Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FEJ: Semojn Ni Semu, Unuan Datrevenon Ni Festu

Unu jaron da strebado, en 7107 insuloj, per unu Internacia Lingvo, por unu mondo.” -La devizo de la unua datreveno de FEJ

Konstante kuraĝe semante, irante ĉiam antaŭen, fojfoje indas rigardi malantaŭen por vidi, kiel alten la plantoj jam kreskis. Tiel ankaŭ nun, kiam ni festas la unuan datrevenon de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), kies klopodoj helpis vigligi la junan sed esperoplenan Esperanto-komunumon en Filipinoj, konkerante unu insulon post alia.

Jam de jarcento ekestis semoj de Esperanto en Filipinoj, tamen dum la plejmulto de tiu jarcento ne ekfloris ia movado. Sekve, pasis preskaŭ duonjardeko ekde kiam la lasta floro, Esperanto-Asocio por Filipinoj (EAPF), post ekkresko en 2006 kaj komencaj sukcesoj (nome, ili fondiĝis kadre de la unua Filipina Kongreso de Esperanto, kiun partoprenis 22 homoj), forvelkis sen pluaj spuroj. Tial, forte sopiris novgeneraciaj Esperantistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, tiun planton – ne, arbon fortikan – kiu ilin kunigos en kunlaboron, kaj instigos daŭrigi la praktikadon de Esperanto, eĉ se ili sentas, ke ili estas la solaj ĝiaj uzantoj enlande.

Finfine la surdiga silento rompiĝis, kiam la 19-an de Septembro, 2013, tri altlernejanoj en la urbo Valenzuela – mi, 15-jara, Carl Joshua Quines, 13, kaj fraŭlino Jecel Marie Manabat, 16 – lunĉopaŭze interkonsentis starigi la tiam komence nomitan Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA). Ni ekvarbis samlandajn aktivulojn – kiuj fakte estis same tre junaj. Komence forte ŝajnis, ke la agoj nur estus simbolaj kaj ridinde vanaj, ĉar neniu estis praktike preta por konkrete agadi por evoluigi la organizon prosperen. Tamen, malgraŭ personaj baroj, ĉiu junulo daŭre sin pruvas fervora, ke per siaj junulaj kapabloj metas la pecojn de la asocio, unu post unu, en ordon.

Notindas, ke Filipinoj ja situas, preskaŭ izolite, marojn for de movadaj bastionoj. Feliĉe, ne mankas helpaj manoj, kiuj volonte etendiĝis por subteni FEJ, morale aŭ materiale. Konfesindas, ke la organizo ankoraŭ dependas de eksterlanda apogo. Danke al la Centra Oficejo de UEA, kiu donacis okaze de la fondiĝo de FEJ, ni kuraĝis peti helpon, poste entuziasme responditan per materialaj kaj eĉ financaj donacoj el Luksemburgio, Aŭstralio, Japanio, ktp. Progreso tiel evidentiĝis, ke en nur unu jaro realiĝis eta kolekto, kun pli ol 100 libroj, revuoj, kaj eĉ kompaktdiskoj. Krome, ni renkontiĝis kaj entuziasme interŝanĝis ideojn kun almenaŭ du vizitantoj el Israel kaj Ĉinio, pri kio ni tre ĝojas. Super ĉio, niaj junaj brakoj ĉiam restos malfermitaj por varme bonvenigi ĉiajn apogojn, pri kiuj ni estos ege dankemaj.

En unu jaro, multe kreskis la nombro de Esperantistoj kaj subtenantoj. Kiam ni venis al la ideo starigi FEJ, nombreblis Esperantistoj per du manoj. Tamen, pro niaj senlacaj klopodoj serĉi malnovajn Esperantistojn, feliĉe reviviĝis ilia intereso al la lingvo pro la nova espero de organizata movado. Krome, gravegis la interreto – filipina publika konscio pri Esperanto grandiĝis, ekzemple en Facebook. Plej menciindaj estas studentoj de la altlernejo, kie ni fondis FEJ. Estas interese, ke la plej junaj interesitoj aĝas 10-11. Mi danke mencias Carl Joshua pro liaj klopodoj startigi Esperanto-kursetojn, kaj eĉ klubeton tie! Ankaŭ neforgesebla estas la apero de novaj Esperantistoj el Universitato de Filipinoj (UP) kaj Universitato de Sankta Tomaso (UST). Ni eĉ sukcesis montri la Esperanto-flagon antaŭ la publiko en UP, kiam ni partoprenis en la Marŝo de Fiereco subtene al la GLAT-komunumo lastseptembre. Mi nomas la fakton grandioza, ke oni vidis nin televide!

Tamen ĝis hodiaŭ ni spertas problemojn. Kiel mi diris en mia antaŭa artikolo en TT, ni estas tre junaj, pli junaj ol la tipaj respondeculoj de junularaj Esperanto-organizoj. Tial, ni ne multe spertas – ĉu temas pri organizado de asocio, oficialaĵoj, aŭ simple pri procedoj kaj lertoj bezonataj. Krome, ĉar mankas regulaj kursoj, ni provas anstataŭigi ilin per materialoj, sed ankaŭ ili malmultas. Do, ĉiuj devas studi Esperanton per propraj klopodoj. Tamen, niaj agadoj laŭdeve kundividas tempon kun aliaj gravaj taskoj, ĉu akademiaj, personaj ktp. Tial, multaj el ni ankoraŭ ne bone parolas Esperanton – io brule bezonata por efike agadi.

Malgraŭ ĉiaj baroj, ĉio ĉi jam temas pri la reala afero – ne nur ia surpapera, vana klopodo starigi organizon, por ke oni povu diri, ke ekzistas iu. Ja ne plu estas reveno, nek nurkomenca agademo poste forvelkonta. Ĝis hodiaŭ, FEJ restas la sola nacia Esperanto-organizo en la lando, tial ĝi ekprenis la rolon reprezenti ne nur la junajn esperantistojn, sed ankaŭ tiujn junajn en koro! Ĝi oficiale havas 11 membrojn, sed aliaj ankoraŭ ne oficiale aliĝis – do estas atendata plia grandiĝo. Ni preparas nian Statuton kaj baldaŭ pretos kandidatiĝi kiel Landa Sekcio de TEJO.

Post ĉi ĉiuj floraj retorikoj, mi, kiel Ĝenerala Sekretario de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), elkore gratulas nian organizon karan pro ĝia mejloŝtono unua datreveno, kaj deziras, ke ĝi ekfloru pli bele kaj grande kontribuu al la tutmonda junulara movado, kies, nova espero laŭ mi estas la azia junularo! Fiere, Esperoplene, Junulare.

Albert Stalin Tancinco Garrido

16-jara studento pri Geodezia Inĝenierio de Universitato de Filipinoj – Diliman

Kunfondinto kaj Ĝenerala Sekretario, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)

Komitatano B, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)