Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Vegana vojaĝo en Koreio — kaj utilaj metodoj por manĝi vegetare aŭ vegane.

Russ WILLIAMS — Pollando

Por vegetaranoj kaj veganoj loĝantaj en relative konvene vegetaraj landoj, povas esti frustre kaj malfacile vojaĝi en malpli vegetaramikaj landoj, se oni volas manĝi en restoracioj por pli ĝui la lokan kuirarton kaj manĝetoson, anstataŭ ĉiam memzorge prepari propran manĝon. Des pli malfacile, se oni ne parolas la lokan lingvon.

Ekzemple, mi kaj mia edzino Anna vizitis Koreion en julio kaj aŭgusto 2017 pro la Universala Kongreso en Seulo. Ni multe ĝuis la landon, kiu agrable impresis nin diversmaniere. (Ekzemple, mi dezirus, ke ankaŭ en eŭropaj landoj estus senpagaj publikaj necesejoj ĉie, kaj tuja dono de senpaga akvo en restoracioj, kaj preskaŭ neniaj ĝenaĵoj kiel rubo, murskribaĉoj, aŭ publika fumado en homamasoj). Sed unu forta malavantaĝo por ni, kiel veganoj, estas tio, ke koreoj manĝas multegajn bonajn kaj sanajn vegetaĵojn sed ili kutime metas iomete da viando aŭ aliaj bestdevenaj produktoj en preskaŭ ĉiun manĝaĵon!

Tio estis frustra ĝenaĵo, ĉar estas multaj diversaj kaj (al ni) ekzotaj koreaj manĝaĵoj. Ni bone konis kimĉion (ĉefe el fermentinta brasiko, tamen iafoje kun fiŝsaŭco), sed dum tradicia manĝado oni ofte ricevas multajn kromajn teleretojn kun diversaj aliaj legomoj, faboj, algoj, rizoj, nudeloj, supoj ktp por dividi, ofte kun akraj kapsiketoj kaj aliaj bongustaj spicoj. Principe tiaj manĝetoj ne bezonas viandon aŭ fiŝsaŭcon, do ni volonte provis kaj ĝuis ĉi tiun miriadon da manĝaĵoj novaj al ni, kiam eblis.

Same kiel en multaj landoj, historie la tradicia korea manĝaĵo ne enhavas viandon en ĉio, sed la moderna amasa industriigo de bestobredado kaŭzis, ke homoj manĝas ĉiam pli multan viandon, ĉiam pli ofte. Mi rimarkas kroman fenomenon, temas pri tio ke lando, kiu suferis malriĉon kaj mizeron sed poste pli prosperas, ofte emas “pliluksigi” sian vivmanieron (malgraŭ ekologiaj kostoj), kaj viando estas unu tia luksaĵo, kiun koreoj nun ĝuas pli facile kaj malmultekoste ol antaŭ jardekoj.

Tamen ni ne malsatmortis sed elturniĝis kaj manĝis vegane dum niaj 3,5 semajnoj tie. Por ĉiu lando estas kelkaj utilaj metodoj por manĝi vegetare aŭ vegane:

Por trovi tiajn restoraciojn, tre utilas la retejo http://happycow.net antaŭ la vojaĝo. Ĝi listigas (kun komentoj de uzantoj) vegetarajn restoraciojn tra la mondo. Per ĝi ni trovis la (malmultajn) vegetarajn kaj veganajn restoraciojn en Seulo kaj aliaj urboj, kiujn ni vizitis. Preskaŭ ĉiuj tiaj manĝejoj, kiujn ni vizitis, havis tre bonajn veganajn manĝaĵojn — iafoje tre tradiciajn koreajn aferojn, iafoje okcidentajn hamburgaĵojn. Sed estis granda malavantaĝo, ke ofte ni devis vojaĝi longan distancon (perdante multan tempon) por atingi ilin. Seulo estas vere grandega urbo!

Do oni ankaŭ kompreneble volas elturniĝi en “normalaj” restoracioj. En Koreujo, tio ofte malfacilas, des pli se oni ne parolas koree. Dum la UK mem ne estis proksima aŭ facile atingebla vegetara manĝejo bedaŭrinde, kaj (elrevige) la manĝoservo de la UK tute prifajfis veganojn (malkiel la antaŭa UK en Slovakujo). Sed ni jam esploris kaj sciis pri preskaŭ-vegana ofta loka plado “bibimbap”, tradicia miksaĵo ĉefe kun rizo kaj legomoj, kutime kun ovo kaj eventuale viando. Oni preparas ĝin laŭmende, do ni sukcesis mendi sen la ovo kaj viando per iom da bazaj koreaj vortoj (kiujn ni lernetis de helpema korea kongresano) por diri “sen ovo, sen viando”.

Ankaŭ helpis, ke antaŭ la vojaĝo Anna trovis rete kaj presis veganajn kartojn kun korea teksto, kiu klarigis, ke ni ne manĝas viandon, ovojn, lakton ktp. En pluraj restoracioj ni enirinte montris la karton al kelnero por tuj facile kontroli, ĉu eblas manĝi ion ajn tie. Surprize, ofte la kelnero legis la karton, montris neintence komikan mienon de ŝoko kaj miro, kaj kapneis — nenio vegana haveblas tie: ĉio enhavas viandon!

