Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FILMRECENZO

Stanislavo BELOV – Rusio

La vivo de aliuloj – simpleca, sed pensiga historio

Sep premiojn de la Germana Kinarta Akademio, Oskar-premion por la plej bona fremdlanda filmo, tri premiojn de la Eŭropa Akademio de Kinarto – plej multaj verŝajne spektas tiun ĉi filmon nur pro la kovrilo, krianta pri tiuj distingoj. Des pli ke en la rusia varianto, iu ajn plusa informo sur la skatolo mankas – eĉ konciza priskribo de la intrigo. La filmo lasis al mi kontraŭdirajn impresojn.

El arta vidpunkto apenaŭ eblus nomi tion ĉefverko. Al mi ĝi memorigis pri la tiel nomataj “laborromanoj” de la sovetia tempo. Temas pri verkoj kie la homoj plenumis rolojn de kartonaj figuroj, al kiuj anstataŭ personaj nomoj, oni povus doni tiujn profesiajn kiel “metalurgo”, “spiono”, “verkisto” aŭ simple “malbonulo”. Personaj dilemoj, vivaj karakteroj, profundeco de la animoj, fajna rolludo – ĉio ĉi mankas tie. Antaŭ ni estas nura politika filmo, kiu havas tute konkretajn taskojn, tre forajn de la kinoarto mem. Senmaskigi la stasiojn*, plian fojon rememorigi pri teruraĵoj de la totalisma reĝimo – jen la ĉefa kaj fakte sola celo de ĝiaj aŭtoroj. Ili atingis ĝin. Sed ĉu necesis fari filmon pri tio, kio pli detale kaj pruve estas dokumentita en historiaj esploraĵoj kaj memorlibroj?

* La Ministerio pri Ŝtata Sekureco (ofte konata kiel neoficiala mallongigo de Stasi) estis la sekreta servo de la Germana Demokratia Respubliko.

Tamen mi ne povas diri, ke mi vane malŝparis la tempon. Sen tuŝi miajn sentojn, la filmo pensigis min pri alia afero. La Germana Demokratia Respubliko, same kiel aliaj socialismaj landoj post la falo de la totalisma reĝimo, trapasis siaspecan purgatorion. Oni ne nur rakontis al homoj la veron pri ilia historio, sed ankaŭ nomis ĝiajn kreintojn – heroojn kaj aĉulojn. La verkisto, kies vivo estis preskaŭ detruita de la stasioj, tralegis sian personan dosierujon kaj eksciis, kiu spionis lin. Kion li faru kun tiu ĉi scio, decidu li mem.

En nia lando anstataŭ revolucio okazis evolucio – procezo multe pli milda, sed ankaŭ malpli honesta. Hieraŭaj KGB-anoj, komsomolanoj* kaj partianoj lerte transsaltis en la novan eliton. Ĵus ili vipadis kapitalismon, sed jen ili mem iĝas la unuaj kapitalistoj, helpe de personaj ligoj, disrabado de la ŝtata havaĵo ktp. Diference de ili, la antaŭaj disidentoj kaj batalantoj por justeco restis rande de la nova vivordo, ili daŭre mizeregas en sciencaj institutoj aŭ servas kiel triarangaj ŝtatoficistoj. Iuj elmigris al la Okcidento, sed ankaŭ tie nur malmultaj akiris sukceson – mankas psikologiaj trajtoj bezonataj por tio.

* Komsomolo estis ŝtata komunisma junulara organizaĵo en iama Sovetunio.

Do tiuj, kiuj spionis, subaŭskultis, denuncis, okazigis tagonoktajn pridemandojn, homoj, kiuj rompis vivojn, neniigis karierojn, perfortis ordinarajn homojn fariĝi denunculoj – ili nun estas en supraj socitavoloj, iĝis respektindaj civitanoj kaj, en intervjuoj, kun plezuro rememoras sian laboron en KGB. Ili servis al patrujo! Hm... estus tre interese kontroli, kion reale faris ĉiu el ili? Kiom puraj estas iliaj manoj? Sed ne, tio nun ne estas prioritato, ni devas duobligi MEP [Malneta Enlada Produkto], gardi stabilecon, justeco ja estas afero triaranga.

Cetere ankaŭ pri MEP, jam de kelkaj jaroj neniu rememoras, ja evidentas ke la reĝimo malsukcesis pri tiu ekonomia fanfaronaĵo. Do ĝi ĉiam pli parolas pri patriotismo, la “tradiciaj valoroj” kaj restarigo de justeco en foraj lokoj kiel Ukrainio aŭ Sirio. La realon anstataŭis propagandisma nebulo.

Unu afero konsolas min – iam la vero tamen estos malkaŝita. Dokumentoj estos publikigitaj, la nomoj emerĝos. Hodiaŭ ni konas multajn el tiuj, kiuj pridemandis, denuncis kaj pafmortigis en 1937. Venos tempo ankaŭ por iliaj posteuloj el la 1950-aj – 1980-aj jaroj. Ni nepre nomos ĉiun persone. Plej verŝajne ili ne ĝisvivos tiun tempon, sed iliaj gefiloj kaj genepoj hontos pri siaj antaŭuloj-fiaĉuloj. Ne ĉiam ja oni fieru pri la herooj.