Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Word Race: La unua (anglalingva) iPhone-ludo en Esperanto!

Word Race, malgraŭ sia titolo en la angla, estas la unua Esperanto-ludo por la aparatoj kaj ludiloj de Apple (Iphone, Ipad kaj Ipod touch). Ĝi estas trilingva (angla, germana kaj Esperanto) kaj estis kreita de teamo en kiu anas i.a. la esperantisto kaj programisto Chuck Smith.

Oni tamen ne povas ludi ĝin sola aŭ duope. Ĝin oni devas ludi grupe de 4 ĝis 20 personoj kaj tio aŭtomate faras ĝin inda je Esperanto-renkontiĝoj. La celo estas klarigi vorton al sia teamo sen uzi la malpermesitajn vortojn. “Ekzemple, se la vorto estus “barbo”, oni ne rajtus diri “haroj” aŭ “Zamenhof”. La teamo, kiu plej rapide klarigas siajn vortojn, venkas!”, diras la informoj troveblaj en la retejo de la ludo.

La provludo senpagas, sed en ĝi venas nur 42 vortoj. Por havi pliajn vortojn necesas aĉeti vortpakaĵon. La ĝenerala vortpakaĵo enhavas 500 vortojn kaj kostas US$2,99 (se via konto estas ie en Ameriko aŭ EUR2,39 (se vi estas registrita en Eŭropo). Krom la ĝenerala, nun estas vortpakaĵoj pri geografio kaj filmoj kun 200 vortoj, sed la teamo poste volas eldoni ankaŭ vortpakaĵon nur pri Esperanto-kulturo!

Ĝi estas bele fasonita kaj uzas ludprincipon similan al aliaj ludoj. Estas malĝusta traduko “dificila” por la vorto “malfacila” kaj krom la titolo, kiun la teamo decidis ne traduki, ĉe la fino de ĉiu ludorondo, por la teamo kiu venkis, aperas la angla esprimo “awesome” (grandioze) negrave ĉu la lingvo estas Esperanto aŭ la germana!

Retejo: http://www.wordraceapp.com

“Dificila” devus esti “malfacila”.