Depende de la lando, specifaj lokaj kutimoj povas koincide helpi. En Koreujo estas multaj budhismaj temploj, kaj ofte estas ia vegana bufedo proksime al ili, kie monaĥoj kaj aliaj homoj manĝas. Ni vizitis plurajn tiajn lokojn kaj tre ĝuis ilin, ĉar tie estas tre tradicia korea manĝaĵo, sen viando. Unu tre vizitinda templa manĝejo, Baru en la antikva urbo Gyeongju, ne estis bufeda sed kun menuo, plejparte nur en la korea kun kelkaj anglaj priskribetoj. Ni ekmendis 2 aferojn, sed la kelnerino forte insistis, ke ni prefere mendu la unuan iomete pli kostan elekton, ĉar ni ricevos diversajn aferojn por provi, do ni konsentis. Sur ĉareto ŝi portis al ni multajn telerojn de diversaj koreaj bongustaĵoj. Ni manĝis ĉion kontente, kaj supozis, ke tio estas ĉio. Sed sur la ĉareto ŝi portis al ni duan raŭndon da frandaĵoj. Nun certe estas fino, ni sate pensis. Sed ŝi portis pli, kaj pli, kaj pli, ĝis ĉirkaŭ 10 fojojn, ĉiam novajn manĝojn por provi kaj ĝui. Ni sidis kaj manĝis 2 horojn! Tie ni provis tiom multajn koreajn aferojn novajn al ni. Tre memorinda bona sperto!

Alia tia ekzemplo de koincide helpaj lokaj kutimoj okazis por ni antaŭ jaroj en Kartvelio kaj Armenio. Tie multaj homoj estas kristanoj kun kutimo iafoje “fasti”. Sed tiu “fasto” ne vere signifis “ne manĝi”, sed simple manĝi sen bestdevenaj produktoj! Do ni lernis kiel mendi “fastan manĝon” kaj tiel ni povis manĝi lokajn tradiciajn aferojn, kiuj (koincide) estis veganaj.

Se oni rezignas pri la loka tradicia kuirarto, oni ofte povas elturniĝi vegane per vizitoj al ĉinaj aŭ tajaj restoracioj, kie ekzemple ofte estas pladoj kun tofuo anstataŭ viando. (Tamen en iuj landoj eĉ tio ne certas! Ni spertis ekzemple, ke en malvegana Francio, la ĉinaj kaj tajaj restoracioj ofte ne proponis ajnajn senviandajn pladojn, ve!) Ni manĝis ĉine aŭ taje kelkfoje dum la korea vojaĝo.

Fine, oni povas kompreneble esti helpata de simpatiaj lokanoj, kiuj konas ne nur la lingvon sed ankaŭ la etosojn kaj kutimojn de diversaj lokaj restoracioj. Dum nia korea vojaĝo, ni manĝis plurajn fojojn kun koreaj esperantistoj, kiuj sciis en kiuj lokaj “normalaj” restoracioj eblus mendi veganajn versiojn de la kutime kunviandaj manĝoj. Tiel ni povis senprobleme manĝi en tre tipaj lokaj restoracioj, spertante la veran korean etoson kaj gustumante multajn diversajn koreajn manĝaĵojn sen komunikaj problemoj kaj streĉo.

Ni krome havis la bonŝancon per Pasporta Servo gasti 2 noktojn ĉe esperantisto. Sciante ke komuna kundividado de la manĝaĵoj sur la tablo estas grava parto de la korea kulturo, ni antaŭe komunikis pri nia veganismo, por konfirmi ke ne estu iaj miskomprenoj aŭ ofendoj. Do ĉio iris glate! Lia edzino (neesperantisto sed mem preskaŭ-vegetarano, koincide) afablege eĉ preparis du bonegajn vespermanĝojn hejme por ni, kaj en restoracioj ili mendis perfekte por ni. Krome ŝi eĉ sciis pri vera vegetara restoracio en sia urbo, pri kiu ni ne sciis, ĉar ĝi ankoraŭ ne aperis ĉe happycow.net!

Per tiaj diversaj metodoj ni sukcesis manĝi multajn diversajn bonajn (kaj ofte antaŭe nekonatajn al ni) koreajn manĝaĵojn, tamen tute veganajn. Iuj vegetaranoj eble simple ne vizitus tiajn malvegetarajn landojn pro la evidentaj malfacilaĵoj, aŭ iuj eble irus kaj rezigne manĝus viandon tie. Sed por ni valoris la penon manĝi vegane kaj koree.

PS: Eble menciindas alia specifaĵo de korea manĝado: koreaj manĝbastonetoj kutime estas metalaj (do laveblaj kaj reuzeblaj, malkiel tipaj unuuzaj lignaj bastonetoj). Tio verŝajne estas eĉ leĝa postulo pro ekologia motivo. Ili havas maldikan platan profilon, malkiel la pli konataj (al ni) kun cirkla aŭ kvadrata profilo, do ili estis iomete malpli facile uzeblaj ĝis ni alkutimiĝis, kaj ni ĝuis manĝi per ili.