Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kiel mi iĝis vegana

Karina OLIVEIRA — Brazilo

Dum pli-malpli 4 jaroj, mi dividis apartamenton kun vegana virino en la urbo kie mi loĝis, San-Paŭlo. Dum tiu tempo, mi iĝis vegetarana; ne pro ŝia influo, sed pro tio ke mi kredis jam delonge ke bestoj estas konsciaj vivuloj, kaj mi ne plu volis manĝi ilin. Dum multe da tempo mi ja kredis ke la simpla ago ne manĝi viandaĵojn estus sufiĉa por vivi laŭ tiu mia penso, sed tio okazis ĉar mi simple ne sciis kia estas la sufero, kiun la bestoj trapasas dumvive, por ke oni elprenu el ili substancojn por la homa ĝuo (lakton, ovon, mielon, haŭton ktp.). Cetere, mi ne sciis kiom multe bestoj suferas kiam oni uzas ilin por testi novajn laboratoriajn elementojn. Do, veganismo estis kvazaŭ tute natura vojo, kiam mi malkovris pli kaj pli pri la besta industrio. Tamen, iĝi vegana en nia socio (kaj mi parolas specife pri Brazilo, ĉar estas la sperto, kiun mi havas) estas malfacila procezo. Do, mi rakontos mian sperton. Mi iĝis vegetarana en januaro 2013. Jam de kelkaj jaroj mi estis provanta ne plu manĝi viandon, sed tio estis malfacila por mi, precipe ĉar mi sciis malmulte pri nutrado kaj mi pensis ke mia sano damaĝiĝus (ofta misinformo diskonigata de la amaskomunikiloj), kaj ankaŭ ke mi devus pli ofte kuiri hejme (kio ne nepre veras) — tiam mi estis kursanta mian bakalaŭriĝon kaj ne havis multe da libera tempo. Tamen, post pasigo 15 tagoj en la fama bienlernejo Bona Espero laborante kiel volontulino, mi sukcesis ne plu manĝi viandon, ĉar tie ili manĝas vegetarane. Poste, en februaro 2014, mi komencis pretiĝi por veganismo: mi estis en Vroclavo, en Pollando, kaj du veganaj esperantistoj gastigis min (dankon, Anna kaj Russ!*). Russ diris tiam ke kutime la samaj kialoj, kiujn oni havas por esti vegetarano, oni havas por esti vegano. Mi komencis pensi pri la afero kaj rimarkis ke tio estas vere logika (laŭ miaj kialoj esti vegetarana, tio estas, la sufero de la bestoj). Do, mi komencis malgrandigi pli kaj pli la kvanton de lakto kaj ovoj, kiujn mi manĝis. Feliĉe, mi rimarkis ke tio ne estas malfacila afero. Poste, mi ekforlasis la fromaĝon, kaj tio ja estis la plej bona afero por mia sano, mi pensas. Mi rimarkis ke mi manĝas fromaĝon ĉiutage, minimume unufoje, kaj tiu kutimo vere ne bonas, ĉar fromaĝo estas vere grasa. Mi ankaŭ rimarkis ke ĝi estas kiel drogo por mi, ĉar mi ne povas esti sen ĝi dum longa tempo!** Tio malĝojigis min, ĉar mi sentis min katenita de la manĝaĵo, kiun mi kutime manĝis, kaj ne plaĉis al mi la ideo ke mi ne sukcesas regi mian propran volon kaj ne manĝi ion. Tiel, mi pli serioze pripensis esti vegana, kaj mi sentis min treege trankvila pri tiu decido. Mi veganiĝis en majo de la nuna jaro, kaj kelkfoje estas ankoraŭ malfacile por mi elturniĝi, kiam mi estas ekster la hejmo. Tamen, pli kaj pli mi alkutimiĝas kunporti fruktojn kaj nuksojn kun mi, por tio ke, se mi malsatas kaj ne estas loko por aĉeti ion veganan, mi havus ion por manĝi. Cetere, estas tre facile trovi veganaĵojn por tagmanĝo kaj vespermanĝo en tiuj restoracioj kie estas pluraj elektoj kaj vi mem pretigas vian pladon. Rizo kaj fazeoloj estas la bazo de la pladoj en Brazilo, kaj facile oni aldonas ion por kompletigi la manĝon. Finfine, mi ĝojas pri tio ke mi ŝanĝis mian pensmanieron kaj nun estas vegana. Kiam mi loĝis ĉe tiu vegana virino en San-Paŭlo, mi iom kaŝe juĝis ŝin, ĉar en tiu epoko mi taksis veganismon kiel ne necesan kaj troigon. Bonŝanĉe, mi havis malfermitan pensmanieron por akcepti novajn informojn kaj pripensi ilin.

* Temas pri Russ Williams, kiu ankaŭ kontribuas al tiu ĉi numero.

** Ekzistas sciencaj esploroj, kiuj asertas ke certaj kemiaj substancoj en fromaĝo aktivas kiel drogo en la cerbo.