kantojn, kiujn antaŭe mi konis nur el la interreto. Ĝuste tiun koncerton mi opinias la plej menciinda.

Kelkajn programerojn oni povas nomi nek prelegoj nek artaĵoj — ekzemple praktikaj ekzercoj pri aikido kun Mirejo Grosjean. Kuraĝuloj povis ankaŭ partopreni la RISKO-ludon, kiun gvidis Katalin Kovats. Venkis Paweł Fischer-Kotowski, kio ne surprizas — ja li estas la ulo, kiu havas la plej altan poent-nombron ekde la lanĉo de la ludo ĉe edukado.net. Mi mem fine gajnis nul poentojn, tamen certe ĝuis la kvizon.

Menciindas ankoraŭ, ke dum la aranĝo funkciis libroservo kun multegaj aĉeteblaĵoj — libroj, juvelaĵoj kaj t-ĉemizoj. Krome, estis stando de la eldonejo Sezonoj kaj oni povis aĉeti varojn de E@I. Mi bedaŭras, ke mi ne prenis kun mi pli multe da mono kaj mi aĉetis nur unu libron.

Mi ne scias, kiel mi povus mallonge priskribi la aranĝon kaj mian opinion pri ĝi. Certe ĝi estas tre agrabla memoraĵo, kiun mi konservos en mia memoro dum longa tempo. Mi ekkonis multajn homojn, kiujn mi antaŭe vidis nur sur fotoj, kaj mi renkontis tiujn, kiujn mi jam konis. Vagado tra la koridoro, babilado ĝis la nokto, dancado de La bambo, la etoso — por mi, novulo kaj ankoraŭ adoleskulo, ĉio ĉi estis rava.

Tamen pri kelkaj pliaj aferoj mi bedaŭras. Ĉefe, Arkones daŭras nur tri tagojn — fakte, du diurnojn. Pro tio mi eĉ ne vizitis la urbocentron. Sed tio estu alia kialo por reveni al Poznano kaj partopreni en la sekva, la 30-a Arkones post unu jaro. Laŭ mi la aranĝo certe rekomendindas por ĉiuj kaj mi esperas, ke ĉiujare ĝi proponos al la partoprenantaro pli kaj pli interesan programon kun pli kaj pli bona etoso.

Tobiasz Kubisiowski